Ŝafisto
Ŝafisto estas paŝtisto, kiu gvidas ŝafaron kaj zorgas pri ĝi.
Enhavo
1 Historio
2 Nuntempe
3 Fotogalerio
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
La profesio de ŝafisto estas unu el la plej malnovaj de la tero. Unuaj ŝafistoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj en Azio. Oni bredis ŝafojn por obteni lakton, viandon, ledon, sed ĉefe lanon. Dum la sekva jarmilo ŝafoj kaj ŝafistoj disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj Azio.
Nuntempe |
En la moderna epoko ŝafado multe ŝanĝis. La abolo de komunaj grundoj en Eŭropo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj anstataŭis sendependajn nomadajn ŝafistojn per dungitoj de grandaj bienoj. Koloniismo disvastigis ŝafojn tra la tuta mondo, ĉefe en Aŭstralio kaj Novzelando ŝafaregoj de 4000 aŭ pli da bestoj estis prizorgataj de nur unu ŝafisto. Post konstruo de bariloj kaj mortigo de la plej gravaj rabbestoj ŝafistoj preskaŭ ne plu necesas nuntempe.
Salajroj estas pli altaj nun ol antaŭe. Dungi tutjare ŝafiston povas esti multekosta afero. En landoj kiel Britio ŝafaroj plej ofte paŝtiĝas sen ŝafisto. Ŝafistoj ĉeestas nur dum la naskoperiodo kaj tondoperiodo.
Fotogalerio |
Juna Ŝafistino, William Bouguereau, 19-a jarcento
Ŝafisto en la Făgăraş-montoj en Rumanio.
Ŝafaro
Ŝafisto en Montana, Usono, 1942
Vidu ankaŭ |
- ŝafo
- ŝamanismo
- paŝtisto
Eksteraj ligiloj |
Tradiciaj francaj kantoj: Bonjour, Nanon, Rosette la bergère, kaj Rosette filait.