Arbereŝoj
La arbereŝoj (plurale arbëreshë, singulare: arbëresh) estas komunumo albanlingva kiu vivas en la suda parto de Italio. Ili parolas la tiel nomatan arbereŝan dialekton. Ili estas la rektaj posteuloj de la albanoj kiuj ekloĝis en la Itala duoninsulo dum la 15a kaj 16a jarcentoj, post la forpaso de la nacia albana heroo, Skanderbego, kaj la invado de la Otomana Imperio al Albanio.
Ili estas la plimulto en la komunumoj siciliaj Piana degli Albanesi kaj Santa Cristina Gela, en loka lingvo nomataj Hora e Arbëreshëvet kaj Sëndahstina, respektive. Ankaŭ ili estas konsiderinda malplimulto en Kalabrio.
La arbereŝoj estas anoj de la Katolika Eklezio kaj ilia dialekto estas influita de la itala kaj la greka. Ofte ili mem sin nomas Arbëria (Albanio).
Eksteraj ligiloj |
- Arbitalia
- Oficiala retpaĝaro de la arbereŝoj