Kanabo


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanabo


Cannabis sativa Koehler drawing.jpg


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonoj Magnoliopsida

Ordo:

Rozaloj Rosales

Familio:

Kanabacoj Cannabaceae

Genro:

Kanabo Cannabis



Specioj


Cannabis sativa L.
Cannabis indica Lam.
Cannabis ruderalis Janisch.



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kanabo









v  d  r


Information icon.svg





Kanabfolioj de Cannabis sativa


Kanabo (Cannabis) estas genro el la familio de la kanabacoj, kiu kreskas en multaj diversaj klimatoj.




Enhavo






  • 1 Uzado


    • 1.1 Kanabaj fibroj


    • 1.2 Efikoj


      • 1.2.1 Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj


      • 1.2.2 Eblaj neŭtralaj efikoj


      • 1.2.3 Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj




    • 1.3 Kanabo kiel farmako


    • 1.4 Konsumado


      • 1.4.1 Fumado


      • 1.4.2 Buŝa konsumado


      • 1.4.3 Ungvento






  • 2 Historio


  • 3 Juro


  • 4 Referencoj





Uzado |


Historie, ĝi estis ĉefe uzata por la produktado de fibroj, sed ankaŭ por uzi ĝin kiel drogon: kaj mariĥuano kaj haŝiŝo aŭ farmako. Post ĝia malpermesado, ĝia ĉefa uzo estas por produktado de mariĥuano aŭ haŝiŝo.


Cannabis sativa estas aparte uzata kiel teksaĵplanto, dum Cannabis indica kiel medicina kaj psikostimula planto


Kanaba manĝaĵo estas manĝaĵo preparita kun kanabo. Ekzemploj enhavas la spackukon.



Kanabaj fibroj |


Kanabaj fibroj estas uzataj por produkti teksaĵojn (ekz. kanabtolojn), ŝnurojn, paperon kaj ankaŭ varmoizoladon.



Efikoj |


La efiko de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed jen ĝeneralaj:



Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj |



  • Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto

  • Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso

  • Pli bona aprezo de humuro, muziko, manĝaĵoj kaj arto

  • Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento

  • Pliakutiĝo de la sensoj

  • Kreiva aŭ filozofia pensado

  • Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj

  • Malpliigo de naŭzo



Eblaj neŭtralaj efikoj |



  • Ĝenerala ŝanĝo en konscio

  • Pliigita apetito

  • Laco, ripozemo

  • Malrapido/singardo

  • Ruĝaj okuloj


  • Buŝa sekeco

  • Ĉesoj en linia memoro



Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj |



  • Malfacilo je mallongdaŭra memoro

  • Maltrankvileco, zorgoj, paranojo

  • Kapdoloro

  • Kapturniĝo, konfuzo

  • Fizika mallerteco


Studoj pruvas ke negativaj efikoj ne nur estas mallongdaŭraj kaj ankaŭ longdaŭraj kaŭzante dependecon, malaltigon de la intelekta kvociento, atakojn al la kardiovaskula sistemo kaj la spira sistemo[1][2].



Kanabo kiel farmako |


Ekzistas efikoj kiuj havas medicinajn utilecon, ekzemple:



  • por batali kontraŭ anoreksio.

  • por eviti la naŭzon (ekzemple pro kemioterapio).

  • por malpliigi dolorojn.



Konsumado |


Por havi maksimuman koncentritecon de THC (tetrahidrokanabinol, ĝia ĉefa aktiva substanco) oni devas sekigi la planton en mallumo dum kelkaj tagoj, poste oni prenas la florojn de la femala planto. Poste oni muelas ĝin kaj povas uzi ĝin.
Ekzistas multaj manieroj por konsumi kanabon, sed ĉefe estas tri:



Fumado |


Oni povas sole uzi ĝin aŭ miksi ĝin kun tabako por prepari kanabcigaredon aŭ por fumado per pipo.
Ofte estas uzataj akvopipoj aŭ vaporigiloj.



Buŝa konsumado |


Oni povas kuiri manĝaĵon kun kanabo (ekzemple la Spackuko) por pli daŭra ebriado ol fumado, kaj speciale se oni ne volas suferi je la negativaj efikoj de fumado. Oni ankaŭ povas prepari teon de kanabo.



Ungvento |



Historio |


La kultivado kaj prilaborado de kanabo estas ege antikva, la plej maljunaj trovaĵoj en Eŭropa aĝa pli ol 5.500 jaroj. En 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario. Herodoto skribis pri vestaĵoj el kanabaj fibroj. Meze de la 20-a jarcento sintezaj fibroj anstataŭis la kanabajn fibrojn.



Juro |


Fumado de kanabo estas kontraŭleĝa en plej landoj. Escepto estas la leĝaro pri la nomitaj coffeeshop en Nederlando. Krome en kelkaj lokoj povas esti toleremo al konsumado aŭ tenado de malgrandaj kvantoj.



Referencoj |





  1. El portalo pri sano Drogoj-dependenco (france)


  2. El "Kial doktoro?" (france)






  • Kategorio Kanabo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kanabo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo