6-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 6-a de januaro estas la 6-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 359 tagoj restas (360 en superjaroj).
Je la 6-a de januaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-6: Laŭ katolika tradicio Stelo de Bet-Leĥem alkondukis tri magojn por pridonaci Jesuon Kriston
1066: Harold la 2-a kroniĝis kiel la lasta anglosaksa reĝo de Anglio antaŭ la Normana konkero de Anglio
1285: Ĉefepiskopo de Gniezno Jakub Świnka kunvenigis sinodon en Łęczyca, dum kiu oni voĉdonis prediki en la pola lingvo
1355: Karolo la 4-a per fera krono kroniĝis en Milano kiel reĝo de Lombardujo
1389: Universitato de Kolonjo inaŭguris agadon
1429: Pollando: en kastelo de Lucko komenciĝis kunveno de eŭropaj monarkoj, kiuj estis pripensontaj defendon de Eŭropo kontraŭ Otomana Imperio - interalie alvenis Vytautas, Ladislao la 2-a Jogajlo, Sigismondo la 1-a, Eriko de Pomerio kaj tri ĥanoj; ĉefe tamen okupiĝis pri ĵusa minaco de la germana-hungara reĝo Sigismondo koncerne rompon de la Pola-Litova unio
1449: Konstantino la 11-a kroniĝis en Mistraso - la lasta bizanca imperiestro
1535: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro fondis Limon
1540: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a nuptis sian kvaran edzinon Anna de Kleve (la geedzeco montriĝis malvalida post 6 monatoj)
1542: Jukatano: en Meksiko fondiĝis urbo Mérida
1601: Dum pola-sveda milito la sveda armeo konkeris Dorpat
1813: Oni proklamis manifeston de caro Aleksandro la 1-a pri la "invado de gaŭloj kune kun iliaj dek du lingvoj"
1838: Nov-Ĵerzejo: Samuel Morse kaj Alfred Vail prezentis unuafoje funkciadon de telegrafo
1848: Je kelkaj horoj antaŭ francoj, hispanoj okupis senhomajn insulojn de Ĉafarinoj
1868: Aperis la unua eldono de la spiritisma libro La Genezo.
1884: Patentigo de Nipkov-disko
1907: Itala edukistino Maria Montessori malfermis en Romo sian unuan lernejon kaj antaŭlernejon por infanoj de laborista klaso, aplikante edukan filozofion, kiu nun havas ŝian nomon - Montessoria pedagogio komencita
1912: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a subŝtato de Usono
1912: Alfred Wegener prezentis sian teorion pri Kontinenta drivo
Unua mondmilito:
1918: Centra Plenumkomitato de bolŝevikoj kaj Socialista Revolucia Partio dekretis pri "malfondo" de Rusia Konstitucia Asembleo
1919: Ribelo de Grandpolujo: dum konkero de germana aerodromo en vilaĝo Ławica apud Poznań ribelantoj gajnis la plej grandan militan akiraĵon en historio de la pola militarto - 200 milionojn da germanaj markoj; Libera Ŝtato Świętno "fondiĝis" proksime al Wolsztyn kaj ekzistis 218 tagojn (pastoro iĝis prezidento, ŝoltiso - ministro pri internaj aferoj, superforstisto - ministro pri milito kaj komandanto de armeo 150-soldata)
1919: Germana registaro oficialigis kreon de Freikorps
1924: Volgo-Germana ASSR kreiĝis
1926: Flugkompanio Lufthansa fondiĝis
1929: Germana-nazia funkciulo Heinrich Himmler iĝis ĉefo de SS
1929: 19-aĝa albana fratulino Maria Teresa, posta Patrino Teresa, alvenis al Kolkato, kie eklaboris en katolika lernejo por knabinoj
1929: Reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević malfondis parlamenton enigante diktatorecon en la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
1931: Thomas Alva Edison patentigis sian lastan inventaĵon
1939: Germana kemiisto Otto Hahn publike deklaris malkovron de nuklea fendado
Dua Mondmilito en Pollando kaj la mondo:
Por tiu ĉi tago oni dokumentis ĉirkaŭ 900 viktimojn dum la 6-jara soveta-germana okupado de Pollando - averaĝe ĉiutage de la milito pereis pli da polaj civitanoj ol dum la Atencoj de la 11-a de septembro 2001
1940: En la tago de Epifanio germanoj pafekzekutis verŝajne alveturigitajn de Varsovio (nun ties kvartalo Bemowo) 96 personojn, en tio 1 virinon - nur tri virojn oni sukcesis identigi - ĉiuj estis entombigitaj en Palmiry; ebriaj gestapanoj pafmortigis en malliberejo de Poznań 19 polojn kaj 1 judon, en tio profesorojn de Universitato de Poznań; germana polico pafmortigis en Lubartów ĉirkaŭ 40 polojn kaj en Lublin ĉirkaŭ 60, revenĝe pro mortigo fare de rezistomovado 2 germanajn soldatojn - kaj dum 3 laŭvicaj tagoj tagoj arestas ĉirkaŭ 3 mil personojn; en malliberejo de Poznań germanoj murdis 2 sciencistojn kaj 2 artistojn
Vatikano: primaso de Pollando pastro kardinalo August Hlond transdonas al la papo Pio la 12-a raporton pri situacio en ĉefdiocezo Gniezno-Poznań, kiu estis tuj tradukita al la angla, franca kaj hispana kaj citata en la tuta mondo kiel fidinda atesto pri germanaj reprezalioj; soveta registaro protestis ĉe la registaroj de Svedio kaj Norvegio pri ilia helpo al Finnlando
1941: En Lublin germanoj pafmortigis 11 personojn; en koncentrejo Aŭŝvico kelkaj enprizonigitoj, kiuj ricevis muzikilojn de siaj domoj, kunvenis por muzikaj provoj - ĝermo de orkestro, kiu post permeso oficiale ludis por faciligi elmarŝon al laboro, okazaj koncertoj aŭ propagando
Mediteraneo: komenco de brita operaco transporti helptaĉmentojn kaj materialon de Britio kaj Ĝibraltaro sur Malton kaj al Pireo; Ĉinio: armeo de Kuomintango atakis Novan Kvaran Armeon en suda provinco Anhujo
1942: Germana polico publike pendumis en Wieluń 10 judojn; gestapo murdis en Lublin 8 personojn suspektitajn pri konspira agado; de Sovetunio alvenis sekrete pluaj membroj de iniciata grupo de Pola Laborista Partio (ĝis fino de la jaro 8 mil personoj membriĝis)
Britio plu aeratakis Brest; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt alparole al Usona Kongreso formulis principojn de la milita politiko - detruo de la germana militarismo
1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Radomsko ĉirkaŭ 260 kaj en Ujazd 18 judojn; policanoj murdis en Pałunki (distrikto Strzyżów) 9 personojn; ribelo de Zamość: partizanoj eksplodigis fervojan trakon en distrikto Zamojski kaj taĉmento de Pola Enlanda Armeo la alian inter Lublin kaj Łuków
Heinrich Himmler ordonis aresti ĉiujn suspektitojn pri kunlaborado kun partizanoj kaj deporti ilin al koncentrejoj en Aŭŝvico kaj Majdanek; Sovetunio dekretis pri enkonduko de novaj distingiloj por la Ruĝa Armeo - oni komencis uzi epoletojn
1944: Germanoj ekzekutis en Varsovio 24 virinojn, en tio 11 judinojn, en Hrubieszów 47 enprizonigitojn, en Książ Wielki (distrikto Miechowski) 12 personojn pro nutro-helpo de partizanoj, kaj en Ropczyce 5 ciganojn; dum ekstermado de vilaĝo Czechy ukrainaj policanoj pafmortigis aŭ vivbruligis 29 polojn - la kaŭzo estis helpo al partizanoj; soldatoj de Pola Enlanda Armeo batalis apud Żytno (distrikto Radomszczański) kontraŭ germanoj- Ĉefministro Mikołajczyk diris per radio en Londono: En subtera Pollando ekzistas Pola Ŝtato organizita sur ĉiuj niveloj kaj sektoroj de la ŝtata vivo, politika, militista kaj ekonomia. Plej superaj ŝtataj regopovoj agantaj ekstere je la nomo de tiu ĉi ŝtato, troviĝas en Londono; Orienta Fronto: liberigo de 2 lokoj en Kieva provinco; Berlino: subskribo de bulgara-germana ekonomia interkonsento; Japanio: Koichi Kido formulis kondiĉojn pri komenco de pactraktato kun Usono kaj Britio: malmilitigo de okupataj flanke de japanoj teritorioj, kun atribuo de neŭtraleco, simila al Svislando, al ties ŝtatoj (krom Manĉukuo)
1945: Stalinisma generalo raportis pri aresto de la 15-a de oktobro 1944 sur apudfrontaj areoj de 13 142 personoj, en tio membrojn de Enlanda Armeo; germana polico pafmortigis en distrikto Konecki dekkelkajn personojn; en polica malliberejo en Mysłowice de la 13-a de marto 1941 mortis aŭ estis ekzekutitaj 249 personoj; polica taĉmento pafmorigis 6 loĝantojn de Skępe (distrikto Lipno) pro helpo al polo fuĝinta de trudlaboro en Nazia Germanio; soveta NKVD frakasis taĉmenton de Pola Enlanda Armeo okcidente de Šalčininkai
Usona Aerarmeo atakis objektojn de fervoja trako, en tio en kvartalo de Kolonjo, kaj elflugante de ĉinaj bazoj Nankinon kaj urbon Omura sur Kjuŝuo; sude de Karpatoj oni rompis germanan defendon apud la rivero Hron kaj disvolvis atakon al Komárom, kaj sur la suda marbordo de Danubo rompis fine germanan atakon de Kirasita Korpuso de SS; rompo de diplomatiaj rilatoj inter Turkio kaj Japanio
1947: Pan American World Airways iĝis unua komerca fluglinio, kiu ofertis favoran prezon por vojaĝantoj ĉirkaŭnavigantaj la mondon
1948: Nokte de la 5/6-a de januaro membroj de juda kvazaŭarmea organizaĵo Haganah eksplodigis en Jerusalemo bombon en Hotelo Semiramis - pereis 24 aŭ 26 personoj
1950: Britio kiel unua ŝtato de Okcidenta Eŭropo agnoskis komunistan registaron de Ĉinio
1961: Dum parolo en Supera Partia Lernejo en Moskvo Nikita Ĥruŝĉov anoncis apogon por kontraŭkoloniaj revolucioj en Azio kaj Afriko kiel turnopunkton en la malvarma milito
1975: Vjetnama milito: decida venko de la armeo de Norda Vjetnamio en batalo de Phước Bình (nordlandlime kun Kamboĝo)
1977: Brita muzika eldonejo EMI finis kontrakton kun angla punka bando Sex Pistols responde al malkonstrua konduto de ties membroj sur la Flughaveno London Heathrow du tagojn pli frue
1978: Usona registara delegitaro redonis al hungaroj la kronon de Sankta Stefano la 1-a, gardatan en Usono de 1945
1980: Indira Gandhi gajnis baloton en Barato
1982: Milita stato en Pollando: malfondo de Sendependa Asocio de Studentoj - internigo de 410 membroj (leĝigo en 1989)
1984: Registaro de Tunizio enkondukis krizostaton
1989: Kapitano de pola fiŝkapta ŝipo ne eniris al haveno de Bostono por malebligi al membroj de la skipo planitan forkuron - malgraŭ tio 12 maristoj fuĝis saltante al ferdeko de usona boato kun brulaĵo
1992: Prezidento de Kartvelio Zviad Gamsaĥurdja estis faligita rezulte de puĉo farita de kvazaŭarmea organizaĵo
1992: Suda Kaŭkazio: armenoj proklamis sendependecon de Arcaĥa Respubliko
1995: Filipinoj: en Manila pro incendio de loĝejo okupata de teroristoj oni malkovris komploton kaj malsukcesigis atencon kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
1998: En Kopenhago statuo La marvirineto "perdis" sian kapon, kiu revenis la 4-an de februaro, redonita anonime
2001: Adam Małysz kiel la unua polo gajnis la 49-an Turniron de Kvar Skisaltejoj
2002: Komenco de krizo en Argentino: devaluto de argentina peso je 28% kompare kun la usona dolaro
2004: Blovanta kun rapido pli ol 300 km/h uragano Heta tute detruis insulon Niuo en Polinezio
2004: En duobla bomba atenco en afgana Kandaharo pereis 16 personoj, en tio 8 infanoj
2005: Pola Sejmo voĉdonis leĝon pri naciaj malplimultoj, etnaj malplimultoj kaj regiona lingvo
2007: Ne malpli ol 55 personoj, plimulte da elmigrantoj, pereis en serio de atakoj de separistoj en barata subŝtato Asamo
2009: Rusa ŝtata konzerno Gazpromo rompis liveradon de gaso al Bulgario, Grekio, Kroatio, Makedonio kaj Turkio kaj grande ĝin limigis al Aŭstrio, Hungario kaj Rumanio
2009: Konflikto de la Gaza Sektoro: ne malpli ol 30 civiluloj pereis rezulte de israela pripafo de lernejo por rifuĝintoj en la Gaza Sektoro
2009: Venezuelo forigis ambasadoron de Israelo en protesto kontraŭ la milita operaco en la Gaza Sektoro
2010: Dagestano: 7 milicanoj pereis en bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ milicejo en Maĥaĉkala
2011: Kavalkado de la Tri Reĝoj, celebrata en la tuta Pollando, komenciĝis unuafoje en Epifanio dum la nova pola festo
2012: Siria enlanda milito: 25 personoj pereis kaj 46 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ aŭtomobilo veturiganta policanojn en Damasko
2016: Nord-Koreio okazigis nuklean teston de hidrogena bombo
2017: Pola skisaltisto Kamil Stoch gajnis la Turniron de Kvar Skisaltejoj en Bischofshofen kiel la dua polo (la unua estis Adam Małysz)
Naskiĝoj |
1367: Rikardo la 2-a, reĝo de Anglio, filo de la princo de Kimrujo Eduardo de Woodstock (m. 1400)
1412: Johana de Arko, nacia heroino de Francio, katolika sanktulino (m. 1431)
1486: Martin Agricola, germana muzikteoriisto priskribinta polan renesancan violonon, el kiu nur dum baroko formiĝis la moderna violono (m. 1556)
1488: Eobanus Hessus, germana filologo kaj novlatina poeto, evangelia humanisto (m. 1540)
1500: Juan de Ávila, apostolo de Andaluzio, sacerdoto, asketo, predikisto, mistikulo, teologo, doktoro de la Eklezio (m. 1569)
1580: John Smith, angla aventuristo, esploristo de la bordoj de Nordameriko (m. 1631)
1587: Gaspar de Guzmán y Pimentel, grafo, hispana politikisto (m. 1645)
1650: Nicola Saggio, itala monaĥo de la Ordeno de la Minimuloj, sanktulo (m. 1709)
1695: Giuseppe Sammartini, itala hobojisto kaj komponisto (m. 1750)
1714: Arvid Afzelius, sveda religiulo, patro de botanikisto Adam Afzelius, kemiisto Johan Afzelius kaj kuracisto Pehr von Afzelius (m. 1789)
1745: Fratoj Montgolfier, inventintoj de varmaerbalono (m. 1799)
1766: Mihály Fazekas, hungara poeto kaj botanikisto eldoninta verkojn pri kuracplantoj (m. 1828)
1801: Ewelina Hańska, pola nobelino, edzino de Honoré de Balzac (m. 1882)
1807: Jozefo Petzval, hungara matematikisto, fizikisto kaj inventisto pri optiko (m. 1881)
1819: Alajos Degré, hungara verkisto, advokato, politikisto, filo de Miklós Degré (m. 1896)
1819: István Szilágyi, hungara instruisto, verkisto, akademiano (m. 1897)
1822: Heinrich Schliemann, germana pioniro de arkeologio, malkovrinto de Trojo, Mikeno kaj Tirinto (m. 1890)
1828: Herman Grimm, germana arthistoriisto, verkisto kaj filologo (m. 1901)
1832: Gustave Doré, franca pentristo kaj ilustristo, kies enlibraj desegnaĵoj estas publikigataj en esperanto (m. 1883)
1834: Stepan Rudanskij, ukraina kuracisto kaj poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1873)
1838: Max Bruch, germana komponisto kaj violonisto (m. 1920)
1848: Ĥristo Botev, bulgara ĵurnalisto, poeto kaj revoluciulo, nacia heroo, rete legebla en esperanto (m. 1876)
1850: Witold Zglenicki, pola geologo, naftisto, inventisto, filantropo, nomata la "pola Nobel" (n. 1904)
1850: Eduard Bernstein, germana politikisto, historiisto kaj socialisto (m. 1930)
1861: Victor Horta, belga arkitekto kontribuinta al secesio (m. 1947)
1865: Nikolaj Jakovleviĉ Marr, kartvela lingvisto kaj arkeologo skotdevena, fakulo pri kaŭkazaj lingvoj (m. 1934)
1868: Vittorio Monti, itala komponisto, violonisto, kaj dirigento, kies Ĉardaŝo estas popularigata de preskaŭ ĉiu cigana orkestro (m. 1922)
1870: Gustav Bauer, germana kanceliero de la Vajmara Respubliko (m. 1944)
1872: Aleksandr Skrjabin, rusa pianisto kaj komponisto, teozofo kapabla pri sinestezio (m. 1915)
1873: Ferenc Hoffmann, hungara komponisto, kapelestro de Rumania Hungara Ĥorasocio (m. 1945)
1878: Carl Sandburg, usona verkisto sveddevena, historiisto, romanisto, baladisto kaj folkloristo (m. 1967)
1880: István Balogh, hungara advokato, verkisto (m. 1951)
1882: Ivan Olbracht, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, edzo de Helena Malířová (m. 1952)
1883: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto, artisto, mistikulo, aŭtoro de libro La Profeto tradukita al pli ol 100 lingvoj (m. 1931)
1897: Ferenc Szálasi, hungara faŝisma gvidanto, kontraŭjudisto, kunlaborisma ĉefministro de kabineto Szálasi, ekzekutita (m. 1946)
1897: Péter Veres, hungara verkisto kaj politikisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1970)
1898: Volodimir Sosjura, ukraina verkisto kaj poeto francdevena, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1965)
1903: Karl Ludvig Söderberg, sveda anglisto, honora membro de Sveda Esperanto-Federacio (m. 1998)
1904: Piroska Balogh B., hungara aktorino en la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro (m. 1975)
1910: Béla Demeter, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, frato de János Demeter (m. 1952)
1912: Jacques Ellul, franca filozofo, historiisto, teologo, sociologo, teoriulo de la kristana anarkiismo (m. 1994)
1914: Heinz Berggruen, germana-usona artkolektisto (m. 2007)
1915: Alan Watts, brita filozofo kaj verkisto, populariganto de orienta filozofio en okcidenta civilizo (m. 1973)
1917: Stanisław Janusz Sosabowski, pola kuracisto, filo de Stanisław Sosabowski, justulo inter la popoloj, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 2000)
1918: Eugen Biser, germana teologo, akademiano (m. 2014)
1920: John Maynard Smith, brita biologo ricevinta Medalon Copley (m. 2004)
1920: Sun Myung Moon, korea fondinto kaj gvidanto de la Unuigada Eklezio (m. 2012)
1926: Mickey Hargitay, hungara aktoro kaj korpokulturisto (m. 2006)
1928: Péter Bacsó, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de malpermesita filmo La atestanto (m. 2009)
1928: Anna Halász,rumania hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (m. 2002)
1929: Karola L. Szini, rumania hungara historiistino pri medicino (m. 2000)
1930: Olga Szűcs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino
1931: Juan Goytisolo, hispana verkisto loĝinta en Parizo kaj Maroko, verkanta pri frankismo, laŭreato de la Premio Cervantes
1938: Vasil Stus, ukraina poeto, kritikisto, publicisto, viktimo de reprezalioj; esperantigata (m. 1985)
1938: Adriano Celentano, itala kantisto, aktoro, filma reĝisoro
1938: Élizabeth Teissier, franca aktorino, modelo, astrologino
1943: Willi Kuhweide, germana velisto, mondĉampiono
1944: Alan Stivell, bretona muzikisto ludanta harpon kaj kantisto
1945: Ferenc Székedi, rumania hungara publicisto, redaktoro, tradukisto
1948: Ilona Benczédi, hungara skulptistino, filino de Sándor Benczédi
1948: Imre Józsa, rumania hungara inĝeniero pri energetiko
1954: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (m. 2008)
1955: Rowan Atkinson, brita aktoro konata el la rolo de S-ro Fazeolo
1958: Ludmila Putina, rusa filologino pri romanistiko, estinta edzino de Vladimir Putin
1960: Nigella Lawson, brita ĵurnalistino, verkistino de kuirlibroj kaj televidoprezentistino
1972: Nek, itala kantisto kaj muzikisto
1987: Magalie Vaé, franca kantistino, gajnintino de "Star Academy 5"
1989: Nicky Romero, nederlanda diskĵokeo
1999: Zsejke Kenéz, rumania hungara arta glitkuristino
Mortoj |
664: Amr ibn al-As, araba generalo (n. 583)
1088: Berengaro de Tours, franca filozofo, teologo kaj skolastikisto (n. 998)
1148: Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke), Kimrio (naskiĝis ĉirkaŭ 1100)
1275: Rajmondo el Penjaforto, hispana sacerdoto, katolika sanktulo (n. 1180)
1481: Aĥmedo, ĥano de Ora Hordo (n. 1465)
1537: Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco maŭrodevena (n. 1510)
1541: Bernard van Orley, flandra pentristo kaj desegnisto de renesanco (naskiĝis ĉirkaŭ 1487)
1566: Jan van Utenhove, flandra verkisto, tradukisto de Psalmaro kaj Nova Testamento (n. 1516)
1693: Mehmedo la 4-a, sultano de la Otomana Imperio (n. 1642)
1694: Francesco Morosini, doĝo de Venecio (n. 1619)
1731: Étienne-François Geoffroy, franca kuracisto, kemiisto kaj apotekisto, rektoro (n. 1672)
1826: John Farey, Sr., angla geologo kaj verkisto, kreinto de matematika vico (n. 1766)
1827: Charlotte von Stein, germana korteganino en Vajmaro (n. 1742)
1829: Josef Dobrovský, ĉeĥa filologo, pastro, slavistikisto kontribuinta al la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (n. 1753)
1831: Ryokan, japana zenbudhista monaĥo, kaligrafo, poeto (n. 1758)
1834: Richard Martin, irlanda politikisto, pioniro pri bestaj rajtoj (n. 1754)
1852: Louis Braille, inventinto de la brajla skribsistemo por blinduloj (n. 1809)
1856: Nicolas Bochsa, franca komponisto kaj harpovirtuozo (n. 1789)
1882: Richard Henry Dana, Jr., usona politikisto kaj verkisto (n. 1815)
1884: Johann Gregor Mendel, sudetgermano, ĉeĥa botanikisto, aŭstria aŭgustenano, abato, antaŭfondinto de genetiko (n. 1822)
1892: László Lovassy, hungara juristo, unu el herooj de la Hungara revolucio de 1848 (n. 1815)
1906: Gyula Czárán, hungara geologo kaj groteploristo (n. 1847)
1916: Harold Bolingbroke Mudie, angla esperantisto, fondinto de "The Esperantist", membro de Lingva Komitato kaj de Trio por la Tria pri UK 1907, unua prezidanto de UEA, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kontribuinta al eldono de Nova testamento (n. 1880)
1918: Georg Cantor, germana matematikisto, kreinto de arteorio kaj de la nocioj povo de aro kaj kalkulebla aro (n. 1845)
1918: Bertalan Török, hungara ĵurnalisto, politikisto, publicisto (n. 1847)
1919: Theodore Roosevelt, usona Nobelpremiita prezidento, adepto de evidenta destino (n. 1858)
1919: Max Heindel, usona kristana okultisto german-dandevena, astrologo, teozofo, rozkrucisto, vegetarano kaj mistikulo (n. 1865)
1933: Péter Király, hungara advokato, redaktoro, verkisto (n. 1868)
1936: Louise Bryant, usona marksistino kaj verkistino (n. 1885)
1937: André Bessette, kanada fratulo el Kebekio, sanktulo (n. 1845)
1938: András Kunovits, rumania hungara pentristo (n. 1910)
1944: Béla Imets, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro (n. 1896)
1944: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino, pioniro de esploranta ĵurnalismo (n. 1857)
1945: Vladimir Vernadskij, ukraina-rusa kaj soveta biologo, geologo kaj kemiisto, kunkreinto de geokemio, biogeokemio kaj radiogeologio, esploristo de biosfero kaj noosfero (n. 1863)
1958: Géza Tabéry, hungara verkisto, kunfondinto de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
1974: Lech Pijanowski, pola filma kritikisto, televida reĝisoro, populariganto de teorio kaj praktiko de ludoj (n. 1928)
1986: György Kapussy, hungara pentristo kaj portretisto (n. 1903)
1990: Pavel Ĉerenkov, soveta Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la Ĉerenkov-radiado (n. 1904)
1993: Dizzy Gillespie, usona ĵaza muzikisto, trumpetisto, kantisto, bahaano, laŭreato de NEA Jazz Masters Fellowship (n. 1917)
1995: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto kaj verkisto (n. 1909)
1997: Leopold Grimme, aŭstra redaktoro de german-esperantlingva La Socialisto, estrarano de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (n. 1903)
2001: Erzsébet Székely, rumania hungara literaturhistoriistino, tradukistino (n. 1922)
2006: Józef Tadeusz Milik, pola pastro, orientalisto, bibliisto, poligloto, pioniro de kumranologio, aŭtoro de pluregaj publikaĵoj (n. 1922)
2007: Stanisław Kałużyński, pola lingvosciencisto, orientalisto, kultur-esploristo de Mez-Azio kaj Siberio (n. 1925)
2008: János Körmendi, hungara aktoro kaj verkisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1927)
2013: Árpád Ajtony, hungara psikologo, verkisto, filmisto (n. 1944)
2014: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno (n. 1984)
2016: Pierre Boulez, franca komponisto kaj dirigento, ligita kun seria muziko, romantisma muziko kaj elektronika muziko (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro:
- Soleno de la Epifanio de la Sinjoro konata kiel festo de la tri reĝoj
Meleno, apostolo de Francio
André Bessette, kanada fratulo
- Soleno de la Epifanio de la Sinjoro konata kiel festo de la tri reĝoj
Tagoj de semajno |
La 6-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.