Ĝibuto
| Ĝibuto | |
arabe: جيبوتي, somale: Jabuuti, france: Ville de Djibouti | |
| urbo | |
Oficiala nomo: جيبوتي | |
| Lando | |
|---|---|
| Distrikto | Distrikto Ĝibuto |
| Golfo | Adena Golfo |
| Situo | Ĝibuto |
| - alteco | 0 m s. m. |
| - koordinatoj | 11°36′00″N 43°09′00″E / 11.6°N, 43.15°O / 11.6; 43.15 (Ĝibuto) |
| Areo | 630,0 km² (63 000 ha) |
| Loĝantaro | 567 000 (2009) |
| Denseco | 900 loĝ./km² |
| Fondo | 1888 |
| Horzono | GMT (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĝibutio | |
Situo enkadre de Afriko | |
Kvartalo de francoj en Ĝibuto
Moskeo de Ĝibuto
Ĝibuto, en loka lingvo Jabuuti, arabe جيبوتي estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo de Ĝibutio, ĝi estas la unusola metropolo.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Ekonomio
4 Klimato
5 Vidindaĵoj
6 Konataj urbanoj
Situo |
Ĝibuto troviĝas laŭ marbordo inter Ruĝa Maro kaj Adena Golfo.
Historio |
Ĝibuto estis fondita en 1888 fare de francoj. Ĝis la jaro 1892 la urbo apartenis al franca Somalilando. Ĝi estis oficiala marhaveno eĉ por Etiopio en jaroj 1897-1949. Post sendependiĝo la urbo restis ĉefurbo, eĉ la nova sendependa lando baldaŭe prenis la nomon de la ĉefurbo. En 2004 neatendita inundo okazis.
Ekonomio |
Ekonomio de la urbo baziĝas sur naftoreciklado, fervojkonstruado kaj sur eksporto de kafo, salo kaj feloj. Menciindas la gravaj haveno, internacia flughaveno kaj stacidomo (la trajno venas el Adis-Abebo ekde 1917), kie alvenas kaj foriras varoj. La haveno funkcias ankaŭ, kiel fiŝista haveno.
Klimato |
Ĝibuto apartenas al la arida klimato. Jare pluvas po 131 mm. Averaĝe en julio estas la temperaturo 41 °C, en januaro 29 °C.
Vidindaĵoj |
palaco prezidanta
moskeo nomata Hamuliho- plaĝo
- centra bazarejo
Konataj urbanoj |
- verkisto Abdourahman A. Waberi (1965-)