Boeing B-29 Superfortress
Boeing B-29 Superfortress | ||
---|---|---|
Tipo: | Bombaviadilo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | 8-an de majo 1942 | |
Enkonduko: | 21-an de junio 1944 | |
Produktperiodo: | 1943-1946 | |
Produktkvanto: | 3,970 | |
La Boeing B-29 Superfortress (Superfortikaĵo) estas Usona strategia bombaviadilo dum la dua mondmilito. La B-29 estis uzita en dua mondmilito kaj Korea milito, ankaŭ konata kiel bombaviadilo, kiu faligis atombombojn Little Boy kaj Fat Man en Hiroŝimo kaj Nagasaki la 6-an kaj 14-an de aŭgusto 1945, dum la unua atombombado en historio.
La B-29 estas ankaŭ unua bombaviadilo, kiu havas premiĝan sistemon en fuzelaĝo. Tiu premiĝa sistemo poste konektis kun moderna premkajuta sistemo (angle Cabin Pressurizing System) en pasaĝeraviadilo en alta alteco.
Historio |
En 1938, Boeing komencis prilaboron de nova longdistanca bombaviadilo por peto de Usonaj Armeaj Aerkorpusoj, kiu poste iĝos Usona aerarmeo. Tiu plano rezultis bombaviadilon Boeing B-17, tamen Boeing daŭrigis prilaboron sub la nomo Superbomber (Supera bombaviadilo).
Por eviti malamikajn ĉasaviadilojn kaj flugi en alta alteco pli 11km, la Usonaj Aerkorpusoj petis flugan kapablecon de bombaviadilo en alta alteco. Boeing kunlaboris kun Garett AiResearch,[noto 1] kreis premiĝan sistemon de fuzelaĝo. Danke al moderna premiĝa sistemo, B-29 povis flugi en 31,850ft (9,710m). La japanaj ĉasaviadiloj ne ebligis interkapti B-29 pro la foresto de fluga kapableco en alta alteco. Por granda transporta kapablo de bomboj, B-29 bombigis Japanio kun bruligaj bombadoj, kiel Bombado de Tokio (1945) kaj aliaj urboj. Sub la komando de usona generalo, Curtis LeMay, Strategiaj destruktitaj detrubombadoj de B-29 serioze damaĝis militproduktadon de Japanio.
Post la dua mondmilito, Boeing disvoviĝis C-97 Stratofreighter kaj Boeing 377 Stratocruiser surbaze de B-29. Pan Am operaciis Boeing 377 Stratocruiser inter 1945 kaj 1961. B-29 ankaŭ partoprenis en Koreia milito, sed pro la apero de kontraŭula ĉasaviadilo MiG-15 poste retirigis el bombadoperaciado.
Notoj |
↑ Poste, Garett AiResearch estis aneksita en Honeywell, kiu nuntempe fama por elektronika navigada sistemo en modernaj aviadiloj.
Vidu ankaŭ |
- Boeing B-17 Flying Fortress
Enola Gay : La B-29, kiu faligis atombombon en Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945.