Kolombia Kongreso de Esperanto
La Kolombia Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de KEL. Unue KEL aranĝis la Kolombia Esperanto Tago, sed poste la nomo ŝanĝiĝis al Kolombia Kongreso de Esperanto. Tradicie ĝi okazas dum la lastaj monatoj de la jaro, ĉefe dum novembro.
Enhavo
1 La kongresa flago
2 Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj kongresoj
3 Viku ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
La kongresa flago |
Ekde la 17-a Kongreso komenciĝis nova kongresa tradicio, la organizantoj de la kongreso transdonas la esperantan flagon al la organizantoj de la venonta kongreso. Luis Jorge Santos-Morales, tiam prezidanto de KEL, estis la unua persono kiu transdonis la flagon, kiu ricevis ĝin estis Ruben Torres, la tiama nova prezidanto de KEL (Tamen li estis prezidanto plurfoje antaŭe) kaj ĉeforganizanto de la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj kongresoj |
La sekva tabelo montras informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj Kolombia Kongresoj de Esperanto kaj donas informojn pri la jaro, urbo, dato, kie okaziĝis, ankaŭ eblas vidi plian informon.
Jaro | # | Urbo | Dato | Plia informo |
---|---|---|---|---|
2019 | 25-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Ibageo | 2-a — 5-a de Novembro | |
2018 | 24-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Kalio | 3-a — 5-a de Novembro | Kongresejo estis la Universitato Santiago de Cali |
2017 | 23-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Hondo | 3-a — 6-a de Novembro | |
2016 | 22-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Bogoto | 5-a — 7-a de Novembro | La kongreso okazis ĉe la "Biblioteca el Tintal" kiu troviĝas en Bogoto, Kolombio. Ĝi daŭris tri tagojn (ekde la 5-a ĝis la 7-a de Novembro) kaj ĉiu tago enhavis malsaman programon. Dum la kongreso la ĉeestantoj povis aŭskulti diversajn prelegojn kaj vidi spektaklojn, eblis aĉeti Esperantaĵon (ĉemizojn, insignojn, librojn, ktp), kaj atestoj estis donitaj al la ĉeestantoj por ke ili povu voĉdoni la nova KEL-a estraro. Afiŝo uzita por diskonigi la kongreson Programo de la tuta kongreso Filmeto de Jawuer Morales (Sekretario de la KEL) kie li montras al ni sian vidpunkton de la okazata kongreso. |
2015 | 21-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Bogoto | Ankoraŭ ne estas datoj | |
2014 | 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Medeĝino | 1-a — 3-a de Novembro | |
2013 | 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Buga | 2-a — 4-a de Novembro | |
2012 | 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Kalio | 3-a — 5-a de Novembro | |
2011 | 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Bogoto | 1-a — 5-a de Decembro | |
2010 | 16-a Kolombia Kongreso de Esperanto | |||
2009 | 15-a Kolombia Kongreso de Esperanto | |||
2008 | 14-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Ibageo | ||
2007 | 13-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Neiva | 3-a — 5-a de Novembro | |
2006 | 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Perejro | La kongresejo estis la Teknologia Universitato de Perajro (Universidad Tecnologica de Pereira). Antaŭ la inaŭguro de la 12ª Kongreso Profesoroj Luis Jorge Santos-Morales kaj Carlos Castrillon gvidis prelegon pri Esperanto kaj Literaturo dum Kongreso de Profesoroj de Literaturo kiu okazis samtempte ĉe la sama universitato. | |
2005 | 11-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Bogoto | ||
2004 | 10-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Popajano | 13-a — 15-a de Novembro | |
2003 | 9-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Medeĝino | 6-a — 8-a de Decembro | |
2002 | 8-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Kalio | 13-a — 15-a de Oktobro | |
2001 | 7-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Fusagasugao | 10-a — 12-a de Novembro | |
2000 | 6-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Armenia | 11-a — 13-a de Novembro | 37 partoprenantoj |
1999 | 5-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Ibageo | 16-a — 18-a de Oktobro | |
1998 | 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Tuluo | Novembro | |
1997 | 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Medeĝino | Novembro | |
1996 | 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Bogoto | 9-a - 11-a de Novembro | |
1994 | 3-a Kolombia Esperanto Tago | Kalio | 12-a - 14-a de Novembro | |
1993 | 2-a Kolombia Esperanto Tago | Medeĝino | 13-a - 14-a de Novembro | |
1992 | 1-a Kolombia Esperanto Tago | Medeĝino | Novembro | |
1976 | 1-a Kolombia Kongreso de Esperanto | Medeĝino | 10-a - 12-a de Decembro |
Viku ankaŭ |
- Kolombia Esperanto-Ligo
- Esperanto-movado en Kolombio
Eksteraj ligiloj |
- Raporteto pri la 6-a Kolombia Kongreso de Esperanto
- paĝo pri la 9-a Kongreso
- paĝo pri la 10-a Kongreso
- retpaĝo de KEL