Johana de Kastilio
Johana de Kastilio | ||
---|---|---|
Reĝino de Kastilio kaj Leono | ||
Regado | kune kun Filipo la 1-a 1504 - 1506 | |
Antaŭulo | Izabela la 1-a | |
Sekvanto | Karlo la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de novembro 1479 (1479-11-06) en Toledo | |
Morto | 12-an de aprilo 1555 (1555-04-12) (75-jara) en Tordesillas | |
Tombo | Reĝa Kapelo de Granado [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Ŝtataneco | Hispanio [#] | |
Lingvoj | hispana lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio de Trastamaro [#] | |
Patro | Fernando la 2-a [#] | |
Patrino | Isabel la 1-a [#] | |
Gefratoj | Katerino de Aragono • Maria de Hispanio • Isabel de Hispanio • Alonso de Aragón • Johano de Aragono kaj Kastilio • Alonso de Estrada • John of Aragon, Prince of Girona [#] | |
Edzo | Filipo la 1-a | |
Idoj | Eleanor of Austria • Karlo la 5-a • Izabela de Aŭstrio • Ferdinando la 1-a • Maria de Aŭstrio • Katarina de Kastilio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Johana de Kastilio, nomata Johana la Freneza, hispane Juana la loca (naskiĝis la 14-an de novembro 1479 en Toledo, mortis la 12-an de aprilo 1555 en Tordesillas) estis de 1504 ĝis sia morto reĝino de Kastilio. Ŝi estis la filino de la "Katolikaj Gereĝoj" Izabela de Kastilio (1451-1504) kaj Ferdinando la 2-a de Aragono (1452-1516).
Post la morto de ŝia patrino Izabela en 1504, Johana heredis la tronon de Kastilio-Leono kaj regis kune kun sia edzo Filipo la 1-a, nomata "Filipo la Bela", de Habsburgo.
Filipo mortis mem nur du jarojn post tio, kaj Johana, kiu laŭdire jam de junaĝo estis ege serioza kaj pezhumora, fariĝis tiel mense malsana ke oni konsideris ŝin ne regkapabla. Anstataŭ ŝi regis ŝia patro, Ferdinando la 2-a, ĝis sia morto en 1516, kaj post li ŝia filo Karolo la 1-a, ankaŭ konata kiel imperiestro Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.
Johana neniam reedziniĝis. Ŝi mortis soleca en la tiutempe nekutime alta aĝo de 75 jaroj.
Idoj |
Johana kaj Filipo havis jenajn gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn:
Eleonora, 1498-1558, edzino de Emanuelo la 1-a de Portugalio (1469-1521)
Karolo la 5-a, 1500-1558, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Izabela, 1501-1526, edzino de reĝo Kristiano la 2-a de Danio (1481-1559)
Ferdinando la 1-a, 1503-1564, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Maria, 1505-1558, edzino de reĝo Ludoviko de Bohemio kaj Hungario
Katarina, 1507-1578, edzino de reĝo Johano la 3-a de Portugalio (1502-1557)