János Bókay (kuracisto, 1858)




János Bókay [jAnoŝ bOkai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bókay János estis hungara kuracisto pri infankuracado, profesoro, framasono [1], [2], [3], [4], korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio en 1923. Lia patro estis samnoma kuracisto János Bókay (kuracisto, 1822), lia filo estis verkisto János Bókay.





János Bókay


János Bókay [5] naskiĝis la 19-an de aprilo 1858 en Pest (urbo). Li mortis la 6-an de julio 1937 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj publikaĵoj


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


János Bókay frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1880. Post 3 jaroj li iĝis ĉefkuracisto en hospitalo pri infanoj. Li ekinstruis en ELTE, kie li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1885, eksterordinara profesoro en 1892, publika ordoinara profesoro en 1907. Li emeritiĝis en 1929. Li estis ankaŭ muzikisto kaj komponisto.



Elektitaj publikaĵoj |



  • ’’Gyermekkórházi vénygyűjtemény’’ (1882)

  • ’’A kisded ápolása az első életévben’’ (1889)

  • ’’A gyermekorvoslás tankönyve’’ (1912) – ĉefverko , ankaŭ germane



Memorigiloj |


  • faklernejo en Budapeŝto


Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero B, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero B, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo