Reĝo
Multi tool use
Reĝo (latine Rex, regis) estas titolo de ŝtatestro, ordinare dumviva (sed ne en Malajzio, kie la sultanoj estas sinsekve reĝo dum po certa periodo), ofte hereda (sed foje elektita, ekzemple siatempe en Pollando), kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro. Reĝo estas la regnestro de monarkio.
La edzino de reĝo, kaj ina monarko de reĝlando, ambaŭ nomiĝas "reĝino". Oni parolas de "reĝino regnanta" (monarko) kaj "reĝedzino". Ekzemple, Elizabeto la 2-a de Britio estas reĝino regnanta; ŝi heredis la tronon de sia patro, Georgo la 6-a. Ŝia patrino, la reĝino Elizabeto, estis reĝino edzina ĉar ŝi titoliĝis reĝino pro esti la edzino de la reĝo. Kutime reĝedzino ne havas potencojn; ankaŭ kutime, la edzo de reĝino ne ricevas iun ajn aŭtomatan titolon (la edzo de Elizabeto la 2-a estis nur Filipo Mountbatten ĝis Georgo la 6-a specife donis al li la titolon "Duko de Edinburgo" kaj poste Elizabeto nomis lin Princo de la Regno.)
Foje estas esceptoj: kiam Maria la 2-a heredis la tronon kiel monarkino, ŝi petis ke Parlamento faru reĝon ŝia edzo, kiu fariĝis Vilhelmo la 3-a; ili regnis kune.
Inverse, kiam la Princo Karlo (Princo de Kimrio) heredos la britan tronon, lia edzino Camilla Parker Bowles, kvankam reĝedzino, ne uzos la titolon 'reĝino', sed 'edzina princino'.
La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas fakte nula. Ekstrema ekzemple estas Baby Doc de Haitio, kiu heredis sian tutvivan prezidentecon de sia patro Papa Doc; simile okazis en Norda Koreio.
Kelkfoje, eŭropanoj nomis "reĝojn" la estroj de ne-eŭropaj popoloj anstataŭ konservi sian etnan titolon. Pro tio, en kelkaj Afrikaj landoj estas centoj da reĝoj, kvankam ili estas respublikoj.
Enhavo
1 Reĝoj en ludoj
2 Ceremoniaj reĝoj
3 Esprimoj
4 Listo de reĝoj
4.1 Laŭ kronoj
4.2 Aliaj reĝoj
4.3 Supernaturaj reĝoj
5 Proverbo
6 Eksteraj ligiloj
7 Referencoj
Reĝoj en ludoj |
Reĝo estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato.
Reĝo en kartludoj ofte estas alta karto.
Ceremoniaj reĝoj |
En multaj festoj kaj cerimonioj oni havas "reĝojn". En Romo, post la respubliko, estis la Rex sacrorum, homo kiu devas fari la oferojn kiujn en antaŭa tempo, estis devita al reĝoj. Ankaŭ estis la rex vinum kiu ordigis la bankedojn. En Eŭropo, antikva estas la kutimo elekti simbolajn gereĝojn por la 1-a de majo kaj aliaj festotagoj. En Brazilo, estas nun "reĝoj" en kelkaj festivaloj, ekzemple, antaŭ karnavalo oni elektas Reĝon Momon por "reĝi" dum festo. La karnavalo de Limoux finiĝas ĉiam per la juĝo de la "reĝo Karnavalo", kaj ties brulado sur la centra placo de la urbeto.
Esprimoj |
reĝa akvo (miksaĵo de tri partoj da klorida acido kaj unu parto da nitrata acido) solvas la oron, la reĝon de la metaloj.- reĝa papilio
- reĝo de bestoj (versarta nomo de la leono)
Listo de reĝoj |
Laŭ kronoj |
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de ĉeĥaj reĝoj
- Listo de francaj reĝoj
- Listo de izraelaj reĝoj
- Listo de hispanaj regoj
- Listo de norvegaj reĝoj
- Listo de polaj reĝoj
- Listo de svedaj reĝoj
- Listo de hungariaj reĝoj kaj prezidantoj
Aliaj reĝoj |
Abdel Aziz as-Saud de Sauda Arabio;
Alariko de la Visigotoj;
Alfredo la granda de Anglio;
Boleslav la 2-a de Pollando;- Ethelbald de Mercio
Fahd bin Abd al-Aziz as-Saud de Sauda Arabio;
Letsie la 3-a de Lesoto;
Ludoviko la 2-a de Okcidenta-Frankonio, la balbutulo;
Maria la 2-a de Portugalio;
Mich'on Wang de Korgurjo;
Ludoviko la 1-a de Pollando kaj Hungario;
Petro de Hungario;- Pongsang Wang de Kogurjo
Samuel Aba de Hungario;
Sigismondo la 1-a de Pollando;
Yazdegard la 3-a de Persio;
Zigmundo la 1-a de Germanio, Galicio, Lombardio, Kroatio, Dalmatio, Ĉeĥio, Bosnio, Slavonio kaj Hungario;
Supernaturaj reĝoj |
- Volundo
- Zeŭso
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri reĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos. ”
„ Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo. ”
„ Reĝo donacis, sed polico minacas. ”
Eksteraj ligiloj |
- http://www.hurstwic.org/history/articles/society/text/social_classes.htm
Referencoj |
↑ Lernu
q0w5Up 7d4,T8D3H3Opm,6ev,TQKf1n 8Du txzuiWK7NmCYnxuI31mG 5lbRpGy,l v