Emberizoj
Flava emberizo (E. citrinella) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Emberiza estas genro de pasroformaj birdoj de la familio de Emberizedoj. Tiu genro estas la tipa genro de la familio kaj nomigas ĝin. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 speciojn, el kiuj multaj havas buntajn kapobildojn kaj kelkaj havas flavajn kolorojn en kapo aŭ subaj partoj, dum supraj estas tipe brunecaj aŭ striecaj.
La termino Emberizoj estas uzata por la specioj de la genro Emberiza aŭ ankaŭ por la membroj de la tuta familio, tio estas kiel sinonimo de Emberizedoj, por multaj el kiuj (escepte tiuj de la genro "Emberiza" kaj la plej proksimaj parencoj) oni uzas ankaŭ la komunan nomon de fringoj.
Listo de specioj |
Flava emberizo, Emberiza citrinella
Blankverta emberizo, Emberiza leucocephalus
Heĝemberizo Emberiza cirlus
Tibeta emberizo, Emberiza koslowi
Rokemberizo, Emberiza cia
Godlevska emberizo, Emberiza godlewskii
Herbejemberizo, Emberiza cioides
Jankovska emberizo, Emberiza jankowskii
Bukanana emberizo, Emberiza buchanani
Flavgriza emberizo, Emberiza cineracea
Hortulano, Emberiza hortulana
Brunbrusta emberizo, Emberiza stewarti
Rustemberizo, Emberiza caesia
Sahara emberizo, Emberiza sahari
Striemberizo, Emberiza striolata
Alaŭdemberizo, Emberiza impetuani
Cinamobrusta emberizo, Emberiza tahapisi
Sokotra emberizo, Emberiza socotrana
Kabemberizo, Emberiza capensis
Okrapuga emberizo, Emberiza yessoensis
Tristrama emberizo, Emberiza tristrami
Brunorela emberizo, Emberiza fucata
Malgranda emberizo, Emberiza pusilla
Flavbrova emberizo, Emberiza chrysophrys
Arbaremberizo, Emberiza rustica
Flavgorĝa emberizo, Emberiza elegans
Brunrubanda emberizo, Emberiza aureola
Orbrusta emberizo, Emberiza flaviventris
Somalia emberizo, Emberiza poliopleura
Brunpuga emberizo, Emberiza affinis
Kabanisa emberizo, Emberiza cabanisi
Ruĝbruna emberizo, Emberiza rutila
Nigrakapa emberizo, Emberiza melanocephala
Brunkapa emberizo, Emberiza bruniceps
Sulfurflava emberizo, Emberiza sulphurata
Maskemberizo, Emberiza spodocephala
Griza emberizo, Emberiza variabilis
Palasa emberizo, Emberiza pallasi
Kanemberizo, Emberiza schoeniclus
Longkrura emberizo, Emberiza alcoveri (prahistoria birdo de fino de Kvaternaro)
|