Akademio de Esperanto
"AdE" alidirektas ĉi tien. Por ADE, vidu la paĝon ADE. Por AE, vidu la paĝon AE.
La Akademio de Esperanto (AdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon[1].
Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).
Enhavo
1 Historio
2 Sekcioj
3 Lingva Konsultejo
4 Decidoj kaj rekomendoj
5 Membraro
5.1 Nuna konsisto
5.2 Estraro
5.3 Sekcioj
5.4 Iamaj membroj
6 Kritikoj
7 Vidu ankaŭ
8 Referencoj
9 Eksteraj ligiloj
Historio |
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto iom modelite laŭ Franca Akademio, laŭ propono de Ludwik Lejzer Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.
En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
Sekcioj |
La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.
Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj kaj Lingva Konsultejo.
La Akademio havas ankaŭ Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ekde oktobro 2013 ekzistas du Komisionoj: pri Historio de la Akademio de Esperanto kaj pri Homaj nomoj.
Ĉiu Sekcio kaj Komisiono estas gvidata de Direktoro.
Lingva Konsultejo |
La Akademio en 1999 starigis Sekcion Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto pri difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.
Decidoj kaj rekomendoj |
- Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2007)
- Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (2007)
- Pri landnomoj (1974, 1985, 1989, 2003)
- Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno (1990)
- Rekomendoj pri propraj nomoj (1989)
- Akademio pri pasivaj participoj (1967 kaj 1989)
- Esprimo de la aganto en komplementa funkcio (1986)
- Pri niaj alfabeto kaj ortografio (1982)
Pri la vorto “po” (1974, aktoj II, p. 48)
Pri kelkaj misuzoj (1973, aktoj II, p. 68)
Pri la refleksivo (1971, aktoj II, p. 47-48)
Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado (1967, aktoj I)
Membraro |
La Akademio konsistas principe el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondaj membroj" de la Akademio. La nuna prezidanto estas Probal Dasgupta el Barato (ekde 2016).[2] Antaŭaj prezidantoj [3] de Akademio estis Johannes R.C. ISBRUCKER (Nederlando, 1948-1963), Gaston WARINGHIEN (Francio, 1963-1979), William AULD (Britio, 1979-1983), André ALBAULT (Francio 1983-1995), Werner BORMANN (Germanio, 1995-1998), Geraldo MATTOS (Brazilo 1998-2007), John WELLS (Britio, 2007-2013), kaj Christer KISELMAN (Svedujo, 2013-2016).
Nuna konsisto |
En 2016 finiĝis la vica elekto de triono de la membroj de la Akademio. El la mandat-finintoj ne rekandidatis KOUTNY Ilona, kaj POTTURU Ranganayakulu. La Akademio de Esperanto konsistas post tiu elekto el jenaj personoj:[4]
- D-ro Marc Bavant
- S-ro Benczik Vilmos
- S-ro Gerrit Berveling
- S-ro Marek Blahuš
- D-ro Cyril Robert Brosch
- D-ro Renato Corsetti
- S-ro Markos Kramer
- Prof. Probal Dasgupta
- D-ro Edmund Grimley Evans
- D-ro Nikolao Gudskov
- D-ro Boris Kolker
- D-ino Katalin Kováts
- Prof. Erich-Dieter Krause
- S-ro Harri Laine
- Prof. Jouko Lindstedt
- Prof. Liu Haitao
- D-ro François Lo Jacomo
- S-ino Anna Löwenstein
- S-ro Ma Young-tae
- D-ro Carmel Mallia
- S-ro Stano Marček
- D-ro Aleksandr Melnikov
- Prof. Carlo Minnaja
- S-ro Paŭlo Moĵajev
- S-ro Brian Moon
- S-ino Barbara Pietrzak
- S-ro Sergej Pokrovskij
- Prof. Otto Prytz
- D-ro Giridhar Rao
- D-ro Orlando Raola
- D-ro Tsvi Sadan
- S-ro Saka Tadasi
- D-ro Alexander Shlafer
- Prof. Humphrey R. Tonkin
- S-ro Usui Hiroyuki
- Prof. Amri Wandel
- Prof. John C. Wells
- S-ro Bertilo Wennergren
Estraro |
La estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (ekde 2016) el:
- Probal Dasgupta, prezidanto,
- Brian Moon, vicprezidanto,
- Otto Prytz, vicprezidanto,
- Renato Corsetti, sekretario.
Sekcioj |
Kiel direktoroj de sekcioj kaj komisionoj estis elektitaj en 2016:
- Orlando Raola, Faka Lingvo
- Sergio Pokrovskij, Gramatiko
- Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
- Anna Löwenstein, Kontrolado de lerniloj
- Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
- Paul Gubbins, Literaturo
- Probal Dasgupta, Prononco
- Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
- Nguyễn Xuân Thu, Komisiono pri homaj nomoj
Iamaj membroj |
Iamaj membroj de la Akademio, kiuj en kelkaj lastaj elektoj ne plu kandidatiĝis aŭ dum la lastaj jaroj forpasis aŭ demisiis:
- D-ino Perla Ari-Martinelli
- D-ro Aŝvinikumar
- S-ro Marc Bavant (reeniris la Akademion en 2016)
- S-ro Gersi Alfredo Bays
- D-ino Marjorie Boulton
- S-ro André Cherpillod
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ro Michel Duc Goninaz
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Paul Gubbins
- S-ro Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek)
- S-ro Ottó Haszpra
- S-ro Li Shijun
- S-ro Nguyễn Xuân Thu
- S-ro Baldur Ragnarsson
- S-ro Flavio Rebelo
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor Steele
- Prof. Mauro La Torre
- S-ro Yamasaki Seikô
- S-ro Xie Yuming
Kritikoj |
|
Vidu ankaŭ |
- Akademia Dokumentaro
Referencoj |
↑ http://akademio.info/akademio/index.php?title=Statuto Statuto de la Akademio de Esperanto
↑ AdE Oficialaj Informoj Numero 27 - 2016 03 28
↑ Aktoj de la Akademio 1963-1967 Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9 Mallonga historio de la lingvaj institucioj http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/historio.html
↑ AdE Oficialaj Informoj Numero 26 - 2016 02 17
Eksteraj ligiloj |
- Retejo de la Akademio de Esperanto
- Konsultejo de la Akademio
- Vortaro de la Akademio