16-a de januaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































januaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 16-a de januaro estas la 16-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 349 tagoj restas (350 en superjaroj).


Je la 16-a de januaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -27: Romia senato atribuis al la unua imperiestro de Romia Imperio Aŭgusto Cezaro la honorajn titolojn augustus kaj Princeps


  • 378: Majaoj: generalo Fumanta Rano iĝis reganto de Teotiŭakano


  • 550: Armeo de ostrogotoj eniris al Romo


  • 929: Emiro Abd ar-Rahman la 3-a iĝis unua kalifo de Kordovo


  • 1120: Sinodo de Nablus fiksis skribitan leĝaron pri krucmilitoj en Jerusalema reĝlando


  • 1412: Florenca familio de Mediĉoj iĝis oficala bankistaro de Vatikanurbo


  • 1439: Koncilio de Florenco komenciĝis


  • 1547: Ivano la Terura kiel unua rusa reganto kroniĝis kiel caro


  • 1556: Imperiestro de Germanio kaj reĝo de Hispanio Karlo la 5-a abdikis de la hispana trono favore al sia filo Filipo la 2-a


  • 1707: Skotlanda parlamento ratifis la Akton de Unio - Reĝlando de Granda Britio fondiĝis


  • 1734: Pollando: rusa armeo aneksis Toruń


  • 1761: Britoj aneksis francan teritorion Pondiĉero en Barato


  • 1780: Dum batalado pri Ĝibraltaro brita ŝiparo venkis la hispanan en mara batalo de la Kabo de Sankta Vincento - unua pli granda venko kontraŭ kontinentaj malamikoj


  • 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca mararmeo venkis la britan en batalo de Korunjo


  • 1839: Brita armeo konkeris okupatan de turkoj Adenon en Jemeno


  • 1878: Rusaj soldatoj liberigis de turkoj bulgaran urbon Plovdiv


  • 1888: Unua publika prezento de La Internacio en trinkejo de Lille.


  • 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Liriope


  • 1906: Eloy Alfaro la duan fojon iĝis prezidento de Ekvadoro


  • 1906: Konferenco de Algeciras komenciĝis por redoni Marokon sub protekto de 12 eŭropaj potencoj


  • 1909: Ekspedicio gvidata de Ernest Shackleton kiel la unua atingis Arktan magnetpoluson


  • 1916: Estas fondita en João Pessoa la Paraiba Spiritisma Federacio


  • Unua mondmilito:


    • 1917: Provo de germana-meksika alianco - Telegramo de Zimmermann


    • 1918: Ukraina Centra Konsilio voĉdonis leĝon pri kreo de ukraina volontula armeo




  • 1919: Ribelo de Grandpolujo: generalo Józef Dowbor-Muśnicki transprenis komandadon de la ribelo; ŝtatestro de Pollando Józef Piłsudski nomumis Ignacy Jan Paderewski ĉefministro de Pollando kaj samtempe ministro pri eksteraj aferoj


  • 1920: Interregistara organizo Ligo de Nacioj fondiĝis en Ĝenevo, kie okazigis sian unuan renkonton pri paco kaj sekureco


  • 1920: Prohibicio en Usono enkondukita - senalkohola kulturo triumfas kune kun malpermeso vendi alkoholaĵojn, kio ankaŭ kontribuos al organizita krimo kaj nuligo de prohibicio


  • 1925: En Helsinko okazis konferenco de la ŝtatoj de Baltio dum kiu oni priparolis kaj agordis komunan politikon kontraŭ Sovetunio


  • 1941: Scienc-Akademio de Litovio fondiĝis


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: En Varsovio elektiĝis nova komandantaro de konspira Asocio de Polaj Skoltoj (Grizaj Taĉmentoj); germana polico pafmortigis en Czarny Dunajec (distrikto Nowotarski) 6 personojn; gestapo konstatis, ke en Poznań inter pola loĝantaro troviĝas multe da falsigitaj personaj dokumentoj; regopovoj de Ĝenerala Gubernio anoncis ke sekvas "katastrofa altigo de prezoj" kaj disvolviĝas eksterleĝa komerco; generalo Kazimierz Sosnkowski disdividis Asocion de Armita Batalado laŭ areoj: 1 - Varsovio, 2 - Bjalistoko, 3 - Lvovo, 4 - Krakovo, 5 - Poznań, oni konsideris du okupadojn, la germanan sub la komando de kolonelo Stefan Rowecki (areoj 1, 4, 5, 6), kaj la sovetan sub la komando de generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz (areoj 2, 3)

    • En koncentrejo Sachsenhausen pereis pola pofesoro pri agrikultura inĝenierarto; Adolf Hitler vespere prokrastis finan atakon ĝis la printempo


    • 1941: Germana polico pafekzekutis en Mikołów 14 personojn alveturigitaj de malliberejo en Katowice; germanaj regopovoj postulis forigi en Varsovio 6 monumentojn, ŝovi unu en alian lokon kaj sub la monumento al Koperniko metis surskribon pri lia germana deveno


    • Edinburgo: anglalingvaj revuoj kiel "Evening Dispatch" rakontis pri britaj soldatoj, kiuj kaptitaj pro krimetoj ekparolante per rompata angla lingvo, restis senpunaj; Usono: Franklin D. Roosevelt turnis sin al la Usona Kongreso pri 350 milionoj da usonaj dolaroj por konstruo de komercaj ŝipoj; La-Pazo: Ĉilio kaj Bolivio subskribis pakton pri neagreso


    • 1942: Etna purigado: taĉmento de Wehrmacht pafmortigis apud Skarszew (distrikto Kaliski) 55 polojn; membroj de germanaj organizaĵoj en Varto-Lando kune kun polico inter la 8-a ĝis la 16-a de januaro forprenis perforte de polaj loĝejoj, por bezonoj de la orienta fronto, varman vestaron, precipe peltojn; Holokaŭsto: germanoj komencis deporti judojn de Lodza geto al ekstermejo Chełmno; de la virina parto de germana enketa arestejo Pawiak en Varsovio sukcese fuĝis 3 politikaj enprizonigistinoj (unusola forkuro dum la germana okupado)

    • Japana 16-a armeo komencis atakon al Birmo


    • 1943: Heinrich Himmler ordonis deporti de ĜG al koncentrejo 6 polojn, kiuj rifuzis proponatan al ili germanan naciecon, iliajn infanojn sendi al germanaj familioj en Nazia Germanio aŭ al publikaj edukejoj kaj malpermesis korespondadon inter ili, krome li rekomendis malkonstrui domojn de Varsovia geto post deporto de judoj ĉar Varsovio plu estas danĝera centro de la pola rezista movado


    • Suda Pacifiko: Aliancanoj komencis sturmon al parto de Provinco Oro en Papuo-Nov-Gvineo; Irako deklaris militon al Germanio, Italio kaj Japanio (Akso Berlino-Romo-Tokio)


    • 1944: Dwight D. Eisenhower iĝis Supera Komandanto de Aliancaj Ekspediciaj Armitaj Fortoj; de la rivero Volĥovo direkte al Lubanj (Minska regiono) komenciĝis atako de la 54-a armeo de Volĥova Fronto


    • 1945: Ruĝa Armeo, postsekvata de soveta NKVD, "liberigis" polajn urbojn: Częstochowa, Radom, Radomsko, Iłża, Końskie kaj Szydłowiec; sovetaj bombaviadiloj aeratakis monaĥejon de franciskanoj en Niepokalanów (distrikto Sochaczewski), en kiu troviĝis germanaj soldatoj - pereis 6 monaĥoj; Etna purigado: germana polico pafmortigis en Płońsk 78 personojn de dekkelkaj lokoj kaj en Skaryszew 5 polojn kaj murdis en Struga apud Rzgów 7 polojn pro kunlaboro kun partizanoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis de malliberejo en Zakopane kelkdekon de personoj; lastaj enprizonigitoj de likvidita koncentrejo en Płaszów, apud Krakovo, estis forveturigitaj al Aŭŝvico; pola pianistino juddevena Róża Etkin-Moszkowska murdita de germanoj


    • Pro alianca aeratako al Magdeburgo pereis 16 mil personoj (nokte de la 16-a/17-a de januaro falis 1060 tunoj da bomboj); Adolf Hitler ordonis al Okcidenta Armeo transiri al defendo kaj liberigitajn fortojn direkti al Orienta Fronto; Winston Churchill deklaris en la Ĉambro de komunuloj, ke perdoj de la brita armeo en Grekio de la 3-a de decembro 1944 ĝis la 6-a de januaro 1945 egalis al 2101 soldatoj, en tio 237 mortigitaj; en Francio oni ŝtatigis industrian entreprenon Renault




  • 1945: Stalinismo: en Ostrowiec Świętokrzyski komunisto kaj oficiro de Popola Armeo kaj laste nomumita vojevodo de Kielce kun kelkaj kunlaboristoj rabis privatan loĝejon, dum kiu estis pafmortigita de la soldato de Pola Enlanda Armeo - komunista propagando misformis la eventon, kiu iĝis bazo por la romano Cindro kaj diamanto; taĉmento de Landa Armeo liberigis de malliberejo en Zakopane 50 polojn (en tio soldatojn de LA)


  • 1947: Vincent Auriol iĝis prezidento de Francio


  • 1952: En Meksiko oni kreis subŝtaton Malsupra Kalifornio


  • 1956: En Egiptio islamo laŭkonstitucie iĝis ŝtata religio


  • 1959: En Pollando fondiĝis Nacia Parko Kampinos kaj la alia en Gigantmontaro


  • 1961: Al Pollando revenis de Kanado reĝaj trezoroj, menditaj por Vavelo de la reĝo Sigismondo la 2-a en franca urbo Arras


  • 1964: Muzikalo Hello, Dolly! inaŭgurita en Broadway ĝi gajnis dekfoje la premion Tony, rekordo, kiu daŭris 37 jarojn


  • 1967: Slovakio: kreo de Nacia parko Pieniny


  • 1968: Komunistaj regopovoj de Pollando decidis pri suspendo de romantikista dramo "Avoj" de Adam Mickiewicz pro kontraŭsovetaj reagoj de la publiko dum spektakloj - unu el ĉefaj studentaj protestoj marte 1968


  • 1969: Praga printempo: ĉeĥa studento Jan Palach membruligis sin antaŭ Nacia muzeo sur Venceslaa Placo proteste al invado en Ĉeĥoslovakion de la armeoj de Varsovia Kontrakto - post 3 tagoj mortas pro vundoj


  • 1969: Programo Salut: unua dupersona eksterveturila agado okazis sur orbito


  • 1970: Kanado anoncis transiron al la internacia sistemo de unuoj


  • 1973: Lasta epizodo de la televidelsendo Bonanza


  • 1979: Irana revolucio: ŝaho Mohamed Reza Pahlavi fuĝis kun sia familio al Egiptio


  • 1980: Premiero de la milita filmo Horo "W", reĝisorita de Janusz Morgenstern


  • 1986: Interret-Inĝeniera Task-Forto fondiĝis


  • 1987: Hu Yaobang estis devigita abdiki kiel gvidanto de Komunista Partio de Ĉinio


  • 1989: Dum manifestacio okaze de la 20-a datreveno de sinmortigo de Jan Palach Václav Havel estis arestita


  • 1991: Ukraina Grek-Katolika Eklezio estis fondita de la papo Johano Paŭlo la 2-a


  • 1992: En Meksik-urbo oni subskribis interkonsenton por fini daŭrantan preskaŭ 20 jarojn enlandan militon en Salvadoro


  • 2000: Ricardo Lagos iĝis prezidento de Ĉilio


  • 2001: Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Laurent Kabila estis murdita


  • 2002: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis sankciojn al Al-Kaida kaj talibanoj


  • 2003: Kosmopramo Columbia ekflugis sian lastan tragike finitan mision


  • 2006: Ekonomikistino Ellen Johnson-Sirleaf demokratie elektiĝis prezidentino de Liberio kiel la unua virino en Afriko


  • 2011: Estinta prezidento de Niĝero, faligita en puĉo unu jaron pli frue kaj akuzita pri defraŭdo Mamadou Tandja estis laŭ juĝa ordono fermita en punejo


  • 2013: Armita islamana terorista grupo Maskita Brigado atakis gasejojn de In Aménas en Alĝerio forkondukante kelkcent personojn, en tio multe da fremdlandanoj


  • 2016: Cai Yingwen kiel la unua virino venkis prezidentan baloton sur Tajvano



Naskiĝoj |




  • 1245: Edmundo Crouchback, angla princo partopreninta la okan krucmiliton, filo de Henriko la 3-a (m. 1296)


  • 1409: Renato de Anĵuo, duko de Anĵuo, grafo de Provenco, reĝo de Napolo kaj de Aragonio (m. 1480)


  • 1477: Johano Skonero, germana matematikisto, kuracisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo kaj eldonisto (m. 1547)


  • 1500: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto, botanikisto, profesoro (m. 1555)


  • 1501: Anthony Denny, konsilinto de reĝo Henriko la 8-a de Anglio (m. 1559)


  • 1749: Vittorio Alfieri, itala verkisto de tragedioj kaj vojaĝisto (m. 1803)


  • 1767: Anders Gustaf Ekeberg, sveda kemiisto, malkovrinto de tantalo (m. 1813)


  • 1791: Henryk Dembiński, pola inĝeniero, vojaĝisto kaj generalo partopreninta francan invadon al Rusio, polan novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio kaj la hungaran revolucion (m. 1864)


  • 1811: Jan Dzierżoń, pola katolika pastro, teologo kaj sacerdoto el Silezio kultivinta polecon, patro de la nuntempa abelarto, malkovrinto de partenogenezo (m. 1906)


  • 1825: Carl Abraham Pihl, norvega fervoja inĝeniero (m. 1897)


  • 1826: Romuald Traugutt, pola generalo, partoprenanto de la hungara revolucio kaj Krimea milito, diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio, ekzekutita (m. 1864)


  • 1838: Franz Brentano, germana filozofo, psikologo kaj sociologo, kies tezojn pri juĝoj evoluigis Kazimierz Twardowski (m. 1917)


  • 1844: Ismail Qemali, fondinto de Albanio kaj ties ĉefministro (m. 1919)


  • 1847: Kálmán Mikszáth, hungara verkisto, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1910)


  • 1849: Juhana Heikki Erkko, finna poeto kaj dramisto, kies poemojn Spegulo Homarana esperantigis Vilho Setälä (m. 1906


  • 1853: Vladimir Solovjov, rusa poeto kaj pensulo, kreinto de ortodoksa kristana filozofio kaj mesiisto, konata de sia teozofio, teokratio kaj teŭrgio (m. 1900)


  • 1855: Eleanor Marx, plej juna filino de Karlo Marx (m. 1898)


  • 1859: Valentim Magalhães, brazila verkisto, poeto kaj ĵurnalisto (m. 1903)


  • 1859: Jón Magnússon, islanda politikisto, duoja ĉefministro (m. 1926)


  • 1874: Robert W. Service, kanada poeto kaj novelisto, bardo de Jukatano (m. 1958)


  • 1896: Maria Ossowska, pola etikistino, teoriulo kaj sociologo de moraleco, disĉiplo de Tadeusz Kotarbiński, aŭtorino de pluraj verkoj (m. 1974)


  • 1901: Fulgencio Batista, kuba generalo, prezidento de Kubo (m. 1973)


  • 1912: Franz Tumler, aŭstra verkisto pri Sudtirolo (m. 1998)


  • 1915: Carlos de Almeida Wutke, brazila bestkuracisto, disvastigado de Evangelio, Esperanto kaj Spiritismo, komitatano de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz (m. 1988)


  • 1918: Hermann-Josef Weidinger, aŭstra pastro kaj fakulo de sanigaj kuracherboj (m. 2004)


  • 1923: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1996)


  • 1924: Zsuzsi Hermann-Herceg, hungara poetino, publikiginta en "Semajna Magazino" (m. 1968)


  • 1926: István Kónya, rumania hungara biologo, muzeologo (m. 2003)


  • 1928: János Deák, rumania hungara fotoraportisto kaj pentristo, disĉiplo de Sándor Ziffer


  • 1931: Johannes Rau, prezidento de Federacia Respubliko Germanio (m. 2006)


  • 1932: Dian Fossey, usona etologino kaj bestosciencistino (m. 1985)


  • 1933: Susan Sontag, usona verkistino, socikritikistino, aktivulino por homaj rajtoj (m. 2004)


  • 1936: Janka Sipakoŭ, belorusa verkisto, tradukisto kaj poeto (m. 2011)


  • 1936: Tibor Weszely, rumania hungara matematikisto, scienchistoriisto


  • 1941: Ewa Demarczyk, pola kantistino sinprezentanta en Carnegie Hall kaj la tuta mondo


  • 1942: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de la Eŭropa Parlamento


  • 1946: Kabir Bedi, barata aktoro rolinta kiel Sandokan


  • 1951: Júlia Albert, rumania hungara aktorino en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo


  • 1953: Annamária Kabán, rumania hungara, poste hungara lingvistino (m. 2013)


  • 1956: Ivan Safronov, rusia kolonelo kaj ĵurnalisto verkinta pri militistiko kaj armeaj skandaloj, murdita (m. 2007)


  • 1959: Sade Adu, niĝeria-brita komponistino, kantaŭtoro, kantistino kaj muzikproduktistino


  • 1959: Árpád Könczei, rumania hungara, poste hungara komponisto, koreografo


  • 1959: Annamária Nagy, rumania hungara vitroartistino posedanta sian vitrofarejon


  • 1965: Csaba Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro de gazeto "Szabadság"


  • 1968: Zoltán Kántor, hungara sociologo, direktoro de Nacipolitika Instituto


  • 1974: Kate Moss, brita fotomodelino, entreprenistino


  • 1975: Helena Bohdan, pola instruistino, ĵurnalistino, aktivulino de la pola malplimulto en Belorusio


  • 1979: Aaliyah, usona kantistino kaj dancistino (m. 2001)


  • 1980: Michelle Wild, hungara pornografia aktorino


  • 1987: Andrea András, rumania hungara dizajnistino


  • 1987: Piotr Żyła, pola skisaltisto, dufoja teama bronza medalisto de mondĉampioneco, olimpikisto el Soĉi 2014


  • 1989: Yvonne Zima, usona aktorino



Mortoj |




  • 309: Marcelo la 1-a, papo disdividinta la Romian eklezion en 25 paroĥejojn, regatajn de presbiteroj, sanktulo


  • 1545: Georg Spalatin, germana reformaciisto (n. 1484)


  • 1592: Johann Kasimir von Pfalz-Simmern, germana princo de Elekto-Palatinato el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1543)


  • 1617: Wolf Dietrich von Raitenau, germana ĉefepiskopo en Salcburgo (n. 1559)


  • 1662: Bartholomäus Elsner, germana teologo, orientalisto kaj rektoro (n. 1596)


  • 1794: Edward Gibbon, brita historiisto kaj verkisto, aŭtoro de la ĉefverko La historio de malkresko kaj falo de la Romia Imperio (n. 1737)


  • 1810: Jekaterina Daŝkova, rusia nobelino kaj memoraĵ-verkisto, vojaĝistino, direktorino de la Imperiestra Akademio de Sciencoj, honora membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (n. 1743)


  • 1828: Johann Samuel Ersch, germana filologo, enciklopediisto, patro de la germana bibliografio (n. 1766)


  • 1851: Karl Müffling, germana generalo kaj geodeziisto (n. 1775)


  • 1884: Pavlo Ĉubinskij, ukraina etnografo, folkloristo, poeto, aŭtoro de la himno de Ukrainio, aperinta en esperantlingva "Ukraina Stelo" (n. 1839)


  • 1886: Amilcare Ponchielli, itala komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1834)


