Klingenberg: Malsamoj inter versioj










































































Klingenberg





Blazono

Klingenberg (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Klingenberg am Main in MIL.svg

Federacia lando

Bavario

Distriktaro

Malsupra Frankonio

Distrikto

Distrikto Miltenberg

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

49°47′0″N 09°11′0″O  /  49.78333°N, 9.18333°O / 49.78333; 9.18333 (Klingenberg)Koordinatoj: 49°47′0″N 09°11′0″O  /  49.78333°N, 9.18333°O / 49.78333; 9.18333 (Klingenberg)

Alto super la marnivelo

128 m

Areo
21,14 km²

Loĝantaro
6112 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
09372

Poŝtkodo
63911

Aŭtomobila kodo
MIL

Oficiala Municipokodo
09676134

Komunumestro
Ralf Reichwein

Partio de komunumestro
CSU

Adreso de la administrejo
Rathausstraße 9
63911 Klingenberg

Oficiala retejo

http://www.klingenberg-main.de







v  d  r


Information icon.svg



Klingenberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miltenberg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 6 112 loĝantojn. La urba teritorio situas flanke de la rivero Majno, en la distrikto Miltenberg kaj en la okcidento de la distriktaro Malsupra Frankonio de Bavario. La urbo konatas precipe pro bona loka ruĝa vino.


Tri urbopartoj formas la komunumon: Klingenberg, Röllfeld kaj Trennfurt.





rigardo al la urbo





fortikaĵo Clingenburg




Historio |


Arkeologiaj spuroj atestas pri romianoj, alemanoj kaj frankonoj, kiuj loĝis ĉi tie. Dum la jaro 1100 nobelo kun nomo Henriko nomis sin laŭ malnova fortikaĵo Clingenburg. "Novan" fortikaĵon Clingenburg ĉirkaŭ la jaro 1177 konstruigis la nobelo Conradus Colbo, Mundschenk, do kortuma respondeculo pri trinkaĵoj, de la germana cezaro. Dum la jaro 1276 la urbo vale sub la fortikaĵo unuafoje skribe menciiĝis. Ĉirkau la jaro 1500 ĝi iĝis parto de la episkopejo kaj korona princejo Majenco, kaj dum 1814 parto de la reĝejo Bavario.


Dum 1976 la antaŭe memstaraj najbaraj komunumoj Trennfurt kaj Röllfeld iĝas parto de Klingenberg.



Ekonomio, kulturo kaj festoj |


Ekde la 17a jarcento en Klingenberg oni elfosas argilon, kiu inter alie uzatas por produkti krajonojn, kaj de tiam signife kontribuis al la urba prospero. Plej gravas tamen la kultivado de vinberoj en vitejoj de la montoj flanke de rivero Majno kaj la farado de vino el ili. Ĉiujare dum aŭgusto okazas vina festo, kiu apartenas el la plej malnovaj tiaj festoj ĉe rivero Majno. Dum junio kaj julio krome ĉiujare okazas kultura festivajo en la fortikaĵo Clingenburg.




  • Kategorio Klingenberg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |



  • paĝoj de la urbo, germanlingvaj

  • historiaj paĝoj pri la regiono, germanlingvaj











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár