Lago Siutghiol









































Lago Siutghiol

Insuloj
1 (Ovidiu)

Setlejoj

Konstanco, Năvodari, Ovidiu
Datenoj

Koordinatoj

44° 14′ 46″ N, 28° 36′ 0″ O44.24628.6Koordinatoj: 44° 14′ 46″ N, 28° 36′ 0″ O


Lago Siutghiol (Rumanio)

DEC
Lago Siutghiol




Supermara alteco

f12.5 m

Surfaca areo
19 km²dep1f5

Maksimuma longo
7,5 kmdep1f6

Maksimuma larĝo
2,5 kmdep1f7

Maksimuma profundo
18 mf10







v  d  r


Information icon.svg



Siutghiol (ˈsjut.ɡjol) estas laguno en Norda Dobruĝo, Rumanio. Ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ 20 km² kaj havas maksimuman profundon de 18 m. Kun longo de 7,5 km kaj larĝo de 2,5 km ĝi havas areon de 19 km². Ĝia surfaco situas nur 2,5 metrojn super la apuda Nigra Maro, ĝia fundo do estas parte konsiderinde sub la mara nivelo.


De la Nigra Maro apartigas ĝin terkolo 7,5 km longa kaj nur kelkcent metrojn larĝa. Sur ĝi situas la somera banloko Mamaia.


Vintre, ĝis 90 % el ĝia surfaco povas iĝi kovritaj de glacio.


Laŭ la nord-okcidenta bordo de la lago fluas la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari, apartigita per digo. Ĉe la lago situas okcidente la urbo Ovidiu (ĉe samnoma insulo), norde Năvodari kaj sude Konstanco. La lago elfluas suden, direkte al Konstanco, kaj ĝia akvo tie nutras la lagon Tăbăcăria antaŭ flui en la maron.



Etimologio |


La nomo de la lago derivas el la turka Sütgöl, kun signifo "la lakta lago".







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo