Christopher Hitchens
Christopher Hitchens | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Christopher Eric Hitchens |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1949 (1949-04-13) en Portsmouth |
Morto | 15-an de decembro 2011 (2011-12-15) (62-jara) en Houston, Usono |
Kaŭzo de morto | kancero, ezofaga kancero, bronkopneŭmonito |
Loĝloko | Portsmouth, Vaŝingtono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando, Usono |
Alma mater | Balliol College • The Leys School |
Profesio | ĵurnalisto, verkisto, eseisto, aŭtobiografo, literaturkritikisto, politikologo |
Oficiala retejo | http://www.buildupthatwall.com/ |
Lingvoj | Brita angla lingvo, angla lingvo |
Verkaro | Letters to a Young Contrarian God Is Not Great The Missionary Position Mortality Hitch-22 No One Left to Lie To: The Triangulations of William Jefferson Clinton |
Familianoj | |
Frat(in)o | Peter Hitchens |
Christopher Eric HITCHENS (n. 13-an de aprilo 1949; m. 15an de decembro 2011) estis britusona aŭtoro kaj ĵurnalisto. Liaj libroj, eseoj kaj ĵurnalista kariero daŭris dum pli ol kvar jardekoj, kaj faris el li publikan intelektulon kaj oftulon de babilprogramoj kaj de prelegoj. Li estis publicisto kaj literaturkritikisto ĉe The Atlantic, Vanity Fair, Slate, World Affairs, The Nation, Free Inquiry, kaj vario de aliaj amaskomunikiloj.
Li estis tre grava observanto de politiko, pri kiaj temoj li estas konsiderata iome maldekstrulo kaj en Britio kaj en Usono.