Pál Kő




Pál KŐ, hungare Kő Pál estas hungara skulptisto kaj profesoro.





Pál Kő


Pál Kő naskiĝis kiel Pataki Lajos la 2-an de junio 1941 en Perespuszta (apudaĵo de Heves (urbo)) [1].




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Liaj ekspozicioj (elekto)


  • 3 Elektitaj disĉiploj


  • 4 Verkaro (elekto)


  • 5 Fontoj





Biografio |


Pál Kő studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1963-1968, kie li lernis precipe de József Somogyi. En 1978 li ekinstruis en la menciita altlernejo. Ekde 1986 li gvidas artkolonion en Heves. Li edziĝis trifoje. Li ricevis premion Kossuth en 2001, inter 1969-2002 ankaŭ aliajn premiojn.



Liaj ekspozicioj (elekto) |




Skulptaĵo de Pál Kő pri Béla la 3-a en Baja




  • 1968, 1976, 1985, 2011 Budapeŝto


  • 1973 Törökszentmiklós, Nyíregyháza


  • 1979 Munkeno, Debrecen


  • 1986 Amsterdamo, Székesfehérvár


  • 1997 Eger



Elektitaj disĉiploj |



  • László Bánvölgyi

  • Sándor Czigándi Varga

  • Ferenc Lebó

  • Mátyás László Oláh

  • Dávid Raffay



Verkaro (elekto) |




  • skulptaĵoj, ekzemple Kálmán Mikszáth 1970, Balatonföldvár; Szécsény, 1972; Attila József, 1972, Salgótarján; Zsigmond Móricz, 1977 en Nyíregyháza; Kakasos fiú (Knabo kun koko), 1984 en Vieno; Lajos Kossuth, 1993, Szolnok


  • monumento ĉe batalejo en Mohács, 1976; monumento pri József Antall en Balatonfüred, 2008

  • 3 reliefoj en Vatikano, 1980


  • tomboskulptaĵo pri Ráday, 1995



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár