Flava hipolao
Flava hipolao | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Hippolais icterina (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Flava hipolao (Hippolais icterina) estas birdo de la grupo de la hipolaoj, membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familio de la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais . Ili reproduktiĝas en kontinenta Eŭropo escepte sudokcidente, kie ĝi estas anstataŭata de sia sudokcidenta kaj simila samgenrano, nome la Melodia hipolao. Ili estas migranta specio, kiu vintras en subsahara Afriko.
Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en malferma decidua arbaro kun arbustoj kaj ankaŭ ĉe parkoj kaj ĝardenoj, ofte ĉe akvo. La ino demetas 4 al 6 ovojn en nesto en arbo aŭ arbusto.
Tiu estas mezgranda hipolao, 12–13.5 cm longa, simila al la Melodia hipolao, tio estas plenkreskulo havas pli verdecbrunan dorson kun pli pala flugilbildo kun flaveca nuanco, kaj tre flavajn subajn partojn, kio nomigas la specion. La termino icterina en la latina scienca nomo aludas al ties flaveca koloro. Diference de la Melodia hipolao, tiu havas pli longajn flugilojn kaj blugrizajn krurojn anstataŭ brunecajn. La beko estas iom oranĝeca, forta kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, sed junuloj estas pli palaj en ventro.
Kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora, sed manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn inklude berojn.
La kanto estas rapida nazeca balbutado kun imitado de aliaj specioj kaj ne tiom agrabla notoj enmetitaj. La alvoko estas priskribata kiel "tek- tek".
Referencoj |
Eksteraj ligiloj |
Flava hipolao el BirdGuides
|