Kancero









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kancero (apartigilo).


Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.




Enhavo






  • 1 Ekesto de la nomo


  • 2 Specoj


  • 3 Tipoj


    • 3.1 Karcinomo


    • 3.2 Sarkomo


    • 3.3 Sangokancero




  • 4 Priskribo


  • 5 Terapio


    • 5.1 Kirurgio


    • 5.2 Iksradiado


    • 5.3 Kemiterapio


    • 5.4 Celaj terapioj


      • 5.4.1 Imatinib


      • 5.4.2 Ricevanto de EGF




    • 5.5 Interago MDM2-p53


      • 5.5.1 Angioformado






  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj





Ekesto de la nomo |


La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.


Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.



Specoj |


Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:



  • bronka respektive pulma kancero

  • buŝa kancero

  • cerba kancero

  • ezofaga kancero

  • haŭta kancero

  • intesta kancero

  • kojlorektuma kancero

  • liposarkomo

  • mama kancero

  • osta kancero

  • prostata kancero

  • sangoĉela kancero (leŭkemio)

  • stomaka kancero



Tipoj |



Karcinomo |


Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo.



Sarkomo |


Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.



Sangokancero |


Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio.



Priskribo |




tumoro en pulmo


Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.



Terapio |



Kirurgio |


La tumoro estas fortranĉita.



Iksradiado |


Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.



Kemiterapio |


Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.



Celaj terapioj |



Imatinib |


Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.



Ricevanto de EGF |




  • Cetuximab, panitumumab kaj patuzumab estas antikorpoj kiuj agas kontraŭ la ricevanto HER1 pri EGF [1].


  • Trastuzumab (Herceptin® 2005) kaj pertuzumab estas antikorpoj kiuj agas kontraŭ la ricevanto HER2 pri EGF [1].


  • Ertolib, genfitinib kaj lapatinib blokas la en-ĉelan domajnon de la Ricevanto.



Interago MDM2-p53 |


La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[2].



Angioformado |


Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[1]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[3].






Portala ikono Portalo pri Biologio





  • Kancero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kancero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Vidu ankaŭ |


  • Malsano


Notoj kaj referencoj |




  1. 1,01,11,2Les thérapies ciblées Gaëtan des Guetz et Jean-Yves Blay Springer 2008


  2. MDM2 p53 france


  3. Des métastases sous contrôle Eve Eleinein La Recherche aprilo 2009










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár