1-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 1-a de novembro estas la 305-a tago de la jaro (la 306-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 60 tagoj restas.
Je la 1-a de novembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
996: Germana-romia imperiestro Otto la 3-a donis al episkopo el Freising teritorion en la nuna distrikto Amstetten, nomata en loka dialekto Ostarrichi (germane Österreich), de kio prenis la nomon Aŭstrio
1122: Afonso Henriques iĝis grafo de Portugalio
1141: Stefano revenis al la angla trono post forpelo de Matilda, estinta romia-germana imperiestrino
1179: Reims: Filipo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
1214: Turko-Selĝukoj konkeris post sieĝo apartenantan al Trebizonda imperio havenon Sinop
1215: Kvara Laterana Koncilio komenciĝis kun partopreno de 400 episkopoj kaj ĉirkaŭ 800 abatoj
1335: Reĝoj de Ĉeĥio Johano de Luksemburgo, Pollando Kazimiro la 3-a kaj Hungario Karolo la 1-a renkontiĝis dum kunveno en Visegrád
1478: Papo Siksto la 4-a laŭ peto de hispanaj monarkoj Fernando la 1-a kaj Izabela la 1-a rajtigis ilin al nomumo de inkviziciistoj en Andaluzio, por solvi suspektojn pri falsa konverto de hispanaj judoj
1501: Atlantiko: malkovro de la Golfo de Ĉiuj Sanktuloj sur la brazila marbordo, apud Bahia, de la ekspedicio de portugala navigisto Gaspar de Lemos
1503: Julio la 2-a iĝis papo post morto de Pio la 3-a (elektita pro influoj de Cezaro Borgia) kiel deklarita kontraŭulo de la familio Borgia
1512: Vatikanurbo: freskoj de Mikelanĝelo ornamantaj volbon de la Siksta Kapelo estis la unuan fojon montritaj publike
1520: Dum sia ekspedicio ĉirkaŭ la mondo Fernão de Magalhães eniris Magelanan markolon (komence markolo de Ĉiuj Sanktuloj)
1570: Ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis rezulte de tempesto sur la Norda Maro , t.n. inundo de Ĉiuj Sanktuloj en Nederlando kaj Germanio
1611: Londono: premiero de la romanco La Ventego de William Shakespeare okaziĝinta en Palaco Whitehall, precize post 7 jaroj ekde samloka ekludo de la tragedio Otelo
1612: Granda Malordo: dum pola-rusa milito, post la venka batalo de Kluŝino, pola garnizono kapitulacis kaj estis forigita de Kitaj-urbo
1700: Senida morto de Karlo la 2-a, la lasta habsburgo sur la hispana trono militon de hispana sukcedo
1705: Pola reĝo Aŭgusto la Forta fondis Ordenon de Blanka Aglo
1755: Lisbona tertremo kune kun posta cunamo - 60 ĝis 90 mil homoj pereis, 85% de konstruaĵoj detruiĝis
1770: Teknologia Universitato Berlino fondiĝis
1781: Aŭstrio nuligis servutecon
1790: Irlanda filozofo kaj politikisto Edmund Burke publikigis Pensojn pri la Revolucio en Francio
1800: John Adams kiel la unua prezidento de Usono ekloĝis en Blanka Domo
1884: Nikolao la 2-a ektroniĝis kiel la lasta caro de la Rusia Imperio
1894: En Parizo franca mikrobiologo Emile Roux anoncis kreon de kontraŭdifteria sangoplasmo
1897: En Torino fondiĝis piedpilka klubo Juventus Football Club
1911: Itala-turka milito: itala armeo unuafoje en la historio uzis bombaviadilon
Unua mondmilito
1914: Unua kontingento de la Unua Aŭstralia Imperia Forto foriris de Albany
1918: Pola-ukraina milito komenciĝis de la batalo pri Lvovo, flanke de proklamita Okcident-Ukraina Popola Respubliko, dekomence estanta en akra teritoria konflikto kun renaskiĝanta Pollando - pro manko de regula armeo flanke de poloj defendis sin junularo kaj infanoj (duono de la defendantoj estis malpli aĝa ol 17 jaroj, la plej juna aĝis 9 jarojn) - Dua Pola Respubliko fondiĝos nur post 11 tagoj; en Płaszów apud Krakovo poloj akiris aŭstrian fervojan kirasitan veturilaron el kiu oni kreis du kirastrajnojn: Śmiały kaj Piłsudczyk; en Lublin komenciĝis kunveno de skoltaj organizaĵoj, dum kiu kreiĝis Asocio de Pola Skoltismo; Norda Jemeno: Reĝlando Jemeno fondiĝis
1922: Mustafa Kemal Atatürk, kreinto de moderna turka ŝtato, malfondis Otomanan Imperion
1928: Turkio transiris de la araba alfabeto al la latina alfabeto
1929: Leopoldville fariĝas ĉefurbo de Belga Kongo anstataŭ Boma
1936: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido komenciĝis
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: En Varsovio oni amase celebris feston de mortintoj - varsovianoj bruligis kandelojn ne nur sur tombejoj, sed ankaŭ sur tomboj, kiuj troviĝis sur stratoj, placoj kaj en ĝardenoj; en Poznań, malgraŭ malpermeso de grupiĝo, oni same faris; regopovoj de Ĝenerala Gubernio sub minaco de morto devigis polojn redoni radioaparatojn; germana polico pafmortigis en Rypin 200 polojn de malliberejo en Brodnica; en Varsovio komencis agadon konspira organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa), kiu eldonis subteran gazetaron, instruis batali kaj agis pere de sabotado kaj flankatako; Varsovio: Hans Frank subskribis disponon pri transpreno de estintaj ŝtataj monopoloj: tabaka, alkoholaĵa, sala, alumeta kaj loteria; en Poznań aperis "Ostdeutscher Beobachter" - gazetara organo de distrikta organizaĵo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio; en Krakovo aperis revuo "Nakazy Dnia" (Tag-Ordonoj) de konspira Organizaĵo de Blanka Aglo; en Poznań germanoj murdis agrikulturiston Tytus Jemielewski kaj pafmortigis profesoron Edward Klich, apud Chełm pafmortigis komerciston Paweł Muchowski kun lia filo, el Bydgoszcz forveturigis de malliberejo kaj poste murdis en nekonataj cirkonstancoj historiiston Michał Nycz- Al Salzburg germanoj alvenigis por trudlaboro 191 polojn de la regiono de Krakovo; Parizo: sub redakto de profesoro Oskar Halecki aperis dumonata revuo "La Voix de Varsovie", de januaro 1940 titolita "Revue de l'Europe Centrale et Orientale" (Revuo de Mez-Orienta Eŭropo); nombreco de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento estis 4586 personoj; de internigejoj en Rumanio fuĝis ĝis tiu ĉi tago 410 polajn oficirojn kaj 1210 suboficirojn kun soldatoj
Soveta invado en Pollandon: Moskvo: prezidiumo de Supera Soveto de Sovetunio dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio en konsiston de Sovetunio " kun ĝia unuiĝo kun Ukraina Soveta Socialisma Respubliko"; ĉiuj polaj militkaptitoj-oficiroj estis lokigitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov (1-4.11);
1940: Estro de Varto-Lando malpermesis al poloj pasigi ekzamenojn pri metioj; en ĜG ekzistis 195 germanaj bazlernejoj kun 11 002 lernantoj kaj 324 instruistoj kaj 6 mezlernejoj
Poloj en Britio voĉdonis pri kreo de pola kuracista fakultato ĉe la Universitato de Edinburgo; Londono: pola registaro en ekzilo komencis eldoni revuon "Polish News Bulletin", kaj aperis laŭvica monografia n-ro de "Polish Fortnightly Review" deiĉita tute al la germana okupado, kun la subtitolo The German Order in Poland; dum bombado pereis gvidanto de Militista Arkivo majoro Bolesław Waligóra
1941: Germanoj komencis konstrui ekstermejon Bełżec (suda Lublinio) - de marto ĝis novembro 1942 murdis tie pli ol 600 000 judojn el Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio kaj Germanio, en tio 550 000 polajn civitulojn de juda deveno; estro de Varto-Lando enkondukis devon atribui al pola infano la duan nomon Kazimiro aŭ Kazimira; en Krakovo inaŭguris agadon konspira Rapsodia Teatro per verko de Juliusz Słowacki "Reĝo-Spirito" - unu el aktoroj estis estonta papo Karol Wojtyła; ĜG nuligas doganan kaj polican limon kun Distrikto Galicio kaj oni nuligas Tagon de Ĉiuj Sanktuloj
En Londono okazas ekspozicio de konspira gazetaro el okupataj de Germanio Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Nederlando, Jugoslavio, Norvegio kaj Pollando - Pollando kun 150 gazetoj estas en la unua loko; en Nov-Jorko komencas aperi Semajna Literatura Revuo de Verkista Rondo el Pollando, redaktata interalie de Jan Lechoń kaj Kazimierz Wierzyński - eldonata ĝis fino de 1942 kaj anstataŭigita de "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo)
1942: Germanoj "likvidis" judan geton en Tomaszów Mazowiecki - dufoje, la 30-an de oktobro kaj la 1-an de novembro, oni forveturigis al ekstermejo en Treblinka 14 mil judojn (surloke restis nur ĉirkaŭ mil laborkapabluloj); germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis 121 judojn en 3 lokoj; germanaj regopovoj malpermesis en Lublin fajrigi kandelojn sur lokaj tombejoj; en Varsovio komencis validi polica horo inter la 20-a vespere ĝis la 5-a matene; Pola Enlanda Armeo sukcese atakis arestejon de sekureca polico en Bjalistoko
1943: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis 39 judojn en 3 lokoj kaj 80 polojn en 5 lokoj; taĉmento de pola partizano Jan Piwnik konkeris provizore Końskie mortigante po kelke da germanaj ĝendarmoj kaj konfidenculoj
Usona armeo alteriĝis al insulo Bougainville en Papuo-Nov-Gvineo
1944: SS mortigis en Gruszowiec (proksime al Limanowa) 34 personojn kaj bruligis 11 domojn kaj germanaj ĝendarmoj pafekzekutis 12 personojn en 2 aliaj lokoj; holokaŭsto: de Aŭŝvico foriris transporto kun 634 judinoj al koncentrejo en Bergen-Belsen
Heinrich Himmler ordonis ne plu mortigi malliberulojn per gaso en koncentrejo Aŭŝvico: laŭ invito de Nov-Zelando de Irano al Wellington alvenis 732 polaj plejparte orfaj infanoj kun iliaj 102 prizorgantoj - ili estis viktimoj de sovetaj deportadoj (1940-1941), en 1942 evakuiĝis de Sovetunio kune kun generalo Władysław Anders
1944: En Britio Donald Watson fondis Veganan Societon - okupiĝantan pri popularigo de senlakta vegetarismo
1945: Nord-Koreio: oficiala taggazeto "Laborista Gazeto"estis publikigita kun la nomo "Chongro"
1946: En Pollando Karol Wojtyła ordiniĝis
1950: Papo Pio la 12-a anoncis la dogmon pri Ĉieliro de Maria
1952: Unua nuklea testo sur la atolo Eniwetok - 10 megatuna eksplodo laŭ TNT-ekvivalento
1954: En Alĝerio, tiam parto de Francio, komenciĝas la batalado pri sendependeco
1955: Sovetunio permesis aborton
1956: Sueza krizo: Israelo, Britio kaj Francio invadis Egiption
1956: En Barato kreiĝis subŝtatoj: Keralo, Andra-Pradeŝo kaj Karnatako
1956: Kontraŭsoveta hungara insurekcio: Imre Nagy anoncis forlason de la Varsovia Kontrakto kaj neŭtralecon de Hungario; papo Pio la 12-a eldonis la duan el 3 enciklikoj pri defendo de la hungara libereco, dum Okcidenta Eŭropo kaj Usono tute silentis
1957: Eksperimenta Studio de Pola Radio fondiĝis
1962: Sovetunio: lanĉo de la unua kosmoveturilo al Marso - AMS Mars-1
1962: En Italio aperis komikso "Diabolik" - konata en esperantlingva versio
1963: Malkovro de la unua kvazaro
1981: Antigvo-Barbudo fariĝas sendependa de Britio.
1988: Likud gajnis parlamentad balotadon en Israelo
1991: Novelektita prezidento Ĝoĥar Dudajev proklamis sendependan de Sovetunio Respublikon de Ĉeĉenio - Iĉkerio
1993: Traktato de Mastriĥto ekvalidis - Eŭropa Unio ekbaziĝis sur tri pilastroj: Eŭropa Ekonomia Komunumo, Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, Polica kaj juĝa kunlaboro pri punaferoj
1993: Turkmena manato ekvalidis
1996: Okcidenta Azio: araba informa televido Al-Ĝazira startis en Kataro
1998: Reformita Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj fondiĝis en Strasburgo
1998: Niĝerio subskribis interkonsenton por fini kvinmonatan civilan militon en Gvineo Bisaŭa inter ribeluloj kaj prezidento João Bernardo Vieira
2000: En Barato kreiĝis subŝtato Ĉhatisgaro
2004: Pollando iĝis plenrajta membro de Eŭropolo
2004: Estinta ĉefministro de Portugalio komunisto José Manuel Durão Barroso iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono, kies komisaroj apartenis al komunistaj organizaĵoj
2005: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Tagon de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto fiksante daton de la datreveno de la liberigo de koncentrejo Aŭŝvico, okazanta la 27-an de januaro
2006: Internacia Sindikata Konfederacio fondiĝis en Vieno
2006: La unuaj simptomoj de malsano ĉe Aleksandr Litvinenko, venenigita per donita teo kun izotopo de polonio 210
2010: Prezidento Dmitrij Medvedev kiel la unua rusa gvidanto vizitis Kurilajn Insulojn
2014: Eŭropa Komisiono komencis funkcii sub gvido de estinta ĉefministro de Luksemburgio Jean-Claude Juncker
Naskiĝoj |
846: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio el dinastio Karolidoj (m. 879)
1351: Leopoldo la 3-a, duko de Aŭstrio, pereinta en la batalo de Sempach (m. 1386)
1485: Jan Dantyszek, pola vojaĝisto, diplomato, episkopo, latina-pola poeto de renesanco, reĝa sekretario kaj la unua pola ambasadoro (m. 1548)
1526: Katarina Jogajlido, pola reĝidino, sveda reĝino el dinastio Jogajlidoj, edzino de Johano la 3-a (Svedio) (m. 1583)
1530: Étienne de La Boétie, franca verkisto, eseisto, politika filozofo kaj juristo (m. 1563)
1585: Jan Brożek, pola matematikisto, astronomo, muzikisto, kuracisto, verkisto kaj parolisto, rektoro de Krakova Akademio (m. 1652)
1596: Pietro da Cortona, itala pentristo kaj arkitekto (m. 1669)
1636: Nicolas Boileau, franca poeto, historiisto pri Ludoviko la 14-a, membro de Franca Akademio (m. 1711)
1661: Ludoviko de Francio, heredonto de franca trono (m. 1711)
1727: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, fondinto de la Rusia Akademio de Belartoj (m. 1794)
1757: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo, arkitekto (m. 1822)
1775: Johann Heinrich Besser, germana eldonisto kaj librovendisto (m. 1826)
1778: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio el Oldenburga dinastio (m. 1837)
1808: John Taylor, usona kleriko de mormonoj, prezidanto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1887)
1818: Imre Szacsvay hungara advokato kaj politikisto (m. 1849)
1832: Gyula Szapáry, ĉefministro de Hungario, grafo (m. 1905)
1841: Charles Laisant, franca matematikisto kaj politikisto, vicprezidanto de Espéranto-France, aŭtoro de esperantigita Inicado Matematika (m. 1920)
1845: Sámuel Teleki, hungara verkisto kaj vojaĝisto en Afriko (m. 1916)
1853: Benjamin Kiesewetter, germana entreprenisto kaj politikisto (m. 1934)
1862: Feliks Koneczny, pola verkisto moravidevena, ĵurnalisto, bibliotekisto, historiisto kaj historiozofo, kreinto de originala koncepto pri civilizoj (m. 1949)
1865: Károly Gspann, hungara, rumania hungara kuracisto, patro de Károly Gspann (m. 1938)
1871: Stephen Crane, usona naturalisma verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1900)
1877: Else Ury, germana verkistino konata de la adoleskantina romano (m. 1943)
1878: Carlos Saavedra Lamas, argentina Nobelpremiita politikisto, diplomato kaj juristo (m. 1959)
1879: Pál Teleki, hungara geografo kaj politikisto, filo de Géza Teleki, ĉefministro de Hungario rifuzinta al Germanio invadi Pollandon, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1941)
1880: Alfred Wegener, germana sciencisto pri kontinenta drivado (m. 1930)
1880: Ŝalom Aŝ, pola judo verkanta en la jida lingvo, prezidanto de la jida PEN-klubo, aktivulo de haskala-movado, elmigrinta al Usono, kontribuanta al juda-kristana interkompreno, konata de esperantigita de Izrael Lejzerowicz verko La Sorĉistino el Kastilio (m. 1957)
1887: L.S. Lowry, brita pentristo, pejzaĝisto (m. 1976)
1893: A. Paul Weber, germana litografiisto kaj pentristo (m. 1980)
1900: Endre Mann, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro, patro de Erik Majtényi (m. 1964)
1902: Nordahl Grieg, norvega verkisto, ĵurnalisto kaj komunisto (m. 1943)
1903: Jean Tardieu, franca artisto, verkisto de Absurda Teatro (m. 1995)
1909: Herbert von Marouschek, aŭstra regionhistoriisto kaj publikigisto (m. 1961)
1911: Henri Troyat, franca verkisto rus-armendevena, verkanta pri rusaj verkistoj kaj caroj, distingita de Premio Goncourt (m. 2007)
1913: Andrzej Mostowski, pola matematikisto kaj logikisto, kontribuanta i.a. al aroteorio kaj modela teorio (m. 1975)
1914: Moshe Teitelbaum, hungara ĥasido, reprezentanto de Ortodoksa Judismo (m. 2006)
1921: Ilse Aichinger, aŭstra verkistino juddevena, membrino de Gruppe 47
1923: Victoria de los Ángeles, hispana kantistino (soprano) (m. 2005)
1927: János Varró, rumania hungara literaturhistoriisto, verkisto, tradukisto (m. 2004)
1933: Vjaĉaslaŭ Adamĉik, belorusa verkisto, dramisto, filmscenaristo kaj ĵurnalisto
1933: Borbála Porzsolt, rumania hungara pentristino kaj grafikistino, edzino de Sándor Zolcsák kaj patrino de Péter Zolcsák
1935: Edward Said, usona kulturkritikisto palestindevena, profesoro pri kompara literaturscienco, aŭtoro de la libro Orientalismo (m. 2003)
1937: Roman Dobrzyński, pola ĵurnalisto ĉe Pola Televido, estrarano de Pola Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO, redaktoro de "Kontakto", LKK-ano de UK 1987, vicprezidanto de UEA, esperantiginta televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando, Honora Membro de UEA, konata de pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, tradukita al pluraj lingvoj kaj de la libro pri Bona Espero
1939: Imre Márkó, rumania hungara novelisto, kritikisto
1939: Bernard Kouchner, franca kuracisto kaj politikisto, kunfondinto de organizaĵoj Kuracistoj sen landlimoj kaj Kuracistoj tutmondaj
1943: Salvatore Adamo, belga-itala kantisto franclingva
1944: Rafik Hariri, ĉefministro de Libano, miliardulo, politikisto, patro de Saad Hariri, murdita (m. 2005)
1950: Robert B. Laughlin, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri ondfunkcioj
1962: Magne Furuholmen, norvega muzikisto kaj pentristo
1963: Katja Riemann, germana aktorino kaj kantistino
1973: Aishwarya Rai, barata aktorino kaj modelulino
Mortoj |
987: Harald la 1-a, reĝo de Danio kaj Norvegio, reganto de Anglio, akceptinta kristanismon, patro de Sven la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 911)
1112: Henriko de Burgonjo, grafo de Portugalio, nepo de Roberto la 1-a (n. 1066)
1319: Uguccione della Faggiuola, itala kondotiero, politikisto kaj militisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1250)
1399: Johano la 4-a, duko de Bretonio, grafo de Richmond (naskiĝis ĉirkaŭ 1339)
1497: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto verkanta en la latina lingvo, konsilisto de la pola reĝo Kazimiro la 4-a (n. 1437)
1546: Giulio Romano, itala pentristo kaj arkitekto, reprezentanto de manierismo (naskiĝis ĉirkaŭ 1499)
1561: Christoph Amberger, germana priportreta pentristo (n. 1490)
1588 : Jean Dorat, franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto (n. 1508)
1597: Edward Kelley, alkemiisto, advokato, mediumo kaj glosopoeto (n. 1555)
1676: Gisbertus Voetius, nederlanda kalvinista teologo kaj orientalisto en Universitato de Utrecht (n. 1589)
1700: Karlo la 2-a, lasta habsburga reĝo de Hispanio (n. 1661)
1708: Georgo Bánffy, hungara nobelo, transilvania magnato, unua guberniestro de Transilvanio (n. 1661)
1804: Johann Friedrich Gmelin, germana botanikisto, entomologo kaj naturalisto (n. 1748)
1854: Johann Matthias Ranftl, aŭstra ĝenro-pentristo (n. 1804)
1860: Aleksandra Teodorovna, reĝidino de la Reĝlando Prusio, carino de Rusio (n. 1798)
1870: Ephraim Salomon Unger, germana matematikisto juddevena verkinta disertaĵon pri trigonometriaj funkcioj (n. 1789)
1880: José Maria da Silva Paranhos, brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto (n. 1819)
1883: Júlia Bányai, hungara heroino de Hungara revolucio el Transilvanio (n. 1824)
1892: László Lovassy, hungara juristo, partoprenanto de la Hungara revolucio de 1848 (n. 1835)
1893: Jan Matejko, pola pentristo ĉeĥdevena de historiaj eventoj kaj bataloj kiel Batalo de Grunwald, Batalo de Racławice kaj Lublina unio, historiozofo (n. 1838)
1894: Aleksandro la 3-a, caro de Rusio el dinastio Romanovoj, kies imperio organizis pogromojn de judoj, persekutis katolikojn kaj rusigis polojn (n. 1845)
1896: Alajos Degré, hungara verkisto, advokato, politikisto, patro de Miklós Degré (m. 1819)
1903: Theodor Mommsen, germana Nobelpremiita filologo, historiisto kaj juristo, esploristo de Romio (n. 1817)
1907: Alfred Jarry, franca simbolista verkisto bretondevena, konata de sia teatraĵo Reĝo Ubu (n. 1873)
1921: Adam Zakrzewski, pola sciencisto, spertulo pri statistiko kaj planlingvoj, partoprenanto de la unua UK 1905 membro de Lingva Komitato, aŭtoro de gramatiko kun sintakso, Esperanto en sia unua jardudeko 1887-1908, Historio de Esperanto kaj pluraj broŝuroj en la pola, franca kaj Esperanto (n. 1856)
1938: Emil Böszörményi, rumania hungara ĵurnalisto kaj advokato, murdita (n. 1890)
1942: Johannes Dietterle, germana pastoro, filologo, orientalisto, profesoro, direktoro de Saksa Esperanto-Instituto, kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn, prezidanto de UK 1923, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, konata de la Bildotabuloj por la instruado de Esperanto kaj La Vendreda Klubo, ordiganto de la Originala Verkaro de Zamenhof (n. 1866)
1947: Tilly Aston, aŭstralia blinda poetino kaj verkistino, fondintino de la Asocio por Progresigo de Blinduloj, instruistino, socia agantino kaj esperantistino korespondanta mondvaste (n. 1873)
1955: Dale Carnegie, usona verkisto pri psikologio kaj kuntrejnado, kies libron Kiel gajni amikojn kaj favorigi al si homojn legis 50 milionoj da homoj en 37 lingvoj (n. 1888)
1956: Pietro Badoglio, itala oficiro, ĉefministro de Italio (n. 1871)
1961: Hugó Mund, hungara pentristo kaj bibliotekisto, edzo de Gizella Dömötör, elmigrinta al Argentino (n. 1892)
1961: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto, studento de Ödön Farkas (n. 1883)
1971: Gertrud von Le Fort, germana verkistino, membrino de la movado Revivigo katolika (n. 1876)
1972: Ezra Pound, usona poeto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de modernismo, adepto de la itala faŝismo (n. 1885)
1983: Anthony van Hoboken, nederlanda-svisa muzikologo ellaborinta ampleksan registron de ĉiuj komponaĵoj de Joseph Haydn (n. 1887)
1989: Hoimar von Ditfurth, germana kuracisto, verkisto, populariganto de scienco (n. 1921)
1997: Carl Støp-Bowitz, norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, lekciisto de Internacia Kongresa Universitato, profesoro ĉe AIS, ĉefkunlaboranto de PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) pri zoologio kaj geologio, membro de Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA, kunaŭtoro de Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj (n. 1913)
2005: Gladys Tantaquidgeon, usona antropologino indiandevena, socia agantino, sanigistino merita pri kovservo kaj popularigo de kulturo kaj tradicioj de sia tribo moheganoj, centjarulino (n. 1899)
2006: William Styron, usona verkisto, laŭreato de premio Pulitzer (n. 1925)
2007: Paul Tibbets, usona militaviadisto de atombomba atako de Hiroŝimo (n. 1915)
2008: Yma Sumac, perua kantistino (soprano) (n. 1922)
2008: Jacques Piccard, svisa oceanografia sciencisto esplorinta helpe de batiskafo la Marianan Fosegon (n. 1922)
2009: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, etnologo kaj filozofo, kunfondinto de strukturismo (n. 1908)
2012: Agustín García Calvo, hispana gramatikisto, poeto, dramaturgo, eseisto, traduktisto kaj filozofo (n. 1926)
2015: Günter Schabowski, germana politikisto, nekonscia kunfaliginto de Berlina muro, komunista krimulo (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Alĝerio, komenco de la batalado pri sendependeco (1954)
Nacia tago en Antigvo-Barbudo, tago de la sendependiĝo (1981)
Romkatolika Kalendaro: katolika festo de Ĉiuj Sanktuloj
- Fondiĝtago de Karnatako (1956)
- Fondiĝtago de Keralao (1956)
Veganismo: Monda Tago de Veganoj ekde 1994
Tagoj de semajno |
La 1-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.