2-a registaro de Manuel Valls
| 2-a registaro de Manuel Valls | ||
|---|---|---|
| Reĝimo | Kvina Respubliko | |
| Prezidanto | François Hollande | |
| Ĉefministro | Manuel Valls | |
| Komenco | 26-an de aŭgusto 2014 | |
| Koalicio | PS - PRG | |
| Antaŭa | registaro de Manuel Valls | |
La 2-a registaro de Manuel Valls estas la tridek oka kaj nuna registaro de la 5-a Franca Respubliko. Temas pri la vara registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.
Enhavo
1 Kunteksto
2 Komenca konsisto
3 Modifo de la 4-a de septembro 2014
4 Galerio
4.1 Ĉefministro
4.2 Ministroj
4.3 Subministroj
5 Notoj
Kunteksto |
Okaze de la Festo de la Rozo de Frangy-en-Bresse, la 24-an de aŭgusto 2014, Arnaud Montebourg, tiam ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj cifereco, parolis kontraŭ la ekonomia politiko de l aregistaro, kaj aparte, pri la buĝetaj elektoj kaj la « redukto je rapidaj paŝoj de la deficitoj » en la Eŭrozono[1],[2],[3]. Li estis subtenata de Benoît Hamon[4].
La ŝtatestro petis sian ĉefministron konsistigi koheran registaron laŭ la direktoj, kkiujn li difinis por la lando[5]. La du ministroj kvalifikitaj de la amasinformiloj « kritikuloj » estis aliĝintaj de Aurélie Filippetti, kiu sciigis sian rifuzon partopreni en la nova registaro[6]. Kiam la Maldekstra Radikala Partio (PRG) anoncis sian intencon resti en la registaro, la ekologiistoj de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) rifuzis[7], kaj iuj proksimuloj de Martine Aubry, kia François Lamy[8].
Komenca konsisto |
La registaro konsistas el 16 ministroj : 8 virinoj kaj 8 viroj, kaj el 17 subministroj : 8 virinoj kaj 9 viroj[9].
Modifo de la 4-a de septembro 2014 |
Thomas Thévenoud, subministro komisiita pri eksterlanda komerco, promocio de turismo kaj de eksterlandaj francoj, demisiis la 4-an de septembro 2014, sekve de problemoj kun fisko. Li estis anstataŭita de Matthias Fekl, deputito de Lot-et-Garonne[10].
Galerio |
Ĉefministro |
| Bildo | Ofico | Nomo | Partio | |
|---|---|---|---|---|
Ĉefministro | Valls, Manuel Manuel Valls | PS |
Ministroj |
| Bildo | ofico | Nomo | Partio | |
|---|---|---|---|---|
Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo | Laurent Fabius | PS | ||
Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio | Ségolène Royal | PS | ||
Ministro pri nacia edukado, ministro pri supera instruado kaj esplorado | Najat Vallaud-Belkacem | PS | ||
Sigelilgardisto, ministro pri justico | Taubira, Christiane Christiane Taubira | Walwari (Alparencigita PRG) | ||
Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj | Michel Sapin | PS | ||
Ministro pri defendo | Jean-Yves Le Drian | PS | ||
Ministro pri socialaj aferoj (kaj sano) kaj virinaj rajtoj | Touraine, Marisol Marisol Touraine | PS | ||
Ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo | François Rebsamen | PS | ||
Ministro pri enlandaj aferoj | Bernard Cazeneuve | PS | ||
Ministro pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro, proparolanto de la registaro | Le Foll, Stéphane Stéphane Le Foll | PS | ||
Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo | Emmanuel Macron | Sendependa | ||
Ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco | Sylvia Pinel | PRG | ||
Ministro pri malcentralizo kaj ŝtatoficistaro | Marylise Lebranchu | PS | ||
Ministro pri kulturo kaj komunikado | Fleur Pellerin | PS | ||
Ministro pri urbo, Ministro pri junularo kaj sportoj | Patrick Kanner | PS | ||
Ministro pri transmaroj | George Pau-Langevin | PS |
Subministroj |
| Bildo | Ofico | Supera ministro | Nomo | Partio | |
|---|---|---|---|---|---|
Subministro komisiita pri rilatoj kun la Parlamento | Ĉefministro | Jean-Marie Le Guen | PS | ||
Subministro komisiita pori ŝtata reformo kaj simpligo | Ĉefministro | Thierry Mandon | PS | ||
Subministro komisiita pri eŭropaj aferoj | Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo | Harlem Désir | PS | ||
Subministro komisiita pri evoluigo kaj franclingvio | Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo | Annick Girardin | PRG | ||
subministro pri ekstera komerco, turisma reklamo kaj eksterlandaj francoj | Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo | Matthias Fekl | PS | ||
Subministro komisiita pri transportoj, maro kaj fiŝkaptado | Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio | Alain Vidalies | PS | ||
Subministro komisiita pri supera instruado kaj esplorado | Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado | Geneviève Fioraso | PS | ||
Subministro komisiita pri buĝeto | Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj | Christian Eckert | PS | ||
Subministro komisiita pri batalintoj kaj memoro | Ministro pri defendo | Kader Arif | PS | ||
Subministro komisiita pri familioj, pliaĝuloj kaj aŭtonomeco | Ministro pri socialaj aferoj kaj sano | Laurence Rossignol | PS | ||
Subministro komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo | Ministro pri socialaj aferoj kaj sano | Ségolène Neuville | PS | ||
Subministro komisiita pri virinaj rajtoj, | Ministro pri socialaj aferoj, sano kaj virinaj rajtoj | Pascale Boistard | PS | ||
Subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala solidara ekonomio | Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo | Carole Delga | PS | ||
Subministro komisiita pri ciferecigo | Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo | Axelle Lemaire | PS | ||
Subministro komisiita pri teritoria reformo | Ministro pri malcentralizo kaj ŝtatoficistaro | André Vallini | PS | ||
Subministro komisiita pri urba politiko | Ministerio pri urbo, junularo kaj sportoj | Myriam El Khomri | PS | ||
Subministro komisiita pri sportoj | Ministro pri urbo, junularo kaj sportoj | Thierry Braillard | PRG |
Notoj |
↑
Bastien Bonnefous, Nicolas Chapuis et Thomas Wieder (la 25-an de aŭgusto 2014). france Kiel la decido de la demisio de de la registaro estis farita. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
↑
Mathilde Damgé kaj Olivier Faye (la 25-an de aŭgusto 2014). france Ekonomio : kio kontraŭmetas Montebourg kaj Hollande. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
↑ france « Registarmodifo: la freneza tago de Arnaud Montebourg », Christophe Josset, gazeto L'Express, la 25-an de aŭgusto 2014.
↑ france « Benoît Hamon : la deklaroj, kiuj povus perdigi al li sian postenon », Jean-Michel Gradt, gazeto Les Échos, la 25-an de aŭgusto 2014.
↑ Le Monde.fr avec AFP et Reuters (la 25-an de aŭgusto 2014). “François Hollande demande à Manuel Valls de constituer un nouveau gouvernement”, Le Monde.fr. Alirita la 25-an de aŭgusto 2014.. .
↑ france « Aurélie Filippetti ne volas "sorbi aliajn kolubrojn" », gazeto Le Monde, la 26-an de aŭgusto 2014.
↑ france « Tiuj kiuj rifuzis eniri la duan registaron de Manuel Valls », gazeto Le Monde, la 26-an de aŭgusto 2014.
↑ Bastien Bonnefous (la 25-an de aŭgusto 2014). François Lamy refuse d'entrer au gouvernement. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
↑ « Kiuj estas ministroj de la dua registaro Valls ? », gazeto Libération, la 26-an de aŭgusto 2014.
↑ « Registarmodifo : Matthias Fekl anstataŭas Thomas Thévenoud por la eksterlanda komerco », Nicolas Chapuis, gazeto Le Monde, la 4-an de septembro 2014.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||