Distrikto Oberallgäu
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Svabio |
administra sidejo: | Sonthofen |
areo: | 1527 km² |
loĝantoj: | 154 568 (fine de decembro 2017) |
loĝdenso: | 98 / km² |
aŭtokodo: | OA (Oberallgäu) |
distrikta kodo: | 09 7 80 |
strukturo: | 28 komunumoj |
administrejo: | Oberallgäuer Platz 2 87527 Sonthofen |
retejo: | www.oberallgaeu.de |
Situo en Bavario | |
La distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas la plej suda distrikto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sonthofen. La distrikto estas parto de la distriktaro Ŝvabio, havas areon de 1 527 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 154 568 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Unterallgäu (Malsupra Algovio) norde, Ostallgäu (Orienta Algovio) oriente, Lindau kaj Ravensburg (la lasta de Baden-Virtembergo) okcidente. Krome sude limas la federaciaj landoj Tirolo kaj Vorarlberg de Aŭstrio. La eksterdistrikta urbo Kempten komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj do estas enklavo en la nordo de la distrikta teritorio.
La suda parto de la distrikto apartenas al la Alpoj, la iom malpli monta norda parto al la Antaŭalpoj. Kiel ĉiuj partoj de la regiono Algovio, la teritorio bone taŭgas por vintra sporto, ekzemple skiado kaj skikurado, kaj allogas multajn turistojn. En la komunumo Altusried de la distrikto dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis pluraj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj de GEJ.
Administra divido |
La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2017.
Urboj:
Immenstadt im Allgäu (14 211)
Sonthofen (21 522)
Merkataj komunumoj:
Altusried (10 029)
Bad Hindelang (5 112)
Buchenberg (4 113)
Dietmannsried (8 104)
Oberstaufen (7 696)
Oberstdorf (9 695)
Sulzberg (4 912)
Weitnau (5 259)
Wertach (2 409)
Wiggensbach (5 020)
Kromaj neurbaj komunumoj:
Balderschwang (363)
Betzigau (2 905)
Blaichach (5 809)
Bolsterlang (1 089)
Burgberg im Allgäu (3 266)
Durach (7 218)
Fischen im Allgäu (3 169)
Haldenwang (3 806)
Lauben (3 487)
Missen-Wilhams (1 447)
Obermaiselstein (985)
Ofterschwang (2 092)
Oy-Mittelberg (4 647)
Rettenberg (4 446)
Waltenhofen (9 190)
Wildpoldsried (2 567)
Komunumaroj:
Hörnergruppe kun administra centro en Fischen im Allgäu
(komunumoj Balderschwang, Bolsterlang, Fischen im Allgäu, Obermaiselstein kaj Ofterschwang)
Weitnau
(komunumoj Missen-Wilhams kaj Weitnau)
Senkomunuma areo:
Kempter Wald ("arbaro de Kempten", 12,03 km²)
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
- turismaj paĝoj pri la distrikto (germanlingvaj)
Sonthofen
Immenstadt
Bad Hindelang
Weitnau
|
|