Esperanto Filmoj
Esperanto Filmoj estas usona filmkompanio kreita en 2005, kiu produktas kaj distribuas filmojn. Ĝin posedas Alfonso Cuarón. Ĝia partnera firmao estas Producciones Anhelo, posedata de Cuarón kaj de Jorge Vergara, meksika negocisto. La plej konataj filmoj de la studio estas El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno, 2006) kaj Gravity (Gravito, 2013), kiu lasta gajnis sep Oskar-premiojn.
La nomon elpensis Guillermo del Toro, kiu nomas filmarton "la nova Esperanto". Alfonso Cuarón publike montris sian subtenon por kaj sian fasciniĝon pri la konstruita internacia lingvo.[1]
Produktoj |
Duck Season (2004)
Chronicles (2004)
The Assassination of Richard Nixon (2004)
Pan's Labyrinth (2006)
Year of the Nail (2007)
The Possibility of Hope (2007)
The Shock Doctrine (2007)
Rudo y Cursi (2008)
Gravito (2013)
Believe (2014, kunproduktita kun Bad Robot Productions kaj Warner Bros. Television)
Roma (2018, kunproduktita kun Participant Media kaj Netflix)
Referencoj |
↑ Intervjuo kun Cuarón fare de Sam Green.
Eksteraj ligiloj |
Esperanto Filmoj en Interreta filma datumbazo
- Intervjuo kun Alfonso Cuarón