Distrikto Nagyatád
La Distrikto Nagyatád [nadjatAd] (hungare Nagyatádi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro en la suda parto de la departemento (en la sudokcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Nagyatád, kiu estas urbo, la ceteraj 17 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 647,07 km², kie loĝas 26 100 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis daŭre jam inter 1886-1983. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Nagyatád
- vilaĝoj:
Kutas, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bakháza, Kisbajom, Szabás kaj Tarany
Lábod, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Görgeteg, Háromfa, Nagykorpád, Rinyabesenyő kaj Rinyaszentkirály
Segesd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Beleg kaj Ötvöskónyi
Somogyszob, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bolhás kaj Kaszó
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio