Universitata Urbo de Madrido






Logoo de la Universitata Urbo.




Skulptaĵo "La Portantoj de la Torĉo", en la centra placo Ramón y Cajal.


La Universitata Urbo de Madrido hispane Ciudad Universitaria de Madrid, aŭ ankaŭ konata kiel Campus de Moncloa, estas kvartalo kiu troviĝas en la distrikto Monkloo-Aravako, en la nordoriento de Madrido, Hispanio. En tiu ĉi kvartalo troviĝas la plejparto de la fakultatoj kaj superaj lernejoj de la Komplutensa Universitato de Madrido kaj de la Politeknika Universitato de Madrido, kaj pli ol trideko da superaj lernejoj kaj instalaĵoj de la Nacia Distanca Universitato. En tiu ĉi tre markita universitata etoso ekzistas, krom la fakultatoj kaj rektoratoj, plurnombraj student-rezidejoj, superaj lernejoj, tri plursportejoj, botanika ĝardeno kaj ampleksaj verdejoj.



Universitatoj en la Universitata Urbo |



  • Komplutensa Universitato de Madrido

  • Politeknika Universitato de Madrido

  • Nacia Distanca Universitato

  • Universitato Antonio de Nebrija

  • Internacia Universitato Menéndez Pelayo

  • Pontifika Universitato de Salamanko




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár