Angiospermoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Florplantoj

Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun

primolo (Primula hortensis)

primolo (Primula hortensis)


Biologia klasado


















Regno:

Plantoj Plantae

Subregno:
- Embriofitoj Embryophyta

- Trakeofitoj Tracheophyta


Superdivizio:

Semplantoj Spermatophyta
Sinnott, 1935[1] kaj Thomas Cavalier-Smith, 1998[2]

Divizio:
- Gimnospermoj Gymnospermae

- Angiospermoj Magnoliophyta




Klasoj


Dukotiledonaj Magnoliopsida
Unukotiledonaj Liliopsida



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Florplantoj









v  d  r


Information icon.svg



Florplantoj, angiospermojmagnoliofitoj (Magnoliophyta) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj kies grajno estas enfermita en la frukto. Angiospermo signifas uja semo (el la grekaj αγγείο, kaŝita, kaj σπέρμα, semo), kompare kun la gimnospermoj (nuda semo), kiuj evolue antaŭvenis. Ambaŭ estas semplantoj.


La florplantaro enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun ĉirkaŭ 235 000 [3] specioj. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.


La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Origino


  • 3 Reproduktado


    • 3.1 La floroj


    • 3.2 Seksaj aranĝoj


    • 3.3 Duobla fekundiĝo




  • 4 Klasigado


    • 4.1 Plej grandaj familioj




  • 5 Ekonomia signifo


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj


  • 8 Bibliografio


  • 9 Eksteraj ligiloj





Historio |


Certe Teofrasto (ĉirkaŭ -372 - -287) unue distingis la florplantojn de la nudsemplantoj. John Ray uzis, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas la unua provo de natura klasigado en la moderna epoko.



Origino |





Archeofructus: plej malnova fosilia florplanto, Ĉinio.


La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 140 milionoj da jaroj, dum la ĵurasa epoko. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj trajtoj aperis en ĵuraso kaj en la frua kretaceo (antaŭ 135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de la angiospermoj okazis en la meza kretaceo (antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo, la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere kaj kelkaj fosiliaj plantoj signis la aperon de la modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio). La plej maljuna fosilia florplanto estas Archaefructus liaoningensis malkovrita en Ĉinio, kaj datita je -125 milionoj da jaroj (Kretaceo).


La genro Amborella estas de granda intereso por plantosistematikistoj ĉar analizoj de molekula filogenetiko konstante lokigas la genron aŭ en aŭ proksime de la bazo de la stirpo de Angiospermoj.



Reproduktado |


La reprodukta sistemo ĉe la florplantoj estas tre evoluinta. La reproduktaj organoj (floroj kaj fruktoj) estas la trajtoj plej videblaj en tiu plantaro.



La floroj |


La vortoj floro kaj planto estas kelkfoje konfuzataj. Tamen, la floroj estas nur la reprodukta parto el iuj plantoj: la florplantoj. La floreroj estas la staminoj (viraj partoj), kaj la pistilo (ina parto). Krom tiuj partoj, estas ankaŭ florfolioj: petaloj kaj sepaloj.



Seksaj aranĝoj |


Plej multaj florplantoj estas duseksaj (ĉiu individuo havas la du seksojn - monoika). La floroj estas ofte duseksaj, sed ĉe iuj specioj inaj kaj viraj floroj estas apartaj sur sama individuo.
Kelkaj specioj estas seksapartigitaj: la individuoj portas aŭ virflorojn aŭ inajn florojn (dioika).
Fine, kelkaj havas kaj unuseksajn florojn kaj duseksajn florojn sur la sama individuo.



Duobla fekundiĝo |



Klasigado |





Aconitum variegatum


La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, antaŭe nomata "semujplantoj" (Angiospermatophyta) aŭ "florplantoj" (Anthophyta), sed nun nomata magnoliofitoj (Magnoliophyta) laŭ la tipa genro magnolio.
La 250 000 specioj estas arigitaj en 12 000 genroj, kiuj estas en ĉirkaŭ 445 familioj. Tiuj ariĝas en 56 ordoj. Kompare, estas 700 specioj de nudsemplantoj laŭ la plej vastaj taksoj. Estas pli ol 165 000 dukotiledonaj kaj pli ol 35 000 unukotiledonaj.


La lastaj klasigoj estas tiu de Arthur Cronquist en 1981 (klasika klasigo), kaj pli freŝdate la klasigo APG III (de Angiosperm Phylogeny Group) en 2009, bazita sur molekula filogenetiko.




simpligita sistematiko laŭ APG III


Ekzistas ok grupoj de nun vivantaj angiospermoj:




  • Amborella - unu specio de arbusto en Nov-Kaledonio


  • Nymphaeales - pli-malpli 80 specioj[4] - Nymphaeaceae (nimfeoj) kaj Hydatellaceae


  • Austrobaileyales - pli-malpli 100 specioj[4] de ligno-plantoj de diversaj partoj de la mondo


  • Chloranthales - kelkdek specioj de odorplenaj plantoj kun dentaj folioj


  • Ceratophyllum - pli-malpli 6 specioj[4] de akvaj plantoj, eble plej bone konataj en akvarioj


  • magnoliidoj - pli-malpli 9,000 specioj,[4] kun 3-petalaj floroj, poleno kun unu truo, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple magnolioj, nobla laŭro, kaj nigra pipro


  • verdukotiledonaj - pli-malpli 175,000 specioj,[4] kun 4- aŭ 5- petalaj floroj, poleno kun tri sulketoj, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple sunfloroj, petunio, ranunkoloj, pomarboj kaj kverkoj


  • unukotiledonaj - pli-malpli 70,000 specioj,[4] kun 3-petalaj floroj, unu kotiledono, poleno kun unu sulketo, kaj plejparte folioj kun paralelaj nervuroj - ekzemple tritiko, orkideoj, kaj palmoj


Oni ne scias ĝuste kio estas la rilato inter la ok grupoj, sed la tri unuaj kiuj apartiĝis el la praflorplanto estis Amborellales, Nymphaeales, kaj Austrobaileyales, en tiu sinsekvo.[5]


Tradicie, la florplantoj estis dividitaj inter dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Fakte, la du plej grandaj grupoj, en la pli novaj sistemoj, estas la unukotiledonaj kaj la verdukotiledonaj. La aliaj 6 grupoj estas pli malgrandaj.


Oni povas nomi la dukotiledonajn magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj la unukotiledonajn liliopsidoj (Liliopsida).



Plej grandaj familioj |


La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, vice laŭ la specinombro jenas:


  • unukotiledonaj plantoj



  1. Orkideacoj: 18,000 specioj


  2. Poacoj: 9,000


  3. Ciperacoj: 4,000


  • dukotiledonaj plantodivizioj



  1. Asteracoj: 25,000


  2. Fabacoj: 17,000


  3. Rubiacoj: 7,000


  4. Eŭforbiacoj: 5,000




  • Proteacoj: 1,600

  • Anonacoj



Ekonomia signifo |





Magnolia tripetala aŭ ombrelmagnolio


La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturplantoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc).


En kelkaj partoj de la mondo, iuj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en Mediteraneo.


La angiospermoj havas do ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornamaj kaj pejzaĝformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.



Vidu ankaŭ |


  • Kiel distingi la dukotiledonajn plantojn disde la unukotiledonaj


Referencoj |





  1. Sinnott, E. W. 1935. Botany. Principles and Problems, 3d edition. McGraw-Hill, New York.


  2. T. Cavalier-Smith (1998). A revised six-kingdom system of life (angle), p. 203–266.


  3. Allaby, Michael e.a. 2006, p. 83 .

  4. 4,04,14,24,34,44,5Jeffrey D. Palmer, Douglas E. Soltis and Mark W. Chase 2004 : The plant tree of life: an overview and some points of view. American Journal of Botany, 91: 1437–1445. doi:10.3732/ajb.91.10.1437 (angle)


  5. Pamela S. Soltis and Douglas E. Soltis 2004 : The origin and diversification of angiosperms. American Journal of Botany, 91: 1614–1626. doi:10.3732/ajb.91.10.1614. (angle)




Bibliografio |


  • Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle


Eksteraj ligiloj |




  • Angiospermoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Angiospermoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Angiospermoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




  • http://delta-intkey.com/angio

  • http://delta-intkey.com

  • http://www.blackwell-synergy.com/links/doi/10.1046/j.1095-8339.2003.t01-1-00158.x/full

  • http://tolweb.org/tree?group=Angiosperms&contgroup=Spermatopsida


  • Angiosperms An annotated link directory




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár