Minuto




Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.


Mallongigo: min


Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri minuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Kara estas dono en minuto de bezono. 







  • Citaĵo

     Miljaroj ne povis, minuto elŝovis. 







  • Citaĵo

     Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. 



Vidu ankaŭ |




  • Minuto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Minuto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Minuto en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Minuto en ReVo




Referencoj |




  1. Lernu










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo