Vango
Biologio > Anatomio > Kapo
Vango (bucca) estas karna flankparto de la vizaĝo. La du vangoj flankas la buŝon, kaj subtenas ilin la zigimoj.
Vestado - Felo
Vango - felo el vangaj partoj de la bestkapo
Tekniko
Vango estas ĉiu el la du flankaj kaj plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino.
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri vango en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. ”
„ Fari aplaŭdon sur la vangon. ”
„ Propran vangon neniu batas. ”
Referencoj |
↑ Lernu