Kantono Ŝvico




46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Ŝvico)Koordinatoj: 46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Ŝvico)





































Kantono Ŝvico




Blazono de Ŝvico






La montoj Mythen, rekonilo de Kantono Ŝvico


Ĉefloko
Ŝvico
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo
en la jaro 1291

Oficialaj lingvoj 

germana lingvo

Oficiala mallongigo 

SZ
Nombro de enloĝantoj
144600(2009-12-31)
Areo
908 km²
Loĝantardenseco
159 loĝantoj/km²




Situo de Kantono Ŝvico Svislando






Mapo de la Kantono Ŝvico









v  d  r


Information icon.svg



Kantono Ŝvico (germane Schwyz [ŝvic], france Schwytz [ŝvic], itale Svitto [zvito], romanĉe Sviz [ŝvic]) estas unu de la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas Ŝvico, laŭ kiu nomiĝas la kantono. Ŝvico apartenas al la svisaj prakantonoj kaj estas unu el la t.n. Kvar Arbaraj Landoj (Vier Waldstätten: Ŝvico, Urio, Untervaldo kaj Lucerno), kiuj ĉirkaŭas la Kvarkantonan Lagon, kiu germane nomiĝas Vierwaldstättersee. Oni parolas en la Kantono Ŝvico lokan dialekton de la alemanan lingvon, oficiala lingvo estas la germana. La ĉefa religio de la kantono estas tracidie la katolika, sed nuntempe tie loĝas ankaŭ multaj protestantoj kaj islamanoj. La areo de la kantono estas 908 km² kaj ĝi havis 138832 enloĝantojn je la 31-a de decembro 2006, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2011 al 147445.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


  • 3 Administra divido


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Historio |


Ŝvico estas, kune kun Urio kaj Untervaldo, unu el la tri prakantonoj, kiuj unuiĝis la 1-an de aŭgusto 1291 en la Svisa Ĵurkomunumo, kiu konstante kreskis per aliĝo de novaj kantonoj kaj en la jaro post fazo de napoleona Helveta Respubliko kaj restaŭriĝo de la ĵurkomunuma federacio en la jaro 1848 transformiĝis en la nuntempan Svisan Konfederacion). La nomo Svislando mem (germane: Schweiz, alemane: Schwyz) devenas de Ŝvic kaj la svisa flago de la flago de Ŝvic.



Geografio |


La Kantono Ŝvico estas montara kantono. Ĝi situas inter la Kvarkantona Lago en okcidento kaj la Lago de Zuriko en oriento. Rimarkindaj estas la montoj Mythen, kies du ĝemelaj pintoj estas kvazaŭ simbolo por la Kantono. En la mezo de la kantono troviĝas la artefarita Lago de Sihl, kies baraĵo utiligas la akvon de la rivero Sihl por produkti elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.



Administra divido |


La kantono estas subdividita en 6 distriktojn, nome:



























































 Distrikto
Loĝantaro
 (2011-12-31)[1]
Areo
 in km²
 Ĉefloko
Nombro da
 komunumoj
 Einsiedeln
14 418  99.08 
 Einsiedeln

 Gersau
2 107  14.37 
 Gersau

 Höfe
27 500  37.56 
 Wollerau/Pfäffikon

 Küssnacht
12 236  29.35 
 Küssnacht

 March
39 328  176.81 
 Lachen

 Ŝvico
51 866  494.40 
 Ŝvico
15 
 Totale (6) 147 445  908.16 
 Ŝvico
30 


Vidindaĵoj |


Vizitinda estas la ĉefurbo Ŝvico, kie troviĝas la Svisa Federacia Arkivejo, en kiu estas konservita la Federacia Letero, per kiu la germana imperiestro koncedis al la Svisa Ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon ene de la Germana imperio.
En la Kantono Ŝvico troviĝas la fama benediktana monaĥejo Einsiedeln, kiu estas la plej grava katolika pilgrimejo en Svislando pro la Nigra Dipatrino, kies statuo mirakle postdaŭris la kompletan bruliĝon de la monaĥejo en mezepoko.



Trafiko |


Tra Kantono Ŝvico pasas la svisa aŭtovojo A4, kiu konektas Zurikon kun la gotarda aŭtovojo A2, kaj ĉe ĝia nordorienta flanko ankaŭ la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro. Same tra la kantono pasas la du gravaj linioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra la Gotardo-Fervojotunelo al Tiĉino kaj de Zuriko al Koiro respektive Buchs kaj Aŭstrio. Krome de oriento al okcidento la linio se la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Lucerno.



Referencoj |





  1. Loĝantaro de distriktoj en la kantono Ŝvico (2011-12-31)




Eksteraj ligiloj |



  • paĝoj de la kantono, germanlingvaj

  • paĝoj de la kantono, anglalingvaj


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Schwyz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)








Flago de Svislando

Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) |
Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |
Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |
Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |
Bazelo Urba (Basel-Stadt) |
Berno (Bern) |
Friburgo (Fribourg) |
Glaruso (Glarus) |
Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |
Ĝenevo (Genève) |
Ĵuraso (Jura) |
Lucerno (Luzern) |
Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |
Nidvaldo (Nidwalden) |
Obvaldo (Obwalden) |
Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |
Ŝvico (Schwyz) |
Soloturno (Solothurn) |
Sankt-Galo (St. Gallen) |
Tiĉino (Ticino/Tessin) |
Turgovio (Thurgau) |
Urio (Uri) |
Vaŭdo (Vaud) |
Valezo (Valais/Wallis) |
Zugo (Zug) |
Zuriko (Zürich)





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár