Almadenejos




ISO





























































Almadenejos

Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Ciudad Real

Poŝtkodo
13480 [+]

Retpaĝaro

[1]
Politiko

Urbestro
Pedro Solana López (PP)
Demografio

Loĝantaro

468  (2010)

Loĝdenso

4 55 loĝ./km²
Geografio

Koordinatoj

38°40′N 4°17′O  /  38.667°N, 4.283°O / 38.667; 4.283 (Almadenejos)Koordinatoj: 38°40′N 4°17′O  /  38.667°N, 4.283°O / 38.667; 4.283 (Almadenejos)

Alto

520 m [+]

Areo
102,88 km² (10 288 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]

Almadenejos.png





Almadenejos (Tero)

DEC
Almadenejos

Situo de Almadenejos

i1

Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Almadenejos [+]







v  d  r


Information icon.svg





Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio


Almadenejos [almadenEĥos] (Almadeneto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.




Enhavo






  • 1 Loĝantoj


  • 2 Situo


  • 3 Ekonomio


  • 4 Historio


  • 5 Notoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Loĝantoj |


La loĝantoj nomiĝas almadenejenses. La censita populacio en 2010 estis de 468 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,55 loĝ/km².



Situo |


Almadenejos estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Almadeno kaj en la sudokcidenta parto de la natura komarko Valo de Alkudjo en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 520 m; je 88 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 102.88 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º, 40´ N, 4º 17´ Ok.



Ekonomio |


Agrikulturo kaj brutobredado. Pli tradicie minado jam en la 4a jarcento a.K.



Historio |


Jam menciis la tieajn minojn la greka filozofo Teofrasto, sed la minoj jam funkciis antaŭe kaj plu estis ekspluatataj dum la epoko de la Romia Imperio kaj dum la araboj (Al Andalus) kaj tio pluis ĝis la 20a jarcento.


Aktuale estas interesaj restoj de industrimina arkitekturo, kia la kapstano de la mino de la Concepción (konata ankaŭ kiel Kapstano de San Carlos), kaj antikvaj fandofornoj.


Aliflanke konserviĝas ankaŭ la murego de la 18a jarcento kiu ĉrkaŭis totale tiun vilaĝon. Ĝi enhavis kvar enirpordojn sed aktuale restas nur tiu al Almadeno, ĵus restaŭrita.


La kreado de la vilaĝo mem okazis fine de la 17a jarcento ĉirkaŭ nova minkuŝejo kaj dum la 18a jarcento la vilaĝo disvolviĝis. Oni konstruis malsanulejon ĉe la placo.


Almadenejos apartenis al Almadeno ĝis 1836.



Notoj |





Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de la provinco de Ciudad Real




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár