Jean Chacornac









































Jean Chacornac
Persona informo
Nomo Jean Chacornac
Dato de naskiĝo
21-a de junio 1823
Loko de naskiĝo Liono
Dato de morto
23-a de septembro 1873
Loko de morto Villeurbanne
Okupo astronomo
Aĝo je morto 50
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Jean Chacornac (naskiĝis la 21-an de junio 1823, en Liono, mortis la 23-an de septembro 1873, en Villeurbanne) estis franca astronomo


Filo de malriĉa familio, li komencis kiel komizo en ĉiovendejo de Marsejlo.
En 1851, li ekkonis Benjamin Valz, direktoro de la observatorio de Marsejlo.
En tiu observatorio li lernis pri astronomio, kaj iĝis la adjunkto de
Benjamin Valz. En 1854, Urbain Le Verrier nomumis lin helpanto astronomo en la
observatorio de Parizo.


Li partoprenis al la misio al Hispanio por observi la suneklipson de
18-a de julio 1860; sed lia malbona farto trudis lin foriri el la observatorio de
Parizo en 1863. Li instaliĝis en Villeurbanne kie li faris konstrui malgrandan
observatorion kun lorno kaj teleskopo kiujn li mem fabrikis.




Enhavo






  • 1 Malkovroj


  • 2 Honoroj


  • 3 Noto kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Malkovroj |































Asteroidoj malkovrataj : 6
25 Foceo
6-a de aprilo 1853
33 Polimnio
28-a de oktobro 1854
34 Circo
6-a de aprilo 1855
38 Ledao
12-a de januaro 1856
39 Leticio
8-a de februaro 1856
59 Elpiso
12-a de septembro 1860

La 13-an de majo 1952 li malkovris novan kometon, kaj sin dediĉis al la serĉo
de "malgrandaj planedoj". Por tio li mapis en sia Atlas Écliptique (Ekliptika Atlaso)
ĉiujn stelojn proksimajn de la ekliptiko ĝis la 13-a videbla magnitudo.


La 20-an de septembro 1952 li ekvidis novan asteroidon, nesciante ke, la
19-an jam malkovris ĝin Annibale de Gasparis en Napolo.
La asteroido tamen ricevis la nomon "Masalion", antikva nomo de Marsejlo.


Inter 1853 kaj 1860 li malkovris 6 asteroidojn (la unuan, Foceon,
en la observatorio de Marsejlo, la 5 aliajn en la observatorio de Parizo).


Li ankaŭ malkovris la objekton NGC 1988 en la Taŭro
kaj, ekde 1863, li studis la sunmakulojn de sia observejo de Villeurbanne.



Honoroj |


En lia honoro, oni donis lian nomon al:



  • La luna kratero Chacornac,

  • La asteroido 1622 Chacornac[1].



Noto kaj referencoj |




  1. JPL Small-Body Database Browser 1622 Chacornac (1952 EA) (angle)



Eksteraj ligiloj |



  • france Jean Chacornac, el Imago Mundi



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár