Neris
Neris | |
---|---|
la rivero Neris en Vilno | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Belarusio kaj Litovio |
Longeco | 510 km |
Fluo | |
Fonto | Belarusio |
Enfluejo | en Kaŭno en la riveron Nemunas |
Geografio | |
Trairataj urboj | Vilno, Jonava, Kaŭno |
La rivero Neris (litove nuntempe Neris, historie ankaŭ Vilija, pole Wilia, belaruse Вілія, ĵemajtie Vilėjė) estas rivero en Belarusio kaj Litovio. Ĝi fontas en la pleja nordo de Belarusio, trafluas la litovan ĉefurbon Vilno kaj la urbon Jonava, kaj fine en Kaŭno enfluas la pli grandan riveron Nemunas.
Sur la teritorio de Belarusio la rivero estas larĝigita per akvobaraĵo apud Wilejka. Ene de la urba teritorio de Vilno la rivero estas iom betone enkadrigita, sed krom tio fluas sian naturan vojon inter riverobordoj ekologie netuŝitaj. En la loko Kernavė la rivero pasas la ruinojn de la antikva frumezepoka ĉefurbo de Litovio, kiuj nun estas monda kultura heredaĵo de UNESKO.
Alfluaj riveroj estas Vilnia, Šventoji, Lokys, Lietava, Žeimena, Vokė, Musė kaj Ašmena.
Eksteraj ligiloj |
paĝoj de la regiona parko "Neris" en la litova kaj angla