Nobel-Fondaĵo







Nobel-medalo


La Nobel-Fondaĵo (svede kaj norvege Nobelstiftelsen) estas privata institucio fondita la 29-an de junio 1900 por organizi la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj. La fondaĵo estas bazita je la testamento de Alfred Nobel, la inventinto de dinamito.


La fondaĵo ankaŭ okazigas la Nobel-simpoziojn pri gravaj malkovroj de sciencoj kaj pri temoj de aparte alta kultura aŭ socia signifo.


Kiam la organizaĵo kreiĝis, Svedio-Norvegio estis unueca ŝtato. Kiam la ŝtata unio disiĝis en 1905, la respondeco pri la disdono de la Nobel-premioj sekve estis divitata inter la du landoj: La Norvega Nobel-Komitato iĝis respondeca pri la atribuo de la Nobel-premio pri paco, dum en Svedio atribuiĝas la aliaj ĉiujaraj Nobel-premioj. La fondaĵo tial oficiale konsideriĝas organizaĵo kaj sveda kaj norvega: ĝia centra sidejo estas en la urbodistrikto Östermalm de Stokholmo.
















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error