Begino






Begino el la 19-a jarcento




Begina korto en Amsterdamo




Beginejo de Hasselt




Beginejo de Breda




Beginejo de Antverpeno


Begino loĝis sola kaj kiel parto de libera laikaj komunumo ene de la Roma Katolika Eklezio kaj kutime loĝis en beginejo. Kontraŭe al ano de religia ordo beginoj faris neniujn porĉiamajn promesojn krom tiu de ĉasteco. Ili rajtis posedi financajn kaj nemoveblajn havaĵojn. Beginoj povis iam ajn forlasi la komunumon. Foje, la termino begino (mokante) estas uzata por pia edzino aŭ bigotulo. En 2013, la lasta begino de la mondo mortis en Kortrijk. Oni nomis begardoj la virajn beginojn.


La beginoj vivtenis sin per simplaj laboroj (ekz. teksado, puntofarado), instruis kaj flegis malsanulojn. Ili havis gravan rolon en estiĝo de la nacilingva religia literaturo.


Ilia Patrona Sanktulo estas Sankta Begga. La vorto "begino" estis derivita de ĉi tiu nomo. Tamen, aliaj fontoj diras ke rilatas al la koloro de iliaj vestajoj: flavgriza. Ankoraŭ aliaj fontoj diras ke la vorto devenas de Albigensismo. Ankaŭ estas supozo, ke la termino devenas de la radiko begg kiu signifus murmuri (kp la francan bègue). En ĉi tiu vido, begino estus virino kiu senĉese murmuras preĝojn.




Enhavo






  • 1 La vivo en la beginejoj


  • 2 Historio


    • 2.1 11-a jarcento


    • 2.2 12-a kaj 13-a jarcentoj


    • 2.3 14-a jarcento


    • 2.4 15-a jarcento


    • 2.5 Lastatempa historio




  • 3 Hodiaŭ


  • 4 Referencoj





La vivo en la beginejoj |


La virinoj, kiuj vivis en la beginejoj intence elektis tiun formon de kunvivado, ĉar ili volis konservi sian personan liberecon praktikante siajn religiajn kaj ĉiutagajn praktikojn. Kontraste al tiuj kiuj aliĝis al la ofte fermitaj monaĥaj ordonoj, beginoj povis konservi siajn personajn posedaĵojn kaj rajtojn kaj, ene de la limigoj de la regulo de la beginejo, uzi ilin. Multaj posedis sian hejmon kaj ankaŭ havis posedaĵojn ekstere. La kunvivado estis ne nur pli libera ol en monaĥejo, sed estis inversigebla.


La ĉiutagaj laboroj por la propra vivtenado kaj por tiu de la komunumo estis dividitaj laŭ grado kaj kapableco. Iuj beginejoj specialiĝis en servoj al la loka loĝantaro, kiel tiu de Sint-Truiden, kiu okupiĝis pri la lavitaĵoj por eksteruloj. Ĉi tiuj laboroj, okazis laŭ taga kaj semajna horaroj en akordo kun la horaro de la religia praktiko.


Evidente religia kalendaro estis uzita kiel gvidlinio. Speciala atento estis donita al festoj de la Sankta Triunuo kaj la Sankta Komunio.


Unuafoje en Eŭropo, je la fino de la 13a jarcento, en la plej grandaj beginejoj establiĝis schola cantorum (kantlernejo). Ĝi celis knabinojn, eble estontajn beginojn, instruante, kaj speciale transdonante liturgiajn ĉantojn kaj litaniojn. Laŭ la plej malnova statuto de la beginejo Sankta Katarino en Mechelen el 1286-1300, instruistino kun siaj lernantinoj ankaŭ certigu la kantadon de la Brevier-Himnoj kiam la pastro ne povas. Kun la ĉiutagaj ritoj kaj sezonaj festoj ankaŭ tradicio de antikvaj kantoj kaj dancoj estis gardata viva; tio kaŭzis akrajn kritikojn far la ekleziaj reprezentantoj.


Kvankam beginejo estis administrata de ĉefmastrino, konsilita kaj asistata de mastrino, beginoj por sia spirita vivo devige estis sub la aŭtoritato de la episkopo, kiu estis reprezentita per pastro. Ankaŭ dominikanoj kaj franciskanoj foje vizitis la beginejon por prediki, aŭskulti konfesojn kaj kontroli la mastrumadon de la ĉefmastrino.



Historio |



11-a jarcento |



12-a kaj 13-a jarcentoj |



14-a jarcento |



15-a jarcento |



Lastatempa historio |


En la 12-a jarcento - pro la krucmilitoj - ŝanĝiĝis la proporcio de la genroj malfavore al la virinoj. Multaj el la virinoj restis solaj kaj por ili donis sekurecon, certecon la aparteno al religia komunumo.


La beginoj komence vivis en siaj propraj loĝejoj, poste ligante al vira monaĥejo. Kun kresko de nombroj de beginoj, aperis la beginaj kortoj, plej ofte ĉe naturaj akvofluoj, kun hospitalo, preĝejo. Oni limigis tiujn kortojn per muro kaj oni eĉ fermis la pordojn je nokto. Ĉiu begina domo havis apartan ĝardeneton. En la begina korto havis centran lokon la statuo de la Sankta Elizabeta de la Arpad-dinasto.


La beginoj estis multloke persekutitaj fare de la katolika eklezio, ĉar oni akuzis ilin je disvastigo de herezaj, mistikaj ideoj.



Hodiaŭ |


La plej multaj beginejoj troviĝas en Flandrio. Ekde 2000 ili apartenas al Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Plej fama estas la begina korto de Lier, en proksimo de Antverpeno. La plej vizitata estas la beginejo de Brugge.


La lasta begino, Marcella Pattyn el Kortrijk mortis la 14-an de aprilo 2013[1]



Referencoj |




  1. nederlande http://nos.nl/artikel/495522-laatste-begijn-ter-wereld-overleden.html




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár