Meteoro




Meteoro estas luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo veninta el kosmo (meteoroido) kun atmosfero (ekzemple sed ne nur Tera). Tre hela meteoro nomiĝas bolido. Postrestaĵo de meteoro atinginta surfacon nomiĝas meteorŝtono.



Meteorfluoj |




Leonidoj en jaro 1833



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meteorfluo.

Tero dum jaro kelkfoje en sia orbito proksimiĝas al fluo de meteoroidoj. Kiam Tero krucigas ĝian orbiton tiam meteoroidoj en grandaj (iame eĉ grandegaj) kvantoj enflugas atmosferen. Ĉar meteoroidoj de unu fluo havas pli malpli samajn orbitojn ili flugas tra atmosfero fakte paralele. Sed pro perspektivo ŝajnas ke meteoroj elflugadas el unu punkto sur firmamento. Tiu punkto nomiĝas radianto. Okazaĵo kiam multaj meteoroj elflugadas el sama radianto estas meteorfluo.


Fluo de meteoroidoj plejparte devenas de kometoj sed ni jam konas kelkajn meteorfluojn de asteroidoj. Kiam Tero troviĝas en densa zono de fluo tiam videblas multajn meteorojn dum horo. Tio kutimas por junaj fluoj. Sed laŭ tempo devena objekto donadas malpli kaj malpli da nova meterialo kaj jam ekzistanta fluo dikiĝas en spaco. Tial maljunaj meteorfluoj estas dikaj kaj maldensaj, rezulte meteorfluoj havas malgrandan horan oftecon sed longan daŭron.



Vidu ankaŭ |



  • Meteorfluo

  • Bolido

  • Meteo










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár