Kapsiko


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kapsiko


Capsicum chinense
Capsicum chinense


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj

Divizio:

Magnoliofitoj

Klaso:

Magnoliopsidoj

Subklaso:

Asteracoj

Ordo:

Solanaloj

Familio:

Solanacoj

Genro:

Kapsiko
L.


Specioj



  • C. annuum

  • C. frutescens

  • C. chinense

  • C. pendulum

  • C. pubescens

  • C. minimum

  • C. baccatum

  • C. abbreviatum


  • C. anomalum
    • = Turbocapsicum anomalum


  • C. breviflorum

  • C. buforum

  • C. brasilianum

  • C. campylopodium

  • C. cardenasii

  • C. chacoense

  • C. ciliare

  • C. ciliatum

  • C. chlorocladium

  • C. coccineum


  • C. cordiforme
    • = C. annuum


  • C. cornutum

  • C. dimorphum

  • C. dusenii

  • C. exile

  • C. eximium

  • C. fasciculatum


  • C. fastigiatum
    • = C. frutescens


  • C. flexuosum

  • C. galapagoensis

  • C. geminifolum

  • C. hookerianum

  • C. lanceolatum

  • C. leptopodum

  • C. luteum

  • C. microcarpum

  • C. minutiflorum

  • C. mirabile

  • C. parvifolium

  • C. praetermissum

  • C. schottianum

  • C. scolnikianum


  • C. stramonifolium
    • = Witheringia stramonifolia


  • C. tetragonum

  • C. tovarii

  • C. villosum

  • C. violaceum



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kapsiko









v  d  r


Information icon.svg





Diverskoloraj mildaj kapsikoj




Maldikaj akraj kapsiketoj


Kapsiko (science: Capsicum) estas genro de plantoj de la Beladono-familio (Solanacoj). La frukto de kapsiko ankaŭ nomiĝas kapsiko, aŭ kapsikofrukto. Ĝi povas havi mildan aŭ akran guston. Ĝi estas uzata kiel legomo, kiel sekigita pulvorigita spico (nomata papriko) kaj kiel medikamento.


La akreco de la akraj kapsikoj estas kaŭzata de la lipideca kemiaĵo kapsaicino. Origine paprikoj ĉiam enhavis tion por ne esti manĝataj de mamuloj. Birdoj ne sentas la akrecon kaj portas la semojn pli foren ol mamuloj povus fari, kio estis evolua avantaĝo de la kapsiko. Nur post sia ekkultivado fare de homoj certaj specoj de kapsiko perdis sian akrecon, ĉar homoj ne ĉiam ŝatis ĝin.


La milda kapsiko kutime estas granda kaj larĝa, kun sufiĉe multe da aero interne. La akra kapsiko aliflanke kutime estas malgranda aŭ almenaŭ maldika.


Kapsikoj povas esti verdaj, ruĝaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj depende de kiam oni rikoltas ilin. La verdaj fruktoj kutime estas nematuraj.




Enhavo






  • 1 Lingva noto


  • 2 Nutrenhavo


  • 3 Tipoj


  • 4 Bildaro





Lingva noto |


Pro nacilingva influo, multaj homoj (kaj eĉ vortaroj) uzas "papriko" por kaj la seka spico farita el iuj kapsikoj, kaj la plantoj kaj fruktoj. La Akademio de Esperanto oficiale difinas ilin tiel en 9OA:


kapsik/o. 1 Kreskaĵo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, ruĝa aŭ flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.


paprik/o. Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolĉa papriko; akra papriko.



Nutrenhavo |


La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[1]



Tipoj |



  • Dolĉa kapsiko

  • Ĥalapenjokapsiko



Bildaro |







  • Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kapsiko en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)













  • Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kapsiko en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kapsiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kapsiko en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  1. University of the District of ColumbiaPeppers. Center for Nutrition, Diet and Health. Alirita 13a de Marto 2013.




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo