Kaj Tiel Plu
































Kaj Tiel Plu
Deveno

Katalunio Katalunio, Hispanio

Ĝenroj

Popola muziko

Aktivaj jaroj

1986 - ...

Eldoninto

Vinilkosmo
Parencaj
temoj

Hispana Enlanda Milito
Retejo

http://www.esperanto.cat/kajtielplu







v  d  r


Information icon.svg



Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn ĉefe el Katalunio, sed kun Esperanto-teksto.


La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).


Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.


Iliaj du albumoj Sojle de la klara temp' (2000) kaj Plaĉas al mi (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.




Enhavo






  • 1 Nunaj membroj


    • 1.1 Kunlaborantoj


    • 1.2 Pasintaj membroj




  • 2 Diskaro


  • 3 Eksteraj ligiloj





Nunaj membroj |




  • Anna Maria Sánchez - perkutiloj


  • Carles Vela i Aulesa - flutoj kaj voĉo


  • Elena Milla Saldón - perkutiloj kaj voĉo


  • Ferriòl Macip i Bonèt (Farri) - violono, perkutiloj kaj voĉo


  • Isaac Barrera i Vila (Fosi) - kontrabaso


  • Josep Maria Milla i Saldon (Jomo) - flutoj, mandolino, voĉo, perkutiloj kaj ronktamburo


  • Xavier Rodon i Morera (Xevi) - ĉefa voĉo, gitaro kaj mandolino



Kunlaborantoj |




  • Lucia Rolet - gambovjolo


  • Pau de Nut - violonĉelo



Pasintaj membroj |




  • Pep Tordera - gitaro kaj voĉo


  • Núria Ollé - voĉo


  • Lluís Bosch - perkutiloj


  • Antonio Alberca (Jirafo) - perkutiloj

  • Mónica - voĉo kaj tamburino


  • Roberto López - perkutiloj


  • Luz Vázquez Souto - voĉo kaj fluto


  • Javier Muñoz i Cotoré - violono


  • Carles Badia i Bosc - basgitaro


  • David Minguillon - basgitaro


  • Àngel Ribas Martí - akordiono



Diskaro |




  • 2000 - Sojle de la klara temp'


  • 2004 - Plaĉas al mi


  • 2009 - Surplacen venu vi



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo


  • Kaj Tiel Plu ĉe Myspace


  • Kaj Tiel Plu ĉe Kantaro-Vikio


  • Kaj Tiel Plu en KAFE


  • Kaj Tiel Plu dum koncerto organizita de EKC en Tuluzo


  • informoj kaj pluraj MP3-dosieroj en brazila retejo (portugale)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo