Antal Haan




Antal HAAN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Haan Antal estis hungara pentristo. Lia patro estis János Haan, lia frato estis Lajos Haan.





Memportreto de Antal Haan





Portreto de virino fare de Antal Haan


Antal Haan [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1827 en Békéscsaba, li mortis la 9-an de majo 1888 en Anacapri.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj pentraĵoj


  • 3 Kontribuaĵo


  • 4 Memorigiloj


  • 5 Fontoj





Biografio |


Antal Haan devenis el slovaka familio. Li frekventis luteranan gimnazion en Szarvas, poste kolegion de Eperjes, ekde 1845 artan akademion de Vieno. Post la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo kiel serĝento. Post falo de la liberecbatalo li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj, poste li vivis en Italio, ĉefe en Romo. En 1863 li hejmenvenis, sed post jardeko li denove vivis en Italio.


Li ofte pentris altarajn bildojn aŭ aliaj ekleziajn bildojn aŭ portretojn pri famaj hungaroj. Kelkfoje li kopiis pentraĵojn de Rafaelo. Li kolektis ankaŭ etruskajn objektojn, ili estis fundamento de muzeo en Békéscsaba.



Elektitaj pentraĵoj |



  • portreto pri Pio la 9-a (1857)


  • Leda kun cigno (1861)

  • Viro leganta gazeton



Kontribuaĵo |



  • Időszaki tábla a magyar protestáns egyház történetéhez (1859?) - libro kun Lajos Haan


Memorigiloj |


  • memortabulo en Békéscsaba (2002)


Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 36-a paĝo)

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár