Julian Fałat


































Julian Fałat

Julian Fałat, Delegierter der Internationalen Kunstausstellung, Internationale Kunstausstellung und große Gartenbau-Ausstellung, Düsseldorf 1904.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

30-an de julio 1853 (1853-07-30)
en Tulyholove

Morto

9-an de julio 1929 (1929-07-09) (75-jara)
en Bystra, Bielsko County

Ŝtataneco

Pollando

Alma mater
Academy of Fine Arts, Munich • Jan Matejko Academy of Fine Arts

Profesio
pentristo

Verkaro
Ash Wednesday







v  d  r


Information icon.svg



Julian FAŁAT (naskiĝis la 30-an de julio 1853 en vilaĝo Tuligłowy apud Lwów, mortis la 9-an de julio 1929 en Bystra, distrikto Bielski) - pola pentristo, unu el la plej eminentaj akvarelistoj kaj la plej gravaj pejzaĝistoj. Reprezentanto de realismo kaj impresionisma pejzaĝo.


Fałat studis kun Władyslaw Łuszczkiewicz ĉe la Krakova Lernejo de Belartoj, kaj poste ĉe la Arta Akademio de Munkeno. Post kelkaj vojaĝoj tra Eŭropo kaj Azio en 1885, Fałat evoluigis raporton pri impresoj de siaj vojaĝoj, kiu estis utiligita pli malfrue en liaj artaĵoj. Tipaj temoj de la pentrado de Fałat estas polaj pejzaĝoj, ĉaso-scenoj, portretoj, kaj skizoj de la vojaĝoj. En 1886 Fałat akceptis la inviton de Vilhelmo la 2-a, imperiestro de Prusio, servi lin en Berlino kiel kortuma pentristo.


Fałat mortis en Bystra Śląska, kie troviĝas "Fałatówka" - muzeo dediĉita al li.


Li ofte ripetis:
Pola arto devus porti en si niajn historiojn, niajn konvinkojn, niajn kvalitojn kaj malkvalitojn; devus esti kvintesenco de nia tero, ĉielo, kaj de niaj idealoj.



Eksteraj ligiloj |



  • Ampleksa biografio de J. Fałat (pollingve)

  • Vilao de Julian Fałat en Bystra Śląska

  • Kreado de Julian Fałat (kun fotoj)




  • Julian Fałat en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Julian Fałat en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo