Kantono Bazelo Urba




47°33′N 7°35′O  /  47.55°N, 7.583°O / 47.55; 7.583 (Kantono Bazelo Urba)Koordinatoj: 47°33′N 7°35′O  /  47.55°N, 7.583°O / 47.55; 7.583 (Kantono Bazelo Urba)





































Kantono Bazelo Urba




Blazono de Kantono Bazelo Urba






Vido de Bazelo


Ĉefloko
Bazelo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo
en la jaro 1501

Oficialaj lingvoj 

germana lingvo

Oficiala mallongigo 

BS
Nombro de enloĝantoj
191500(2010-05-31)
Areo
37 km²
Loĝantardenseco
5176 loĝantoj/km²




Situo de Kantono Bazeloi Urba en Svislando






Mapo de la Kantono XXX









v  d  r


Information icon.svg



La Kantono Bazelo Urba estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia teritorio estas la urbo Bazelo. La 31-an de majo 2010 la kantono nombris 191500 loĝantojn.


La nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas
germane Basel-Stadt, france Bâle-Ville, itale Basilea-Città kaj romanĉe Basilea-Citad.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Administra subdivido kaj komunumoj


  • 3 Historio


  • 4 Trafiko


  • 5 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La Kantono Bazelo Urba situas en la nordo de Svislando ambaŭflanke de la rivero Rejno. Ĝia teritorio formas la sudan finon de la Supra Rejna Malaltebenaĵo.



Administra subdivido kaj komunumoj |


La Kantono Bazelo Urba ek de 1889 ne havas distriktojn. La kantono konsistas (stato je la 31-a de majo 2010) el tri komunumoj, nome la kantonĉefurbo Bazelo kun 169560 loĝantoj, Riehen kun 20725 loĝantoj kaj Bettingen kun 1215 loĝantoj.



Historio |





neoficiala komuna blazono de Bazelo Urba kaj Kampara


La historio de la kantono estas forte ligita kun la historio de la urbo Bazelo, kiu aliĝis en la jaro 1501 al la Svisa Ĵurkomunumo.


La hodiaŭa duonkantono Bazelo Urba, kiu konsistas krom el la urbo Bazelo nur el du pliaj komunumoj, ekestis dum la jaro 1833, kiam okaze de la bazela kantondisiĝo de la tiama kantono Bazelo sendependiĝis la nuna kantono Bazelo Kampara. La kantono Bazelo Urba ĝis la jaro 2006 havis paragrafon en sia konstitucio, kiu antaŭvidis reunuiĝon. Plurfoje, laste dum la jaro 1969, la enloĝantoj de ambaŭ kantonoj voĉdonis pri tia reunuiĝo: ĉiam la urbanoj voĉdonis por kaj la kamparanoj kontraŭ, timante tro grandan influon de urbaj interesoj en komuna kantono.



Trafiko |


La Kantono Bazelo Urba diponas pri bonega transportsistemo. Unuflanke la loka tram- kaj busreto de Bazelo zorgas pri la fajna distribuo, alflanke la Svisaj Federaciaj Fervojoj la Germana Fervojo kaj la Nacia Societo de la Francaj Fervojoj zorgas por la regionaj, naciaj kaj internaciaj konektoj sur la reloj. La internacia Flughaveno Bazelo-Mulhouse-Freiburg konektas la urbon kaj kantonon Bazelo al la mondo, kaj la internacia Rejnhaveno estas la svisa portalo al la Norda Maro.



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de Kantono Bazelo Urba

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Basel-City – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)








Flago de Svislando

Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) |
Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |
Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |
Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |
Bazelo Urba (Basel-Stadt) |
Berno (Bern) |
Friburgo (Fribourg) |
Glaruso (Glarus) |
Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |
Ĝenevo (Genève) |
Ĵuraso (Jura) |
Lucerno (Luzern) |
Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |
Nidvaldo (Nidwalden) |
Obvaldo (Obwalden) |
Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |
Ŝvico (Schwyz) |
Soloturno (Solothurn) |
Sankt-Galo (St. Gallen) |
Tiĉino (Ticino/Tessin) |
Turgovio (Thurgau) |
Urio (Uri) |
Vaŭdo (Vaud) |
Valezo (Valais/Wallis) |
Zugo (Zug) |
Zuriko (Zürich)





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár