Muŝkaptuledoj
Nigra ruĝvostulo, Phoenicurus ochruros | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Muŝkaptuledoj (Muscicapidae) aŭ Muscikapedoj laŭ la neologisma adapto de la latina scienca nomo, estas la plej multnombra el la birdaj familioj el la ordo de paseroformaj birdoj (Passeriformes), el subordo de kantbirdoj, enhavanta 1423 speciojn dispartigitajn en sep subfamilioj.
La klasifiko de tiu ĉi birdogrupo estas pridubata. Ili estas proksime parencaj al turdedoj, kien oni enmetis iam multajn el la genroj de la Muŝkaptuledoj. Multaj genroj de la familio estas aldonataj al aliaj familioj laŭ diversaj aŭtoroj.
Enhavo
1 Aspekto
2 Kutimaro
3 Sistematiko
4 Specioj en taksonomia ordo
5 Referencoj
Aspekto |
La muŝkaptuledoj estas malgrandaj birdoj kun grandaj kapo kaj okuloj. La kruroj estas kurtaj, la piedoj etaj, kaj la flugiloj estas relative longaj kaj pintaj.
Ili estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj, el 10 al 21 cm longaj. Multaj specioj estas brunaj, sed la plumaro de kelkaj povas esti multe pli brila, ĉefe ĉe maskloj. Plej parto havas larĝajn, ebenajn bekojn, taŭgajn por kapti insektojn dumfluge, kvankam la malmultaj grundomanĝantaj specioj tipe havas pli fajnajn bekojn.[1]
Kutimaro |
La birdoj estas insektomanĝantoj, kiuj vivas sur la arboj. Ili kaŝobservas la preterflugantajn insektojn ĉe la kantejo, por kapti ilin per mallonga flugeto. La nesto estas konstruata ĉe disbranĉiĝo, niĉo, kavo.
Ties kantoj estas malfortaj kaj la alvokoj akraj plejparte.
Ili loĝas en preskaŭ ĉiu ajn medio kun taŭga kvanto de arboj, el densaj arbaroj al malferma arbustaro, kaj eĉ ĉe la montararbaroj de Himalajo. La pli nordaj specioj migras suden vintre, por certigi siajn konstantan dieton de insektoj.[1]
Depende de la specio, ties nestoj estas ĉu bone konstruitaj tasformaj nestoj lokitaj en arbo aŭ klifokornico, aŭ simple kovrita en ekzistinta arbotruo. La trunestumantaj specioj tendencas ovodemeti pli grandajn ovodemetadojn, kun averaĝo de ok ovoj, pli ol nur du al kvin.[1]
Sistematiko |
Eŭropa saksikolo
Tiu artikolo sekvas la libron Handbook of the Birds of the World kaj inkludas la malgrandajn Saksikolenojn grundomanĝantajn ian klasitajn en la Turdedoj. Juŝaj biokemiaj studoj lokigas lastatempe kelkajn iamajn turdogenrojn (Monticola, Myiophonus, Brachypteryx, kaj Alethe) tie ĉi en la Muŝkaptuledoj. Inverse la aziaj genroj de la saksikolenoj nome Grandala kaj Cochoa apartenas al la turdedoj laŭ multaj fakuloj.
La divido de Muscicapidae en du subfamilioj povas esti tre artefarita. Kelkaj genroj de unu subfamilio estas pli proksimaj al membroj de la alia kaj inverse. Ĉar la preciza rilataro de la membroj de tiu familio ankoraŭ estas pristudata, la interna taksonomia strukturo de la familio devas esti surbaze reviziita.
Specioj en taksonomia ordo |
Subfamilio Muscikapenoj - tipaj muŝkaptuloj
- Genro Empidornis
Empidorno, Empidornis semipartitus
- Genro Bradornis aŭ Bradornoj - 4 specioj.
- Genro Melaenornis aŭ Nigraj muŝkaptuloj - 7 specioj.
- Genro Fraseria aŭ Fraserioj - 2 specioj.
- Genro Sigelus
Akuzista muŝkaptulo, Sigelus silens
- Genro Rhinomyias aŭ Ĝangalaj muŝkaptuloj - 11 specioj.
- Genro Muscicapa - 24 specioj. Plej tipaj muŝkaptuloj.
- Genro Myioparus - 2 specioj.
- Genro Humblotia
Komora muŝkaptulo, Humblotia flavirostris
- Genro Ficedula aŭ Ficeduloj - ĉirkaŭ 30 specioj (laŭaspektaj saksikolenoj, rilataj al Tarsiger).
- Genro Cyanoptila -
Blublanka muŝkaptulo, Cyanoptila cyanomelana
- Genro Eumyias - 5 specioj.
- Genro Niltava aŭ Niltavoj - 6 specioj.
- Genro Anthipes - 2 specioj (konsiderataj parto de Ficedula sed pli proksimaj al Niltava).
- Genro Empidornis
Blua muŝkaptulo Cyornis tickelliae - Masklo kun manĝaĵo ĉe Ananthagiri, en Distrikto Rangareddi de Andra-Pradeŝo, Barato.
- Genro Cyornis aŭ Bluaj muŝkaptuloj - 19 specioj.
- Genro Muscicapella - ege rilata al 2 specioj de Ficedula kaj eble estu lokita en tiu genro
Pigmea blua muŝkaptulo, Muscicapella hodgsoni
- Genro Culicicapa aŭ Kulicikapoj - 2 specioj.
- Genro Horizorhinus
Horizorhino, Horizorhinus dohrni
- Subfamilio Saksikolenoj
Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula)
Genro Tarsiger - tarsigeroj
Bluvostulo aŭ Ruĝflanka bluvostulo, Tarsiger cyanurus
Ortarsigero, Tarsiger chrysaeus
Blankabrova tarsigero, Tarsiger indicus
Ruĝecbrusta tarsigero, Tarsiger hyperythrus
Kolumtarsigero, Tarsiger johnstoniae
Genro Luscinia aŭ Najtingaloj (11 specioj) - parafiletika
Ruĝmakula blugorĝulo Luscinia (Cyanosylvia) svecica
Blankmakula blugorĝulo Luscinia (Cyanosylvia) svecica cyanecula
Suda najtingalo Luscinia megarhynchos
Norda najtingalo Luscinia luscinia
- Rubenonajtingalo Luscinia calliope
Genro Erithacus aŭ Eritakoj (3-4 specioj) - parafiletika
Ruĝgorĝulo Erithacus rubecula
Japana ruĝgorĝulo Erithacus akahige
Genro Irania - Blankagorĝulo
Genro Saxicola - saksikoloj (ĉ.15 specioj)
Brungorĝulo Saxicola rubetra
Nigragorĝulo Saxicola torquata
Genro Pogonocichla
Blankastelulo, Pogonocichla stellata
Genro Swynnertonia
Svinertona ruĝgorĝulo, Swynnertonia swynnertoni
Genro Stiphrornis - arbarnajtingaloj (1-5 specioj, depende de taksonomio)
Genro Xenocopsychus
Angola kavenanto, Xenocopsychus ansorgei
Genro Saxicoloides - Blankaŝultra saksikolo
Genro Cinclidium
Blankavosta najtingalo, Cinclidium leucurum
Sunda najtingalo, Cinclidium diana
Blufrunta najtingalo, Cinclidium frontale
Genro Grandala
Blua grandalo, Grandala coelicolor
Genro Namibornis
Herera saksikolo, Namibornis herero
Genro Cercomela aŭ cerkomeloj
Kurbaflugila cerkomelo, Cercomela sinuata
Karua cerkomelo, Cercomela schlegelii
Traktrakulo, Cercomela tractrac
Familia cerkomelo, Cercomela familiaris
Brunvosta cerkomelo, Cercomela scotocerca
Rokoloĝanta cerkomelo, Cercomela fusca
Malhela cerkomelo, Cercomela dubia
Nigravosta cerkomelo, Cercomela melanura
Kenja cerkomelo, Cercomela sordida
Genro Myrmecocichla, Mirmekocikloj aŭ Formikuloj
Konga formikulo, Myrmecocichla tholloni
Norda formikulo, Myrmecocichla aethiops
Suda formikulo, Myrmecocichla formicivora
Nigra formikulo, Myrmecocichla nigra
Rupela formikulo, Myrmecocichla melaena
Blankafrunta formikulo, Myrmecocichla albifrons
Arnota formikulo, Myrmecocichla arnotti
Genro Thamnolaea - klifaj saksikoloj
Cinamoventra formikulo, Thamnolaea cinnamomeiventris
Makulflugila formikulo, Thamnolaea semirufa
Genro Pinarornis
Pinarorno Pinarornis plumosus
La genroj de la Saksikolenoj kiuj ne estas kutime nomataj "saksikoloj" estas:
Genro Sheppardia - akalatoj (9 specioj)
Genro Cossyphicula - Kosifikulo - povas aparteni al Cossypha
Genro Cossypha - Kosifuloj (14 specioj)
Genro Cichladusa - palmoturdoj (3 specioj)
Genro Cercotrichas - makisnajtingaloj aŭ cerkotriĥoj (11 specioj)
Genro Copsychus - pigonajtingaloj, de la grupo de Ŝamaoj (7 specioj)
Genro Phoenicurus - veraj ruĝvostuloj aŭ fenikuroj (11 specioj)
Ĝardenruĝvostulo Phoenicurus phoenicurus
Nigra ruĝvostulo Phoenicurus ochruros
Genro Enicurus - forkovostuloj (7 specioj)
Genro Cochoa - Koĥoaoj (4 specioj)
Genro Oenanthe - enantoj (ĉirkaŭ 20 specioj)
Roksaksikolo Oenanthe oenanthe
Izabelsaksikolo Oenanthe isabellina
- Bunta saksikolo Oenanthe pleschanka
Mediteranea saksikolo Oenanthe hispanica
Dezertsaksikolo Oenanthe deserti
Monaĥsaksikolo Oenanthe leucomela
Blankpuga saksikolo Oenanthe leucopyga
Nigra enanto Oenanthe leucura
Genro Trichixos - Ruĝventra najtingalo
- Bruna muŝkaptulo Muscicapa latirostris
- Bruna muŝkaptulo Muscicapa latirostris
Referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 194–195. ISBN 1-85391-186-0.