Induktilo






Induktiloj kun malaltaj induktancoj.


Induktiloindukta bobeno estas aparato, kies ĉefa celo estas havi induktancon en elekta cirkvito. Induktilo kutime estas konstruita surbaze de kerno aŭ magneta materialo, sur kiun estas volvita drato. La magneta kerno ofte havas grandan magnetan permeablon por pligrandigi la atingatan valoron de la induktanco.


Laŭ sia konstruo estas simila al transformatoro, sed, malsimile al transformatoro, induktilo povas havi nur unu volvaĵon.


Se induktiloj estas produktataj ĝenerale (ne speciale por iu konkreta uzo), iliaj valoroj de induktancoj ofte estas elektataj el specialaj serioj de preferaj nombroj E3, E6, E12, E24, E48, E96, E192.


La tensio de kondensatoroj ne povas rapide ŝanĝiĝi, estas la kialo laŭ kiu ili estas uzataj por stabiligi kaj glatigi tensiojn, kaj ĉitie estas la kurento de induktiloj, kiu ne povas rapide ŝanĝiĝi, estas do la kialo, laŭ kiu ili estas uzataj por stabiligi kaj glatigi kurentojn.



Funkciado |


Elektra kurento en volvaĵo kaŭzas magnetan flukson enen, pro ampera cirkvita leĝo. Karaktera valoro pri induktilo estas ties induktanco :


L=NΦI=ΛI ,{displaystyle L={frac {NPhi }{I}}={frac {Lambda }{I}} ,}

kie:



L - induktanco (henro, mallonge H)

N - nombro de turnoj de la bobeno


Φ{displaystyle Phi } - magneta flukso (vebero, mallonge Wb)

I - elektra kurento (ampero, mallonge I)


Λ{displaystyle Lambda } - tuta flukso (vebero, mallonge Wb).


Ĝenerale, kurento IL{displaystyle I_{L}} kaj tensio UL{displaystyle U_{L}} de induktilo en momento t kuniĝas laŭ formulo:


IL=ΛL=1L∫tUL(τ)dτ{displaystyle I_{L}={frac {Lambda }{L}}={1 over L}int _{-infty }^{t}U_{L}(tau ){mbox{d}}tau }

Laboron dW oni devas fari, por transloki malgrandan flukson dλ{displaystyle lambda } en konduktilo, kiun jam havas flukson λ{displaystyle lambda }:


dW=I(λ)dλLdλ ,{displaystyle {mbox{d}}W=I(lambda ){mbox{d}}lambda ={frac {lambda }{L}}{mbox{d}}lambda ,}

la energio en la induktilo estas:


W=∫λLdλ=12Λ2L{displaystyle W=int _{0}^{Lambda }{lambda over L}{mbox{d}}lambda ={1 over 2}{Lambda ^{2} over L}}

kaj Λ{displaystyle Lambda } estas fina flukso, kiun konservas induktilo; la fina energio do estas, laŭ la difino de induktanco:


W=12LI2{displaystyle W={1 over 2}LI^{2}}

Elektra tensio estas ŝanĝo de flukso laŭ tempo, do:


UL(t)=dΛ(t)dt=LdIL(t)dt{displaystyle U_{L}(t)={{{mbox{d}}Lambda (t)} over {{mbox{d}}t}}=L{{{mbox{d}}I_{L}(t)} over {{mbox{d}}t}}}

En sistemo kun konstanta tensio, la kurento kreskus lineare ĝis teorie infinita valoro; fakte estas limo Imaks, pro la rezistanco RL de la volvita drato, kaj tiam estas :


Imaks=ULRL ;{displaystyle I_{maks}={frac {U_{L}}{R_{L}}} ;}

tiu valoro povas esti tre alta (pro la eta valoro de induktilrezistanco) kaj detrui la induktilon, estas kialo por prefereble uzi induktilojn en sistemo kun alternaj kurentoj, ekzemple:


IL(t)=I0sin⁡t){displaystyle I_{L}(t)=I_{0}sin(omega t),}

estas tensio:


UL(t)=LdIL(t)dt=LI0ωcos⁡t){displaystyle U_{L}(t)=L{{mbox{d}}I_{L}(t) over {mbox{d}}t}=LI_{0}omega cos(omega t)}

kaj


Imaks=ULLω .{displaystyle I_{maks}={frac {U_{L}}{Lomega }} .}


Vidu ankaŭ |




  • Induktilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Induktilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Elektra bobeno

  • Elektromagneto

  • Feromagnetismo

  • Malalta-pasa filtrilo

  • Kondensilo

  • Solenoido














Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo