Dénes Kemény (politikisto)




Barono Dénes Kemény [dEneŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kemény Dénes estis hungara politikisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis magyargyerőmonostori. Lia plej konata filo estis Gábor Kemény.





Dénes Kemény


Dénes Kemény [1] naskiĝis en 1803 en Transilvanio en Csekelaka (nuntempa Cecălaca en Rumanio). Li mortis la 17-an de februaro 1849 en Buda.



Biografio |


Dénes Kemény lernis juron, en 1822 li komencis labori en juĝejo, kie li okupiĝis pri historio. En la 1830-aj jaroj li komencis politikadi, dume li estis titulara notario. En 1834 li partoprenis en laboro de parlamento de Transilvanio. Post 3 jaroj li iĝis gvidanto de la opozicio. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis subministro en Kabineto Batthyány, poste membro en Tutlanda Patrujdefenda Komisiono. Li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn.



Elektitaj publikaĵoj |




  • Adórendszer (Impostosistemo), (1848)


  • Honegység (Patrujunueco), (1846, eldonita en 1861)



Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero K, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár