Disĵeto de Rayleigh
La disĵeto de Rayleigh (aŭ difuzo de Rayleigh) estas fenomeno de difuzo de ondoj, nomita laŭ John William Strutt, Lordo Rayleigh, kiu malkovris ĝin.
La disĵeto de Rayleigh estas difuzo pro materiaj eroj, de elektromagnetaj aŭ sonaj ondoj , kies ondolongo estas multe pli granda, ol la grando de la difuzantaj eroj. Estas tiam elasta difuzo, ĉar ĝi fariĝas sen ŝanĝo de energio: la ondolongo ne ŝanĝiĝas.
La difuzo de Thomson estas ondodisĵeto rilatanta al libera elektrono, kaj do estas aparta kazo de la difuzo de Rayleigh.
Kiam la difuzantaj eroj havas sufiĉe grandajn dimensiojn rilate al la ondolongo, necesas uzi alian teorion, kia la teorio de Mie. La difuzo de Rayleigh estas aparta kazo de la disĵeto de Mie.
Enhavo
1 Disĵeto de Rayleigh de la elektromagnetaj ondoj
1.1 Ekzemploj
1.1.1 Bluo de la ĉielo
1.1.2 Blua au verda koloro de plumoj
2 Vidu ankaŭ
3 Eksteraj ligiloj
Disĵeto de Rayleigh de la elektromagnetaj ondoj |
La elektromagneta ondo estas elektra kampo ligata al magneta kampo, ambaŭ oscilantaj. Kiam la ondo estas sorbita de materio, la elektra kampo delokas la elektronojn de la materio. Se tio koncernas malgrandan eron, tiu ĉi iĝas elektra dupoluso. Oscilante samfrekvence kiel la kampo, tiu dupoluso radias: tiu radiado estas la disĵeto de Rayleigh, kiu dependas de la ondolongo kaj de angulo de vido.
Ĉielaj koloroj pro difuzo de Rayleigh. Fotita 500m super oceano, unu horo post la sunsubiro
Plumoj de pavo
Ekzemploj |
Bluo de la ĉielo |
- La disĵeto de Rayleigh aperigas la bluan koloron de la ĉielo kaj la ruĝan koloron de la leviĝanta (aŭ subiranta) suno: la bluaj radiadoj estas pli difuzataj ol la ruĝaj.
Blua au verda koloro de plumoj |
- Birdo, kiuj havas bluajn aŭ verdajn plumojn, ne havas pigmentojn de tiaj koloroj. La plumaj ĉeloj entenas fajnajn grajnojn da melanino kiuj disĵetas prefere la bluan lumon. La restaĵon de la lumo sorbas pli dika tavolo da melanino. Tiel, la plumo aspektas blua, (aŭ verda helpe de flavaj pigmentoj)
Vidu ankaŭ |
- Wolfgang Gleissberg
- Disĵeto de Thomson
- Efiko de Komptono
Eksteraj ligiloj |
france La disĵeto de Rayleigh (kun ties ekvacioj), el AstroΦ
france Disĵeto de Rayleigh, Animacio
angle Mallonga priskribo