Oaxtepec
Oaxtepec | ||||
---|---|---|---|---|
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Morelos | |||
Poŝtkodo | 62738 [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 6 197 (en 2 005) | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 18°54′N 98°58′U / 18.9°N, 98.967°U / 18.9; -98.967 (Oaxtepec) | |||
Alto | 1 333 m [+] | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Oaxtepec, Morelos [+] | ||||
Oaxtepec estas urbeto en la distrikto Yautepec en la norda parto de la ŝtato Morelos de Meksiko. En 2005 ĝi havis 6197 loĝantojn.[1].
Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1981, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.
Enhavo
1 Etimologio de la nomo
2 Historio
3 Futbalo
4 Esperanto
5 Notoj
6 Eksteraj ligiloj
Etimologio de la nomo |
La nomo de la urbeto estas el la navatla lingvo kaj konsistas el du vortoradikoj - huax kaj tepec. Huaxin estas la nomo de arbo el la genro de akacioj, kiu hispanlingve en Meksiko konatas sub la nomo guaje ["guaĥe"] kaj havas la latinan nomon Leucaena esculenta. Tepetl estas "monteto". Oaxtepec aŭ Huaxtepec, kiel la urbeto origine nomiĝis, do estas "monteto de guaĥe-arboj".
Historio |
La loĝloko Huaxtepec jam antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj en 1521 estis signifa urbo. En la regiono vivis la tribo Tlahuica el la gento de aztekoj - plej grandaj urboj de la tribo estis Kvauxnavak (nuntempe nomata Cuernavaca) kaj Huaxtepec.[2]
En Huaxtepec la Tlahuica-anoj antaŭ la alveno de la eŭropaj konkeristoj tre sukcese kultivis kakaon kaj vanilon. La kultivejoj tiom imponis la hispanan konkeriston Hernán Cortés, ke li informis sian reĝon Karlo la 5-a ke la ĝardenoj de la azteka reĝo Moctezuma en Huaxtepec estus la plej belaj kiujn li iam ajn vidis.[3]
Futbalo |
Inter la jaroj 1982 kaj 1984 la urba futbala klubo CF Oaxtepec dum du jaraj sezonoj konkuris en la Primera División, la plej alta ligo de meksikaj futbalaj kluboj.
Esperanto |
La 37-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1981 en la urbo Oaxtepec. La kongreson partoprenis 108 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.
Notoj |
↑ Instituto Nacional de Estadística y Geografía (eld.): plej gravaj rezultoj de la censo de 2005 laŭ lokoj (hispane)
↑ historio de la tribo Tlahuica
↑ informo pri la citaĵo de Hernan Cortes (germane)
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo (hispane)
- informoj pri la loĝloko antaŭ la hispana konkeriĝo (angle)