Emberizedoj
Laponemberizo Calcarius lapponicus | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Pli ol 70, vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Emberizedoj estas granda familio de paseroformaj birdoj, similaj al fringedoj.
Ili estas semomanĝantaj birdoj kun distingaformaj bekoj.
La familio de Emberizedoj probable originiĝis en Sudameriko kaj disvastiĝis unue al Nordameriko antaŭ trapasi al orienta Azio kaj sekvi okcidenten. Tio eksplikas la kompare malabundon de specioj de emberizedoj en Eŭropo kaj Afriko kompare kun Ameriko.
En Nordameriko, plej parto de specioj de tiu familio estas konataj kiel (Amerikaj) paseroj, sed tiuj birdoj ne estas proksime rilataj al la paseroj kiuj estas en la familio de Paseredoj. Tiu familio inkludas ankaŭ la nordamerikajn birdojn konatajn kiel Junkuloj kaj Pipiloj.
Kiel ĉe aliaj familioj de paserinaj familioj la taksonomia traktado de la membroj de tiu familio estas nuntempe ankoraŭ pristudata. Multaj genroj de Suda kaj Centra Ameriko estas fakte pli proksime rilataj al kelkaj diferencaj kladoj de Traŭpedoj,[1][2][3] kaj almenaŭ unu genro de Traŭpedoj (nome Chlorospingus) povus aparteni ĉi tien en la Emberizedoj.[4]
Enhavo
1 Karakteroj
2 Sistematiko
2.1 La emberizoj
2.2 La amerikaj paseroj kaj la arbusto-fringoj, inklude junkulojn kaj pipilojn
2.3 La longspuruloj kaj arktaj emberizoj
3 Genroj kaj kelkaj specioj
3.1 Emberizoj
4 Notoj
Karakteroj |
Emberizedoj estas malgrandaj birdoj, tipe ĉirkaŭ 15 cm longaj, kun fringecaj bekoj kaj naŭ unuarangaj flugilplumoj. La familio gamas laŭ grnado el la semomanĝantaj Sporophila, kies plej malgranda specio estas ĉirkaŭ 10 cm kaj pezas 9-10 g, al la Aberta pipilo, 24 cm longa, kaj al la mallongvosta, sed pli fortika Bruna pipilo, 54 g peza. Ili loĝas en vario de habitatoj, inklude arbarojn, arbustarojn, marĉojn kaj herbejojn. La malnovmondaj specioj tendencas havi brunajn, striecajn plumarojn, kvankam kelkaj novmondaj specioj povas esti tre brilkoloraj. Multaj specioj havas distingajn kapobildojn. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, sed tio povas esti suplementata per insektoj, ĉefe dum idomanĝigado.[5]
La kutimaro de Emberizedoj estas simila al tiu de fringoj, kun kiuj ili estis foje grupigitaj. Malnovaj fontoj povas lokigi kelkajn emberizedojn ĉe Fringedoj, kaj la komuna nomo de kelkaj emberizedoj ankoraŭ mencias ilin kiel fringoj. Kun kelkaj esceptoj, emberizedoj konstruas tasformajn nestojn el herboj kaj aliaj plantofibroj, kaj ili estas monogamaj.[5]
Sistematiko |
La rilatoj de tiuj birdoj kun aliaj grupoj ene de la granda stirpo de oscinoj de naŭ unuarangaj estas ankoraŭ ege nesolvata. La rilatoj ene de la Emberizedoj kiel difinitaj sube estas necertaj kun eblo ke ĉiu el la tri ĉefaj grupoj povus ne esti tiom proksime rilataj.
La emberizoj |
La rezulto de ĵusa biokemia studo[6] sugestas, ke Melophus, Latoucheornis, kaj Miliaria povus esti rilataj al diversaj membroj de Emberiza kaj eble devus esti enmetitaj ene de tiu genro.
- Genro Melophus - Krestemberizo
- Genro Latoucheornis - Ardezemberizo
- Genro Emberiza - tipaj emberizoj (preskaŭ 40 specioj)
- Genro Miliaria - Grenemberizo
La amerikaj paseroj kaj la arbusto-fringoj, inklude junkulojn kaj pipilojn |
Chlorospingus ŝajne apartenas ĉi tie ankaŭ.
- Genro Arremon (7 specioj) aŭ Aremonoj
- Genro Arremonops (4 specioj) aŭ Aremonopsoj
- Genro Melozone (3 specioj) aŭ Melozonoj
- Genro Pipilo - (9 specioj) aŭ Pipiloj
- Genro Aimophila (14 specioj) aŭ Ajmofiloj
- Genro Oriturus - Stripasero
- Genro Torreornis - Zapata pasero
- Genro Spizella (7 specioj) aŭ Spizeloj
- Genro Pooecetes - Vesperpasero
- Genro Chondestes - Alaŭdopasero
- Genro Amphispiza (2 specioj) aŭ Amfispizoj
- Genro Calamospiza - Kalamospizo
- Genro Passerculus - Paserkulo
- Genro Ammodramus (9 specioj) aŭ Ammodramoj
- Genro Passerella - Pasereloj (probable 4 specioj)
- Genro Xenospiza - Sjeramadrea pasero
- Genro Melospiza (3 specioj) aŭ Melospizoj
- Genro Zonotrichia - Zonotriĥoj aŭ Plumzonuloj (5 specioj)
- Genro Junco - junkuloj (4 specioj)
Jene estas grupo de ŝajne tre proksime rilataj neotropisaj paseroj, konataj kiel arbusto-fringoj:
- Genro Atlapetes (ĉirkaŭ 28 specioj)
- Genro Buarremon (3-4 specioj)
- Genro Lysurus (2 specioj)
- Genro Pselliophorus (2 specioj)
- Genro Pezopetes - Grandapieda emberizo
La longspuruloj kaj arktaj emberizoj |
- Genro Calcarius aŭ longspuruloj (4 specioj)[7]
- Genro Plectrophenax - Arktaj emberizoj (2 specioj)
Genroj kaj kelkaj specioj |
Emberizoj |
- Genro Melophus (1 specio)
Krestemberizo Melophus lathami
- Genro Latoucheornis (1 specio)
Ardezemberizo Lathoucheornis siemsseni
- Genro Emberiza (41 specioj)
Flava emberizo Emberiza citrinella
Blankverta emberizo Emberiza leucocephalos
Heĝemberizo Emberiza cirlus
Maskemberizo Emberiza spodocephala
Flavgriza emberizo Emberiza cineracea
Rokemberizo Emberiza cia
Orienta rokemberizo Emberiza goddlewskii
Herbejemberizo Emberiza cioides
Rokhortulano Emberiza buchanani
Arĝentkapa emberizo Emberiza stewarti
Flavbrova emberizo Emberiza chrysophrys
Hortulano Emberiza hortulana
Rustemberizo Emberiza caesia
Dezertemberizo Emberiza striolata
Domemberizo Emberiza sahari
Cinamemberizo Emberiza tahapisi
Kaba emberizo Emberiza capensis
Brunorela emberizo Emberiza fucata
Malgranda emberizo Emberiza pusilla
Arbaremberizo Emberiza rustica
Flavgorĝa emberizo Emberiza elegans
Brunrubanda emberizo Emberiza aureola
Nigrakapa emberizo Emberiza melanocephala
Brunkapa emberizo Emberiza bruniceps
Ruĝbruna emberizo Emberiza rutila
Malgranda kanemberizo Emberiza pallasi
Kanemberizo Emberiza schoeniclus
- Genro Miliaria - Grenemberizo (1 specio)
Grenemberizo Miliaria (Emberiza) calandra
- Genro Calcarius (6 specioj)
Laponemberizo Calcarius lapponicus
Neĝemberizo Calcarius (Plectrophenax) nivalis
- Calcarius (Plectrophenax) hyperboreus
Notoj |
↑ Burns, K. J., S. J. Hackett, kaj N. K. Klein, 2002. Phylogenetic relationships and morphological diversity in Darwin's finches and their relatives. Evolution 56 (6). 1240-1252.
↑ Lougheed, S.C., J.R. Freeland, P. Handford & P.T. Boag. 2000. A molecular phylogeny of warbling-finches (Poospiza): paraphyly in a Neotropical emberizid genus. Mol. Phylogenet. Evol. 17: 367-378.
↑ Burns, K. J., S. J. Hackett, kaj N. K. Klein. 2003. Phylogenetic relationships of Neotropical honeycreepers and the evolution of feeding morphology. J. Avian Biology 34: 360-370.
↑ Yuri, T., and D. P. Mindell. 2002. Molecular phylogenetic analysis of Fringillidae, "New World nine-primaried oscines" (Aves: Passeriformes). Mol. Phylogen. Evol. 23:229-243.
- ↑ 5,05,1BAPTISTA, Luis F.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 210–212. ISBN 1-85391-186-0.
↑ Alström, P., Olsson, U., Lei, F., Wang, H-t., Gao, W. & Sundberg, P. Phylogeny and classification of the Old World Emberizini (Aves, Passeriformes). Molecular Phylogenetics and Evolution, 47, pp. 960-973.
↑ Klicka J, Zink RM, Winker K. 2003. Longspurs and snow buntings: phylogeny and biogeography of a high-latitude clade (Calcarius). Mol Phylogenet Evol. Feb;26(2):165-75.