  • 1891: Léo Delibes, franca komponisto, ĥordirektisto ĉe la Nacia Opero de Parizo (n. 1836)


  • 1899: Josef Mocker, ĉeĥa arkitekto kaj protektanto de monumentoj (n. 1835)


  • 1901: Arnold Böcklin, svisa pentristo kaj skulptisto, kies verkado influis evoluon de simbolismo (n. 1827)


  • 1911: Rudolf Goethe, germana ĝardenisto kaj pomologo, faklernejestro, frato de Hermann Goethe (n. 1843)


  • 1912: Georg Heym, germana poeto, esperantigata (n. 1887)


  • 1919: Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidento de Brazilo (n. 1848)


  • 1919: Antoś Petrykiewicz, pola defendanto de Lvovo, la plej juna distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1905)


  • 1924: Niko Bubalo, kroata impost-oficisto, tradukisto de serbaj kaj kroataj kantoj en esperanton, aŭtoro de ilustrita Esperanta Gvidlibro tra Bosnio kaj Hercegovino (n. 1883)


  • 1935: Benő Gombos, rumania hungara privatoficisto kaj publicisto okupiĝanta pri rilatoj inter hungaroj kaj judoj (n. 1864)


  • 1938: Ferenc Vajda, hungara historiisto, folkloristo kaj eklezia verkisto (n. 1865)


  • 1943: Jane Avril, franca dancistino de kankano, pentrata de Henri de Toulouse-Lautrec (n. 1868)


  • 1957: Arturo Toscanini, itala violonĉelisto kaj dirigento (n. 1867)


  • 1961: János Viski, hungara komponisto, profesoro en la Muzikakademio Franz Liszt en Budapeŝto (n. 1906)


  • 1963: Ike Quebec, usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj sondiskoproduktisto (n. 1918)


  • 1967: Robert Jemison Van de Graaff, usona fizikisto kaj inventisto, konata de la Generatoro de Van de Graaff (n. 1901)


  • 1975: József Árvay, hungara lingvisto, direktoro de Székely Nemzeti Múzeum (n. 1916)


  • 1981: Lajos Jeney, rumania hungara kuracisto, pentristo (n. 1994)


  • 1986: Hujucz, ĉina redaktoro, verkisto, tradukisto, poligloto, komunisto kaj la plej influa esperantisto, kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, societo Amikoj de Esperanto, kaj Ĉina Proleta Esperantista Unio, iniciatinto de "El Popola Ĉinio" kaj de esperantlingvaj disaŭdigaĵoj de Ĉina Radio Internacia, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, konata de sia esperantigita verko La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo (n. 1896)


  • 1989: Prem Nazir, malajala filmaktoro konata de Guinness-libro de rekordoj (n. 1926)


  • 1992: Artúr Kárász, hungara-usona ekonomikisto, oficisto de Monda Banko (n. 1907)


  • 1993: Ilona Varró, hungara verkistino, edzino de János Székely(n. 1933)


  • 1998: Károly Jobbágy, hungara poeto, tradukisto, instruisto kaj profesoro (n. 1921)


  • 2001: Laurent Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo, murdita (n. 1939)


  • 2007: Rudolf August Oetker, germana entreprenisto, fondinto de nutraĵ-konzerno (n. 1916)


  • 2012: Gustav Leonhardt, nederlanda dirigento, klavicenisto kaj orgenisto (n. 1928)


  • 2013: Sándor Csép, rumania hungara redaktoro, verkisto (n. 1938)


  • 2016: István Tőkés, rumania hungara reformita teologo, patro de László Tőkés (n. 1916)


  • 2016: Béla Orbán, rumania hungara matematikisto, publikiginta en "Matematikai és Fizikai Lapok" (n. 1929)


  • 2017: Eugene Cernan, usona kosmonaŭto ĉeĥo-slovakdevena, la lasta homo surluniĝinta helpe de misio Apollo 17 (n. 1934)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Eklezio: Marcelo la 1-a, papo kaj martiro


Tagoj de semajno |


La 16-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;


  • Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;


  • Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;


  • Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;


  • Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.




  • 16-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 16-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár