19-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 19-a de majo estas la 139-a tago de la jaro (la 140-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 226 tagoj restas.
Je la 19-a de majo okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
363: Petra en Jordanio estis detruita de tertremo
715: Gregorio la 2-a iĝis papo
1051: Reĝo de Francio Henriko la 1-a la trian fojon edziĝis al rusa princino, filino de Jaroslavo la Saĝa
1364: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
1499: Nupto laŭ prokuro okazis inter Arthur Tudor kaj Katerino de Aragono
1536: Ekzekuto de Anne Boleyn, la dua reĝedzino de Henriko la 8-a (Anglio), false akuzita
1568: Reĝino de skotoj Maria Stuart estis arestita en kastelo Carlisle laŭ ordono de reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
1571: Filipinoj: urbo Manilo fondiĝis
1586: Samara provinco (Rusio): apud enfluo de la rivero Samara komenciĝis konstruo de la fortikaĵo Samara
Tridekjara milito:
1634: Pollando: reteriĝanta prusa armeo bruligis Oława
1643: En batalo de Rocroi franca armeo komandata de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé venkis la hispanan
1649: Komunumo de Anglio: Anglio proklamis respublikon
1769: Klemento la 14-a iĝis papo
1781: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a demisiis ministron pri financoj Jacques Necker
1798: Franca militiro al Egiptio kune kun la ekspedicio de sciencistoj komenciĝis
1802: Napoleono Bonaparte fondis la francan ordenon Honora Legio
1804: Napoleono avancis 18 generalojn al marŝaloj de Francio
1845: Kapitano John Franklin kaj lia perdita ekspedicio ekiris por la polusa esplorado de Greenhithe (Kent) - 129 homoj mortis dum la ekspedicio
1848: Meksika-Usona Milito: Meksiko ratifis la Traktaton de Guadalupe Hidalgo
1851: John Russell Hind malkovris asteroidon Ireno
1880: En 400-a mortodatreveno postrestaĵoj de pola kronikisto Jan Długosz estis transportitaj al nova Kripto de Merititoj sur Roketo en Vavelo (Krakovo)
1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Amicitio kaj Hajdeo
1897: Oscar Wilde elprizoniĝis
1906: Malfermo de la fervoja tunelo de Simplono inter Brigo en Svisujo kaj Domodossola en Italio
1909: En pariza teatro okazis premiero de Rusaj Baletoj fare de Sergej Djagilev
1911: Meksika revolucio: venko de Emiliano Zapata kaj ties partizanaj kamparanaj taĉmentoj
1911: Kiel unua en la mondo servo por nacia parko establiĝis Kanada Parko-Administracio
1919: Greka-turka milito: taĉmentoj komandataj de Mustafa Kemal Atatürk albordiĝis en Samsun ĉe la Nigra Maro - Milito por Turka Sendependiĝo komenciĝis kiel la Kemala revolucio
1935: Nazia Germanio: la unua parto de la germana aŭtovojo A5, inter Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt, ekfunkciis
1939: En Parizo oni subskribis protokolon pri tuja helpo de franca armeo kaze de germana agreso al Pollando (stranga milito)
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Gestapo kaj ĝendarmaro pafmortigis en vilaĝoj Bielawki kaj Brzoza kelkdekojn de loĝantoj de Bydgoszcz; germanoj daŭrigis deportadon de poloj en Distrikto Gostyniński - dum la tago germanoj forigis 1169 polojn; Krakovo: Hans Frank, estro de Ĝenerala Gubernio, transdonis de Vavelo al Malborko 18 standardojn de la ordeno de germanaj kavaliroj akiritajn dum la Batalo de Grunwald; Szczebrzeszyn: en sia taglibro Tadeusz Klukowski notis: Jam tri semajnojn mi ne verkis sian taglibron, nur tial, ke mi timas, ke ĝi ne falu al manoj de germanoj. En la urbo komencis cirkuli klaĉojn, ke mi verkas la taglibron kaj amasigas ĉe si rememorojn de diversaj homoj konataj en Zamość-regiono. Multe da aĵojn, (malpli gravajn) mi bruligis, kaj la taglibron mi nun skribas sur unuopajn paĝojn, kiujn mi poste transskribas al aparta kajero.
- Germanoj atingis bordon de la Manika Markolo kaj separis ĉefajn fortojn de Aliancanoj en Flandrio; soveta NKVD pretigis nom-liston de polaj militkaptitoj en Ostaŝkov por ekstermo; Stokholmo: "Dagens Nyheter" en korespondaĵo el Norvegio skribis pri batalantaj polaj taĉmentoj, kiuj estas korece akceptataj de norvegoj; Parizo: la lasta parlamentano de Ĉeĥoslovakio Juraj Slávik skribis en "Wiadomości Polskie", ke certe revenos por plu labori pri daŭra kaj nedetruebla heroa kunlaboro
1941: En Poznań gestapo arestis 21 polojn suspektitajn pri konspira agado; en Bydgoszcz gestapo pafmortigis 30 polojn
Londono: Komandanto de la pola aerarmeo brigada generalo piloto Stanisław Ujejski ricevis en palaco Buckingham de la manoj de reĝo Georgo la 6-a la Ordenon de Ŝvitbano
1942: Germana polico pafmortigis polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj en Zamość-regiono (en Janówka - 5 kaj en Kornelówka - 9 personojn) kaj en Strzelce (Chełm-regiono) - 9 judojn; en Poznań oni ekzekutis 10 polojn
1943: En Poznań germanoj pendumis 13 personojn; germana polico murdis en Grabów Zaleśny (proksime al Kozienice) 10 loĝantojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en stacidomo Celestynów (proksime al Otwock) 49 malliberigitojn, transportataj de Lublin al koncentrejo en Aŭŝvico
Joseph Goebbels anoncis, ke Berlino estas urbo sen judoj - Judenfrei; ĉefministro de Britio Winston Churchill ekparolis en la Usona Kongreso
1944: Germana polico pafmortigis en Górka Zagórska 20 kaj en Lublin 6 personojn- Supera ĉefkomandanto generalo Kazimierz Sosnkowski okaze de batalo de Monte Cassino eldonis specialan ordonon al "Soldatoj de Polaj Armitaj Fortoj en la Lando kaj Ekzile"
1947: Malfermo de stadiono de la sportklubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü
1954: Pakistano kaj Usono subskribis en Karaĉio pakton pri ambaŭflanka defendo
1962: Madison Square Garden: Bondezirojn al vi ekkantis Marilyn Monroe al John F. Kennedy, kio kaŭzis skandalon
1969: Helmut Kohl iĝis ĉefministro de Rejnlando-Palatinato
1971: Lanĉo de soveta kosmosondilo Mars 2
1974: Valéry Giscard d’Estaing gajnis prezidentan balotadon en Francio
1977: La lasta ektrafiko de la trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo
1983: Entombiga ceremonio de Grzegorz Przemyk iĝis la unua granda manifestacio kontraŭ komunista regopovo ekde la tempo de enkonduko de la milita stato en Pollando
1991: Civitanoj de Kroatio referendumis pri liberigo disde Jugoslavio
1995: Premiero de la usona filmo La Brava Koro de Mel Gibson
1999: Premiero de la sciencfantasta filmo Stelaj Militoj - La Fantoma Minaco (1-a parto)
2004: Post cedo de Sonia Gandhi, Manmohan Singh iĝas ĉefministro de Barato
2010: 46 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis rezulte de terglito de deklivo de vulkano Nyiragongo en Demokratia Respubliko Kongo
2010: Provizora Registaro rekonis Roza Otunbajeva prezidentino de Kirgizio
2010: Politika protestado en Tajlando: tajlanda polico likvidis tendaron de opoziciantoj en la centro de Bangkoko - dum la protestado ekde la 14-a de marto oni mortigis 91 personojn kaj vundis pli ol 2000
2011: Turkio: 2 peronoj pereis kaj 122 vundiĝis en tertremo en la provinco Kütahya
2016: Verĥovna Rada de Ukrainio ŝanĝis nomon de la urbo Dnipropetrovsko al Dnipro kadre de laŭvica senkomunismigo de 290 nomoj (pli frue sukcesis ŝanĝi pli ol 600)
Naskiĝoj |
1593: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (m. 1678)
1611: Inocento la 11-a, papo dekretinta oftan alprenon de komunio, beatigita (m. 1689)
1762: Johann Gottlieb Fichte, germana filozofo, reprezentanto de germana ideismo (m. 1814)
1773: Arthur Aikin, angla kemiisto kaj mineralogo (m. 1854)
1783: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto, nepo de Zdeněk Štěpánek (m. 1844)
1827: Zygmunt Sierakowski, pola generalo en rusa armeo, komandanto de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio en Ĵemajtio, ekzekutita (m. 1863)
1855: Sándor Bihari, hungara pentristo, kunfondinto de Artistkolonio en Szolnok (m. 1906)
1856: Max Herz, juddevena hungara arkitekto en Egiptio (m. 1919)
1866: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo kaj inventisto, kunkreinto de la venko en la pola-bolŝevika milito (m. 1928)
1870: Reginald Robinson Lee, brita maristo, gvatisto de Titanic (m. 1913)
1881: Mustafa Kemal Atatürk, turka politikisto kaj militisto, la unua prezidento de Turkio (m. 1938)
1882: Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano demokratie elektita, doktoro pri juro, faligita pro CIA-puĉo (m. 1967)
1883: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto (m. 1961)
1890: Ho Chi Minh, vjetnama komunista politikisto, ĉefministro kaj prezidento de Nord-Vjetnamio (m. 1969)
1894: György Elekes, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1969)
1898: Julio Evola, itala filozofo, pentristo, poeto, esploristo de civilizoj kaj spiriteco, esoterulo (m. 1974)
1899: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (m. 1983)
1909: Nicholas Winton, brito jud-germandevena, savinto de judaj infanoj de okupata Ĉeĥoslovakio
1913: Sándor Zöld, hungara kuracisto, komunista politikisto, ministro (m. 1951)
1918: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (m. 2006)
1919: Georgie Auld, usona saksofonisto kaj klarnetisto (m. 1990)
1919: Mitja Ribičič, jugoslava politikisto, prezidanto de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, ĉefministro de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, translokiĝinta al Slovenio (m. 2013)
1921: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro, ĵazpianisto (m. 2005)
1921: Judit Szentimrei, rumania hungara etnografino, tekstilistino (m. 2015)
1923: Tadeusz Margul, pola religiosciencisto, poligloto, budhano, disĉiplo de Franciszek Tokarz, scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublin (m. 2009)
1925: Malcolm X, usona pioniro de civilaj rajtoj, gvidanto de afrik-usona movado, murdita (m. 1965)
1928: Pol Pot (Saloth Sar), kamboĝa diktatoro, kreinto de totalisma reĝimo, gvidanto de Ruĝaj Kmeroj respondeca pri morto de milionoj da homoj (m. 1998)
1929: Ferenc Patakfalvi, rumania hungara kameraisto de dokumentaj filmoj
1939: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika scencisto (m. 1989)
1941: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino rolinta en la filmo Ferdinando la fluganta
1941: Ritt Bjerregård, dana politikistino, urbestrino de Kopenhago
1941: János Makkai, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
1946: Andreo la Gigantulo, franca luktisto kaj aktoro rolinta en la usona filmo La edziniĝonta princino (m. 1993)
1965: Cecilia Bolocco, ĉilia vestfasonistino, Fraŭlino Universo, televida prezentistino
1976: László Kovács, rumania hungara violonisto, kunfondinto de Kamerorkestro de Ciuc
1976: Åsa Westlund, sveda politikistino, membrino de Eŭropa Parlamento
1977: Natalia Oreiro, urugvaja kantistino kaj aktorino
Mortoj |
804: Alkvino, anglosaksa monaĥo, filozofo, teologo, teoriisto de muziko (naskiĝis ĉirkaŭ 730)
988: Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, konsilisto de anglosaksaj reĝoj (naskiĝis ĉirkaŭ 909)
1102: Stefano la 2-a, grafo, partoprenanto de la unua krucmilito (naskiĝis ĉirkaŭ 1045)
1218: Otto la 4-a, romia-germana reĝo el dinastio Velfoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1175)
1296: Celesteno la 5-a, papo, benediktano, sanktulo, abdikinto (n. 1215)
1303: Ivo Hélory de Kermartin, franca teologo kaj presbitero, katolika sanktulo (n. 1253)
1480: Jan Długosz, pola katolika kleriko, historiisto, kronikisto kaj diplomato, aŭtoro de unu el plej gravaj verkoj de mezepoka historiografio (n. 1415)
1536: Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio), patrino de Elizabeto la 1-a, ekzekutita pro falsaj riproĉoj (n. verŝajne en 1507)
1637: Isaac Beeckman, nederlanda kuracisto, matematikisto, fizikisto, naturfilozofo, kontribuinta al la moderna atomismo (n. 1588)
1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj instruisto (n. 1584)
1728: Andreas Börner, germana orgenisto ĉe la Bach-preĝejo kaj Preĝejo de la Virgulino en Arnstadt (n. 1673)
1786: Johann Melchior Goeze, germana pastoro kaj teologo (n. 1717)
1795: James Boswell, skota verkisto, aŭtoro de la biografio pri Samuel Johnson, esperantigata (n. 1740)
1825: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo, framasono, utopia socialisto (n. 1760)
1854: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro (n. 1789)
1864: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto de romantikismo (n. 1804)
1874: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto, kies poezion eldonis Jaroslav Vrchlický (n. 1851)
1895: José Martí, kuba politikisto, poeto, verkisto kaj filozofo, kunorganizanto de kontraŭhispana ribelo, nacia heroo (n. 1853)
1898: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio, estro de Liberala Partio (n. 1809)
1901: Marthinus Pretorius, bura politikisto, la unua prezidento de Sud-Afriko kaj de Liberŝtato, fondinto de Pretorio (n. 1819)
1910: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (n. 1828)
1911: Károly Böhm, hungara filozofo, profesoro, akademiano (n. 1846)
1912: Bolesław Prus, pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, aŭtoro de esperantigitaj romanoj La Faraono kaj Lalka (Pupo), eldonita en la esperantlingva Serio Oriento-Okcidento (n. 1847)
1918: Ferdinand Hodler, svisa pentristo, reprezentanto de secesio, kies filo Hector Hodler fondis UEA (n. 1853)
1924: Maria Bernarda Bütler, svisa monaĥino, katolika sanktulino (n. 1848)
1928: Max Scheler, germana filozofo, reprezentanto de fenomenologio (n. 1874)
1935: Thomas Edward Lawrence, brita arkeologo, orientalisto, vojaĝisto, verkisto, membro de la sekreta servo MI6 (n. 1888)
1939: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto juddevena, aganto de la Tria Internacio en Pollando, Germanio kaj Sovetunio (n. 1885)
1954: Charles Ives, usona komponisto, konata de simfonioj (n. 1874)
1962: Gabriele Münter, germana pentristino okupiĝanta pri ksilografio (n. 1877)
1963: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (n. 1891)
1971: Ogden Nash, usona poeto, enestanta sur la Trotuaro de famo en Holivudo (n. 1902)
1987: Boriska Halász, rumania hungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (n. 1908)
1994: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, la unua edzino de Ivo Lapenna (n. 1910)
1994: Jacques Ellul, franca historiisto, protestanta teologo, sociologo, teoriulo de la kristana anarkiismo (n. 1912)
1994: Jacqueline Kennedy Onassis, la edzino de John F. Kennedy (n. 1929)
1995: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (n. 1933)
2007: Hans Wollschläger, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1935)
2011: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (n. 1926)
2016: Marco Pannella, itala politikisto, prezidanto de Radikala Partio (n. 1930)
2018: Robert Indiana, usona artisto ligita kun poparto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Memor-Tago pri la Genocido de la grekoj de la Ponto en Grekio
Romkatolika Eklezio:
Alcuinus (benediktano, teologo kaj poeto)
Sankta Dunstan (ĉefepiskopo)
Ivo Hélory de Kermartin (juristo kaj sacerdoto)
Maria Bernarda Bütler (monaĥino)
Urbano la 1-a (papo)
Vjetnamio: naskiĝtago de Ho Chi Minh
Tagoj de semajno |
La 19-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.