Duklando Loreno
La duklando Loreno (germane Herzogtum Lothringen) estis feŭda teritorio de la Sankta Romia Imperio, proksimume en la situo de la hodiaŭa regiono Loreno. Ĝi ekzistis ĝis 1766, kiam ĝi integriĝis en la krono de reĝlando Francio, post la morto de la lasta suverena duko, Stanislao la 1-a. Ĝi formiĝis surbaze de la duklando Supra Lotaringo en 959. Ĝia ĉefurbo estis Nancio.
Divido de 959 |
En 959, la tiama Duklando Lotaringo estis dividita en du partojn: la suda Supra kaj la norda Malsupra Lotaringo.
Malsupra Loreno |
La norda Malsupra Lotaringo aŭ Malsupra Loreno disfalis inter 1210 kaj 1360 en plurajn regteritoriojn: duklando Luksemburgo, duklando Limburgo, duklando Jülich, duklando Brabanto, kaj multaj aliaj. Grandan parton de tio akiris inter 1430 kaj 1473 la dukoj de Burgonjo, inkluzive de graflando Henegovio, provinco Zelando kaj duklando Geldern. Tio poste en 1477 fariĝis la burgonja heredaĵo de la Habsburgoj, kaj en la nuntempo proksimume respondas al la Beneluks-ŝtatoj.
La nomo "Lotaringo" aŭ "Loreno" iom post iom estis plu uzata nur por la suda parto.
Supra Loreno |
Ankaŭ la Supra Lotaringo aŭ Supra Loreno, poste nur simple nomata Loreno, kun la paso de la tempo kaj la internaj konfliktoj de la burĝaro, disbranĉiĝis en diversaj feŭdoj kiel:
- La Tri episkopujoj de Metz, Toul kaj Verdun.
- La duklando Bar
- La Vaŭdemonta graflando
- La graflandoj de Salm, Blieskastel, Du Pontoj, Saarbrücken, kaj Sarrewerden.
Tiu (suda) duklando Loreno ekzistis ĝis 1766.
|