Proksimo b






Artista impreso de Proxima Centauri b kune kun la Alpha Centauri


Proksimo b, nomiĝas ankaŭ Proksima Centaŭro b, estas ekzoplanedo sur orbito de ruĝa nano Proksima Centaŭro, plej proksima stelo al Tero (distanco de Tero ĉ. 4,25 lumjaroj).


Laŭ pritaksoj de esploristoj, la planedo troviĝas en la enloĝebla zono de Proksima Centaŭro.[1]




Enhavo






  • 1 Historio de malkovro


  • 2 Fizikaj karakterizoj


  • 3 mezuritaj datoj


  • 4 Referencoj





Historio de malkovro |


Trovita dum analizo de datoj kolektitaj per spektrografo HARPS kaj Tre Granda Teleskopo per Efiko de Doppler. La unua suspekto aperis en 2013. 24-n de aŭgusto 2016 la Eŭropa Suda Observatorio anoncis la malkovron.



Fizikaj karakterizoj |


La maso egalas minimume 1,27 de la maso de Tero. Periodo de turniĝado egalas 11,2 tagoj. Tre verŝajne la periodo de turniĝo ĉirkaŭ la propra akso estas la sama, do ĉiam estas turnita al la centra stelo kun la sama flanko. La Radiuso de orbito egalas 7 milionoj da km. Laŭ diversaj pritaksoj la averaĝa temperaturo de la surfaco egalas de 0 ĝis 40 gradoj de Celsio. Tamen pro sinkrona turniĝo ĉirkaŭ centrala stelo la centra zono turnita al la stelo devus esti varmega, la mala flanko devus esti malvarmega.



mezuritaj datoj |


La bildo montras la ŝanĝojn de la rapideco de proksima centauri foren de kaj pli proksimen al la tero, ekde la 2016-01-01. La ŝanĝo de la rapideco ripetiĝas kun periodo de 11,2 tagoj, kio estas la periodo de la turniĝo de la planedo ĉirkaŭ la stelo.
mini




Referencoj |





  1. Обнаружена ближайшая планета земного типа — Meduza








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár