Moskva Arta Teatro






fondinto de la teatro K.Stanislavskij




fondinto de la teatro V.Nemiroviĉ-Danĉenko


Moskva Arta Teatro (ruse Моско́вский Худо́жественный теа́тр) estas establita laŭ iniciato de du teatraj kamaradoj Konstantin Stanislavskij kaj Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko. Inaŭguro okazis la 26-an de oktobro n.s. 1898, kiam ili prezentis teatraĵon "Caro Fjodor Ivanoviĉ" de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj. Ĝi longtempe furoris en Moskvo kaj en la tuta Rusio. Komence la trupo ne havis propran teatrejon, tial ĝi kvar sezonojn luis scenejon de moskva "Hermitage" teatro. Tie oni povis unufojon spekti la teatraĵon "Mevo" de Anton Ĉeĥov. Ĉi-birdo estas ĝis nun emblemo de la teatro.


En 1902 eminenta rusa mecenato Savo Mamontov rekonstruis la konstruaĵon en moskva Kamergerskij strateto. Ĝi havis multajn novaĵojn, inkluzive la rotacieblan scenon faritan laŭ projekto de la fama rusa inĝeniero Vladimir Ŝuĥov. En la publika halo estis 1200 sidejoj, kio faris la teatrejon unu el plej ampleksaj en Rusio kaj en la mondo.


En 1943 aperis Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro, en kiu samkiel en ceteraj universitatoj studas estontaj geaktoroj. Ĝi funkcias fakte en la sama konstruaĵo, kie troviĝas la teatro, kaj estas tre prestiĝa universitato por junaj talentuloj.


Granda populareco de la teatro permesis al ĝi prezenti siajn teatraĵojn ankoraŭ en du konstruaĵoj. Tamen ĉi-diseco ne estis utila por la trupo, tial en 1987 aperis du aŭtonomaj teatroj: Moskva Arta Ĉeĥov Teatro kun scenejo en Kamergerskij strateto kaj Moskva Arta Gorkij Teatro kun nova scenejo (inaŭguro okazis en 1973) en Tverskoj bulvardo.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |


  • Akademia Muzika Teatro Stanislavski kaj Nemiroviĉ-Danĉenko de Moskvo



  • Moskva Arta Teatro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Moskva Arta Teatro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |




  • http://www.mxat.ru/ Moskva Arta Ĉeĥov Teatro ruse, angle


  • http://www.mxat-teatr.ru/ Moskva Arta Gorkij Teatro ruse


  • http://mhatschool.theatre.ru/ Lernejo-Stdio de Moskva Arta Teatro ruse




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár